Loading
Vortoj estas reguloj pri formo-senco-kombinoj - kaj iom pli ...
La ĝirafo jam instruis al ni, ke vorto estas nenio alia, ol specifa regulo pri kombinaĵo de difinita formo kun difinita signifo - Tio estas ĝusta, sed ne tute preciza. Nome mankas tria elemento ...
Ni unue ripetu, kion ni jam scias. Ni ankoraŭfoje rigardu la ekzemplon de la "vorto" "ĝiraf-":


Tiu kombino, konsistanta el la difinita (t.e. interkonsentita) vortformo "ĝiraf-" (kaj do ne *giraf- [kun g-] nek elefant- nek *humbobumb- nek iu alia formo) kaj la interkonsentita difino "besto kun longa kolo kaj flava felo kun nigraj makuloj, vivanta en Afriko", estas facile revortumebla kiel regulo en la tipa se-tiam-strukturo:


Ke nia difino de "vorto" tamen ne jam estas kompleta, ni ankaŭ jam aludis en la sama blogero per la ekzemplo de far-as, kaj do ne *as-far (el R 6.2.a). Simile estas pri ĝiraf-o, kaj do ne *o-ĝiraf (aŭ ĝirafo kaj do ne *oĝiraf).

Eble la afero ŝajnas al vi tiel simpla, banala, "natura", ke vi ĉi-momente kapskuas pri "tiu plia strangaĵo de Bernardo". Sed tamen bonvole paciencu ankoraŭ momenteton:

Kial vi scias, ke la kunmetaĵo *oĝiraf estas malĝusta Esperanto? - Nu, ĉar vi (aŭtomate, "instinkte", intuicie) aplikas la regulon de R 2.1:


Kvankam R 2.1 ne estas vortumita en la se-tiam-strukturo, vi probable ne dubas, ke temas pri regulo. Kaj prave: Facile ni povas ĝin revortumi: Vorto estas regulo. Kiel tiu regulo interagas kun aliaj vortoj (reguloj) estas fiksita, difinita, interkonsentita per ... reguloj.

Tio eble fariĝas eĉ pli klare, se ni rigardas pli kompleksan vorton, ekzemple:


Kial vi scias, ke tiu frazo estas ĝusta: kaj jena frazo malĝusta:
Pro la multaj modeloj (aplikoj de regulo) en la Fundamento: Ĉiam la vorto "se" staras komence de la frazo. El tiuj modeloj ni deduktis regulon: "La vorto se devas stari komence de frazo". Jen do la tria elemento al la nocio "vorto":

Vorto estas specifa regulo, nome kombino de
  1. formo (ekz. ĝiraf-) kun
  2. senco (ekz. Afrika besto kun longa kolo) kaj
  3. interago-reguloj, t.e. reguloj, kiel tiu formo-senco-kombino interagas kun aliaj vortoj (ekz. la baza formo de ĝiraf- estas kombinita kun o)

------ [paŭzeto por profunda pripensado - ppp] -----

Rekonsiderante la ekzemplon de "*vi venos morgaŭ se, ni ...", ni vidas, ke ni ne povas ĝuste apliki la regulon, nomitan "vorto se", se ni ne konas ĝiajn interago-regulojn, eĉ se ni konas ĝian formon kaj signifon.

Tiu konstato validas por ĉiuj vortoj. Ekzemplo: Eĉ se ni scias, ke la ĝusta formo de vorto estas "sur" (kaj do ne ekz. *aŭf aŭ iu alia) kaj scias, ke ĝia signifo estas "vorto, indikanta la pozicion de objekto rilate al alia, kiu estas mapli alta kaj tuŝas ĝin", ni ne povas ĝuste apliki tiun regulon pri formo-senco-kombinaĵo. Ni bezonas pliajn informojn por scii, ke tiuj frazoj estas malĝustaj:
El tiu konstato sekvas, ke interago-reguloj estas nepraj kaj nedisigeblaj partoj de vorto. Plia konsekvenco estas, ke ili falas sub la principo de netuŝebleco de FdE, tute same kiel la formo kaj la signifo de vorto. Protektita estas la specifa kombino de ĉiuj tri elementoj. Fine sekvas el tiu ekkono, ke A 8 pri formoj novaj estas aplikenda:

"Se ia aŭtoritata centra institucio [AdE] trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova." [A 8.1 - kursivoj estas originalaj, substrekoj miaj]

La vorto "formo" en A 8.1 do signifas kaj la eksteran formon (la "fasadon") de la vorto (ekz. ĝiraf-, sur kaj do ne *humbobumb- aŭ *aŭf) kaj la interago-regulojn ligitajn al tiu ekstera formo. Procedure tio signifas, ke por propono de paralela interago-regulo nova necesas dutriona plimulto (art. 23 frazo 3 de la Statuto de AdE), ĉar temas pri "lingva novaĵo".

5 comments

Bernardo said:

Bona demando, Andreas. Bedaŭrinde mi ankaŭ ne scias, kiel instru-cele koncize priskribi tion.

La afero mem estas ja relative simpla:

FdE distingas inter du specoj de vortoj kaj aliaj reguloj:

- tiuj (relative malmultaj), pri kiuj ekzistas *komuna interkonsento* de la esperantistoj, ke ili estas ĝusta Esperanto (t.n. "oficialaj", ili estas "devigaj");
- ĉiuj aliaj (t.n. "privataj", ili ne estas "nedevigaj").

"Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel *oficialaj* [A 3.5]; ĉio alia, kion mi [Z] verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj *privataj*, kiujn la esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero - povas rigardadi kiel modela, sed **ne kiel deviga** [A 3.6]."

La problemo de A 8 estas konstati, kiu vorto aŭ regulo precize estas oficiala, do deviga. Vd. la ekzemplon de la homonimoj "artikol- (gram.)" kaj "artikol- (gazeta teksto)" en la lasta blogero - ĉu ambaŭ oficialaj, ĉu nur unu kaj se jes, kiu?

Por la granda resto validas BD 4.5:

"La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo « Fundamento de Esperanto », ..." [BD 4.3]. - "Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, ..." [BD 4.5].

A 7 nur ripetas kaj konkretigas BD 4.5 por "vortoj":

"Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; [2] sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj [= sinonimo de "devigaj"]; ... --

Klare, ili ja estas nur "privataj", do ne devigaj, ĉar mankas la ĝenerala, komuna interkonsento de la esperantistoj pri ilia ĝusteco. "Oficialaj" ili fariĝas nur, kiam ekestis ĝenerala interkonsento pri ilia ĝusteco. Tiam AdE aldonu ilin al la Fundamento (principo de kodeksigo) por krei klarecon kaj tiel fortigi la unuecon de Esperanto:

"Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2]."

Sed kompreneble ni ĉiuj daŭre ankaŭ "riĉigadas la lingvon" per novaj reguloj. Se ni ekz. skribas la hodiaŭan daton "2016-04-30", ni aldonas (privatan) regulon al Esperanto pri la formato de nurcifera dato kaj aplikas tiun regulon (jaro-monato-tago). Tion ni rajtas laŭ BD 4.5, ĉar pri la formato de nurcifera dato ĝis nun ne ekzistas "oficiala" (= komuna) interkonsento de la esperantistoj. Ni kompreneble ankaŭ rajtas skribi "30/4/16", aldonante kaj tuj aplikante alian regulon pri la sama temo.

En la intereso de unueco estas dezirinda ankaŭ en tiuj okazoj apliki A 7 en analogio, t.e. same kiel pri vortoj "konsiliĝi kun aŭtoritataj personoj". Tion ni ofte faras, kontrolante en gramatiko aŭ vortaro, ĉu estas iu rekomendo pri tio, kiel oni skribu la daton.

Resume: La problemo ne estas "vorto" (= specifa formo de regulo) aŭ "regulo", sed "ĉu jam ekzistas komuna interkonsento?" aŭ "ĉu ankoraŭ en la ne jam interkonsentita parto de la lingvo?".
8 years ago ( translate )

Bernardo said:

En mia supra ekzemplo de la dato-formato mi skribis "alia regulo pri la sama temo" - La problemo estas "sama temo". Jen plia ekzemplo pri "regulo":

Ĉe la fino de demanda frazo staras la simbolo "?" en Esperanto, ĉe la komenco de demanda frazo staras neniu simbolo. -- Tio estas implicita (do ne eksplicita) regulo (FdE ne havas eksplicitajn regulojn pri interpunkcio), kiun ni trovis per interpretado de la modeloj (= aplikoj de regulo), troveblaj en FdE, ekz. en la franca versio de R 13: kie vi est'as? - kie'n vi ir'as? (kaj multfoje ĉiam same).

Se iu nun skribas la frazojn laŭ la hispana modelo tiel ¿kie vi est'as? - ¿kie'n vi ir'as?, li faras eraron. Tio estas malĝusta Esperanto, ĉar ekzistas komuna ("oficiala") interkonsento pri la uzo de demando-signo en la lingvo.

Ni imagu, ke iu asertas, bone, mi tute konsentas, sed se temas pri amrilatoj, tiam ni uzu la hispanan modelon, do "ĉu vi volas kafon?", sed "¿ĉu vi amas min?" --

Ĉu sama temo? Se jes -> A 8 (nur AdE per dutriona plimulto en okazo de efektiva neceseco por la praktiko, vd. A 9), se ne BD 4.5 kun A 7 en analogio (faru laŭ vetero kaj cetero, laŭ via gusto). La proponanto kompreneble asertas, jes, alia temo, ¿...? ja ne ĝenerale, sed nur por amrilatoj.

Nu, ni ankoraŭfoje rigardu nian regulon (kiu ja ne estas eksplicita, sed trovita nur per interpretado de modeloj) kaj ni konkretigu ĝin:

Ĉe la fino de [iu ajn] demanda frazo [egale pri kio ĝi temas] staras la simbolo "?" en Esperanto, ĉe la komenco de demanda frazo staras neniu simbolo.

Rezulto: La frazo "¿ĉu vi amas min?" estas kaj restas malĝusta.

Paralela ekzemplo el la sfero de vorto: Ni imagu, ke "puĉo" estus Fundamenta vorto (ĝi ne estas):

puĉo = Subita, perforto provo renversi regnan reĝimon (= PIV 2005).

Iu venas kaj asertas: Se temas pri puĉo en sudamerika lando devas esti "golpo", do

*golpo = Subita, perforto provo renversi regnan reĝimon en Sudameriko.

A 8 aŭ BD 4.5 kun A 7? Ĉu "sama temo"? - Agrablan cerbumadon ;-))
8 years ago ( translate )

Bernardo said:

Ankoraŭfoje pri "nul-" kaj "nul": Bela ekzemplo, ĉu temas pri unu aŭ du vortoj:

1. nul’ - zéro | null | Null | нуль | nul, zero. — [AK] {en} zero, nought.

2. [OA 8] II.B.3. Apud la Fundamenta substantivo nulo estas oficialigita la numeralo nul. —
nul. [OA 8] La nombrosigno 0 (radiko de la Fundamenta: nul/o). — A. zero, nought, nil; F. zéro; G. Null; H. {es} cero; I. {it} zero; P. {pt} zero.

Ĉu "la numeralo nul" estas "nova vorto" en la senco de A 7 aŭ "formo nova" en la senco de A 8?

Laŭ mi du vortoj, ĉar la tria parto de "vorto" estas malsimila, nome la interago-normoj.

Simile:

far’ - faire | do | thun, machen | дѣлать | robić, czynić. — fari - faire | do | thun, machen | дѣлать | robić [FE 12]. — [AK] {en} do, make. [multaj apliko-ekzemploj]

kaj la proponita "prepozicio" "far" (la akcepto de la kongresanoj *far* la urbestro)

Ĉu du "vortoj" aŭ unu? - Laŭ mi du pro la malsamaj interago-normoj.

