Loading
Nova premio Daŝgupta
Kiel konate, Probal Daŝgupto, la nova prezidanto de la Akademio (#shajnAdE), estas la Majstro de la Misa Metaforo, la Reĝo de l' Ŝajnklera Blabla', la Princo de l' Bulŝit-bingo. Senlace li instruas kaj amuzas nin. Tiun honorindan agadon nun subtenas nova premio Daŝgupta ...
Pri kio temas?

Via tasko

1. Trovu la plej nekompreneblan, strangan, ridindan, ŝajnkleran, amuzan tekston verkitan de Daŝgupto kun preciza kaj kontrolebla indiko de la fonto. Tri ekzemplojn vi trovas tie ĉi.

2. Sendu ĝin antaŭ la 15a de decembro 2016 al la suba komenta spaco.

Via premio

La fondaĵo "Premio Daŝgupta" invitas la gajnonton al luksa menuo de tipe Berlina kuirarta specialaĵo (t.n. "kolbaso en karea saŭco") en specialigita manĝejo kun plej alta renomo ĉe la indiĝenaj Berlinanoj. Vi mem decidos, ĉu elekti la kolbason kun aŭ sen intesta haŭto! Vi mem decidos, ĉu elekti la kolbason laŭ la variaĵoj tre pikanta, supertreege pikanta aŭ hiper-apenaŭ-plu-elteneble pikantega!
La premio inkluzivas tiom da boteloj de luksa biobiero (jes! bio-!!), kiom la gajnonto bezonos por retrovi siajn sencojn aŭ eltenos - laŭ la situacio.
(La premio malinkluzivas la vojaĝkostojn al Berlino, iom okcidente de Pollando).

Kiel okazos la decido pri Premio Daŝgupta 2016?

Tri spertaj ekspertoj pri sensenca babilado, stulta lingva pavumado kaj aliaj amuzaj aspektoj de la vivo kunstaros en la kare-kolbasa manĝejo (ĉar surtrotuara, ĝi ne havas sidlokojn) kaj recitos la proponitajn daŝguptaĵojn dum luksa manĝo, komencanta per la variaĵo "tre pikanta". Se ili ne venos al decido, ili daŭrigas per "supertreege pikanta" kaj se necese per tria rondo kun hiper-k.t.p. pikantega, vd. supre. Ĉiu rondo estos akompanata de la biobieroj necesaj por estingi la karean fajron en la gorĝo.

La venka daŝguptaĵo estos anoncita en la komenta spaco malsupre.

Kaj nun do: Bonan sukceson al vi kaj via daŝguptaĵo kaj ĝis baldaŭ en Berlino!