Loading
Nomoj estas omenoj (traduko de humuraĵo)



Nomoj estas omenoj

Ĉu ni jam – tiel kiel ni sidas ĉi tie – interparolis pri nomtradukoj? Ĉu ne? Tiukaze ni rapide faru tion!

Kiom da gloro kaj furoro ligiĝas al la nomoj de eksterlandaj filmsteluloj! Sed, kion ili fakte signifas, se ni tradukas ilin en Esperanton? Ĉu vi jam foje entreprenis tiun amuzan ludon?

Doris Day montriĝus subite kiel Doris Tago. Elizabeth Taylor kiel Elizabeto Tajloro kaj Billie Holiday kiel Vilĉinjo Ferioj. Tio sonas jam pli intima al niaj oreloj, ĉu ne? Sed, ĉu vi ankaŭ sciis, ke Maurice Chevalier en bona Esperanto nomiĝas Moric Rajdisto, Jane Mansfield Johana Virokampo kaj Glenn Ford, Glen Travadejo, ke James Stuart eĉ nomiĝas „Johano Kelnero“ kaj Steward Granger „Kelnero Fremdulo“? Kaj Sidney Potier „Sido Pordisto“ ? Tion vi jam aŭdis, ĉu vere? Tiukaze apenaŭ suprizos vin, ke Gary Cooper en Esperanto estas Gerhardo Kupro. Kaj, se Marilyn Monroe estus tradukita en Esperanton ŝi nomiĝus Marinjolino Monkapreolo.

Sed tiom gaja, kiom tio ĉi estas, ni tamen neniam forgesu, ke ekzemple Raymond Schwartz en Esperanto estas Rajmondo Nigro, kaj ke Zamenhof ne estis tute konsekventa pri sia nomdono en Esperanto, ĉar la nomo estas germandevena, li devus havi la nomon Semkorto.


tradukis, sed libere interpretis laŭ teksto en sensencolibro Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

lingve kontrolis Vladimir Türk


https://cezartradukoj.blogspot.com/