Oni vidas: Se ni ne scias, kio estas "vorto", ni ne povas apliki la normojn de la Fundamento. Tamen miascie AdE neniam klopodis verki difinon de la nocio "vorto". Ja ekzistas la "vortteorio de De Saussure" de antaŭ la unua mondmilito, sed ĝi ne vere argumentas surbaze de kaj el FdE mem, sed per sufiĉe abstraktaj konceptoj (la klasika demando estis: "kio estas la logika senco de la vorto 'grando'?") - eo.wikipedia.org/wiki/Fundamentaj_Reguloj_de_la_Vort-teorio_en_Esperanto.
8 years ago ( translate )

Bernardo said:

Andreas skribis (mia elstarigo de "pure prilingva"):

B) La skribado je dato per ekzemple "2016-04-30" ne konsistigas novan regulon en la senco de 8a alineo de la Antauparolo, char:
Tiaokaze la dato estas skribata lau la internacia normo ISO 8601, kaj tio, chu lau ghi la dato estu skribata, estas ekster la normiga funkcio de la **pure prilingve** normiga Fundamento. (Aliaj tiaj ekzemploj estas grando kaj koloro de la literoj kaj krome la maniero numeri la paghojn - ankau tiajn aferojn ne normigas la Fundamento, sed reguloj de la redakcio, eldonejo k. s.)

Ĉu vere? R 4.1-2 en la angla versio (sed same en la aliaj) havas:

4. [1] The cardinal numerals do not change their forms for the different cases. They are: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), cent (100), mil (1000). [2] The tens and hundreds are formed by simple junction of the numerals, e. g. 533 = kvin'cent tri'dek tri.

Laŭ tio do "unu = 1", "du = 2" k.tp. ĝis "mil = 1000". Se ni konsentas, ke unu, du k.t.p. estas "vortoj", tiam ankaŭ 1, 2 k.t.p. estas "vortoj" (!), ĉu? "5" estas neniu alia ol konciza, unusimbola formo por esprimi "kvin", ĉu? - Ĉiuj tri partoj de "vorto" ekzistas
- formo: 5
- signifo: kvin
- interago-reguloj laŭ R 4.2

Kiel konate ni havas unu solan daton en FG, FE kaj UV, nome en:

Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua [FE 12.19]

Aplikante R 4.1-2 ni do povas "traduki" tion al la konciza formo:

Georgo Vaŝington estis naskita la 22an de Februaro de la jaro 1732a.

Ĉu estas duboj, ke tio ne estas "pure lingva"?

Se ni alvenis al tiu punkto kaj (ĉu eble malprave?) diras, ke eĉ "ciferoj" (simboloj por "cardinal numerals") estas "vortoj", ĉu tiam ne ankaŭ "literoj" (R 0) estas "vortoj" en la senco de A 7 kaj A 8? Ja ĉiuj tri elementoj de "vorto" troveblas (fiksita formo, ekz. "ĉ", signifo: "tch (tchèque) - ch as in "church" - tsch - ч - cz" kaj interago-reguloj: R 9, FE 2-4 kaj multaj modeloj en FdE).

Aŭ ĉu mi tute perdiĝis?
8 years ago ( translate )

Bernardo said:

Pardonu, sed nur por stimuli la diskuton:

Ĉu la "?" ne ankaŭ estas "vorto" en la senco de FdE?

1. formo: ?
2. signifo: Fino de la demanda frazo, demando-fino
3. interagad-normo: staras ĉe la fino de frazo

Ekzemplo:

ĉu vi volas kafon - demando-fino = ĉu vi volas kafon?

Kion distingas "?" de "5" (vd. supre)? Ĉu ambaŭ ne estas nuraj koncizaj formoj por esprimi "vortojn" (kaj pro tio mem "vortoj")?
8 years ago ( translate )