Vilhelmo Muelisto
Migrantokanto de muelisto
Kun ĝojo migras muelist', ja migras.
Kun ĝojo migras muelist', ja migras.
Ne estus bona muelist',
se li ne migrus kun insist', ne migrus,
ne migrus, ne migrus, ne migrus.
De l' akvo lernis ni ĝin plu, de l' akvo.
De l' akvo lernis ni ĝin plu, de l' akvo.
Sen paŭz' ĉiamas ties flu',
ĝi ĉiam migras plu kaj plu, la akvo.
la akvo, la akvo, la akvo.
Ni vidas ĝin je ĉiu rad', je radoj.
Ni vidas ĝin je ĉiu rad', je radoj.
Ne emas rad' al halta stat'.
Turniĝas ja sen lac' sur strat', la radoj.
La radoj, la radoj, la radoj.
La ŝtonoj eĉ kun sia pez', la ŝtonoj,
la ŝtonoj eĉ kun sia pez', la ŝtonoj,
kundancas vice kaj kun dec',
ruliĝas jen kun rapidec', la ŝtonoj.
La ŝtonoj, la ŝtonoj, la ŝtonoj.
Mi migras ĝoje sur la voj', ja migras.
Mi migras ĝoje sur la voj', ja migras.
Gemastroj, iros mi nun for.
Retenu min en via kor', mi migras,
mi migras, mi migras, mi migras.
el la germana tradukis
Hans-Georg Kaiser
Rimarkoj:
Wilhelm Müller (1794-1824), troviĝas en la teksto el la jaro 1817 eĉ kun la propra nomo, ĉar la famila nomo Müller en la germana lingvo signifas muelisto. En sia tempo la simpatia juna viro el Dessau estis konata kiel la "Greko-Mueller", ĉar li tiom entuziasme adoris la antikvan grekan kulturon kaj socion, kiu realigis jam almenaŭ limigitan demokration, kiu ankoraŭ tute mankis en la displitita Germanio de absolutaj princoj.
Wilhelm Müller
Wanderschaft
1
Das Wandern ist des Müllers Lust, das Wandern!
das Wandern ist des Müllers Lust, das Wandern!
Das muss ein schlechter Müller sein,
dem niemals fiel das Wandern ein, das Wandern.
Das Wandern, das Wandern, das Wandern.
2
Vom Wasser haben wir's gelernt, vom Wasser.
Vom Wasser haben wir's gelernt, vom Wasser.
Das hat nicht Ruh' bei Tag und Nacht,
ist stets auf Wanderschaft bedacht,
Ist stets auf Wanderschaft bedacht, das Wasser.
Das Wasser, das Wasser, das Wasser.
3
Das sehn wir auch den Rädern ab, den Rädern.
Das sehn wir auch den Rädern ab, den Rädern.
Die gar nicht gerne stille stehn
und sich am Tag nicht müde drehn, die Räder.
Die Räder, die Räder, die Räder.
4
Die Steine selbst, so schwer sie sind, die Steine.
Die Steine selbst, so schwer sie sind, die Steine.
Sie tanzen mit den muntern Reih'n
Und wollen gar noch schneller sein, die Steine.
Die Steine, die Steine, die Steine.
5
O Wandern, Wandern, meine Lust', o Wandern!
O Wandern, Wandern, meine Lust, o Wandern!
Herr Meister und Frau Meisterin,
Laßt mich in Frieden weiter ziehn und wandern!
Und wandern und wandern und wandern.
1 comment
Hans-Georg Kaiser said: