Loading
Demandoj al radiostacio Erevano (ŝerctradukoj)


Radiostacio Erevano (ĉefurbo de la sovetunia respubliko Armenio), kiu respondis demandojn de la civitanoj, neniam ekzistis. Radiostacio Erevano estis eltrovo de sovetuniaj intelektuloj, kiuj ĉirkaŭvoje de demandoj al ŝtata radiostacio metis politikajn kaj sociajn demandojn. La ŝerculoj estis nur malfacile kapteblaj, ĉar ili ja nur ripetis la respondojn de la radiostacio. Radio-Erevan-ŝercoj pere de la germanlingva eldono de la sovetunia gazeto Sputniko disvastiĝis en GDR kaj en FRG. En la okdekaj jaroj fariĝis la ŝercoj pli kaj pli sistemkritikaj. Je la 18-a novembro de la jaro 1988 Sputniko estis malpermesita en GDR.

Demando al radiostacio Erevano: Ĉu pravas, ke Ivan Ivanoviĉ gajnis en la loterio ruĝan Lada-aŭton?

Respondo: Laŭ principo, jes. Sed ne estis Ivan Ivanoviĉ, sed Pjotr Petroviĉ. Kaj ne temas pri Lada, sed pri biciklo. Kaj tiu ne estis ruĝa, sed blua. Kaj li ne gajnis ĝin, sed oni ŝtelis ĝin de li.


Demando al radiostacio Erevano: Ĉu oni rajtas kritiki la komunisman partion?

Respondo: Laŭ principo jes. Sed la vivado en la propra loĝejo preferindas.


Demando al radiostacio Erevano: Ĉu oni rajtas manĝi la fungojn el Ĉernobilo?

Respondo: Laŭ principo jes. Sed vi ne rajtas konekti la tualeton kun la publika kanalretaro.


Demando al radiostacio Erevano: Ĉu eblas, ke ankaŭ Sviso fariĝos komunisma lando?

Respondo: Laŭ principo jes. Sed, ĉu ne estus domaĝe pri la bela Svisio?


Demando al radiostacio Erevano: Ĉu pravas, ke GDR kun plena vaporforto moviĝas en la direkto de la socialismo?

Respondo: Laŭ principo jes. Sed la plejmulto de la vaporo estas uzata por la hupado.


Demando al radiostacio Erevano: Ĉu viro povas naski infanojn?

Respondo: Laŭ principo ne. Sed en GDR por okcidenta mono laŭdire ĉio eblas.


Demando al radiostacio Erevano: Ĉu la politburoo povas erari?

Respondo: Laŭ principo ne. Sed la politburoo estas ankaŭ nur homo.


Demando al radiostacio Erevano: Ĉu analfabeto povas fariĝi membro de la Akademio de Sciencoj?

Respondo: Laŭ principo jes. Sed ne korespondanta.


Demando al radiostacio Erevano: Kie troviĝas la viro, kiu eltrovas la Radio- Erevan-ŝercojn?

Respondo: Ni ne scias, kie li troviĝas, sed ke li sidas post fera kurteno, tion ni scias certe.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk

https://cezartradukoj.blogspot.com/