MINI-INTERVJUO
RADIOFONISTO: Halo, jen ni! Kiu estas tie?
PARTNERO: Jen mi!
RADIOFONISTO: Vi tie, ĉu?
PARTNERO: Ne, ĉi tie!
RADIOFONISTO: Momenton, ĉi tie estas ni!
PARTNERO: Ĉi tie, ĉu? Mi estas sola.
RADIOFONISTO: Jes, tie.
PARTNERO: Ne, ĉi tie!
RADIOFONISTO: Kie do?
PARTNERO: Ĉe la aparato.
RADIOFONISTO: Jen ankaŭ ni estas.
PARTNERO: Kie do?
RADIOFONISTO: Ĉi tie.
PARTNERO: Ja n e ĉi tie!
RADIOFONISTO: Tamen, ĉi tie!
PARTNERO: Ne, ne, ĉi tie estas nur mi.
RADIOFONISTO: Kaj ĉi tie estas nur ni.
PARTNERO: Ha, tiel do! Tiukaze la afero almenaŭ restos inter ni.
RADIOFONISTO: Dankon, tio sufiĉas.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
https://cezartradukoj.blogspot.com/
0 comments