Loading
Homonimoj - tute normale en Esperanto
Unu "eterna" miskoncepto pri Esperanto estas, ke ne ekzistas samformaj, sed malsamsignifaj vortoj (homonimoj) en la lingvo. Tamen ili troviĝas jam en la Fundamento laŭ stato de 1905 kaj certe en la aktuala FdE de 2007 ...
La plej faman homonimon vi ĉiuj konas, ĝi estas eĉ triobla:

-uj [kesto]
-uj [arbo]
-uj [lando]

Tradicie kaj ankaŭ en la Universala Vortaro (UV 1893) de la Fundamento, plej multaj homonimoj estas prezentataj en unu vortara artikolo. Pro tio oni ofte (malprecize) parolas pri unu vorto kun du signifoj. Ekzemplo:

akord’ [OA 1] * accord (mus., gram., etc.) | accord | Akkord | аккордъ (муз.), согласованіе (грамм.) | akord.

Ĉar vorto estas nenio alia ol specifa regulo pri kombino de formo kun signifo, fakte temas pri (almenaŭ) du vortoj:

akord' [en muziko]
akord' [en gramatiko, ekz. la bonaj patroj]

Eĉ pli kaŝita estas la homonimeco en jena vortara enskribo:

artikol’ - article | article | Artikel | статья, членъ | artykuł. — artikolo - article | article | Artikel | членъ, статья | artykuł, przedimek [FE 27]. — La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [FE 27.1].

Jam la francaj Akademiaj Korektoj (AK 1914 / 1922) tamen ĝuste interpretis tion:

[AK] article (litt., gram.).

En la senco de FdE do temas pri du vortoj (formo-senco-kombinoj):

artikol' [gramatika difinilo, ekz. "la"]
artikol' [teksto por gazeto]

Ke tiel dekomence estis, montras la uzado en la Dua Libro (1888):

[DL 1888]: artikul’. La vorto „la“ estas nomata „artikulo“ {nun: artikolo}; ĝi estas uzata tian, kian {de 1888: tiam, kiam} ni parolas pri objektoj konataj. Anstataŭ „la“ oni povas ankaŭ diri „l‘ “ , se ĝi ne estos malbonsone [DL 1.7]. Se iu ne komprenas bone la uzon de la artikulo, li povas tute ĝin ne uzi, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa [DL 1.8].

Kontraste al:

[DL 1888]: artikul’. Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis instruitajn artikulojn {nun: artikolojn} [DL I.3.b]. Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikulojn {nun: artikolojn} pri mia afero ... [DL I.3.c].

Kaj ĉar la Fundamento enhave ja nenion ŝanĝis, sed faris nur el "silenta interkonsento" eksplicitan, skriban (principo de kodeksigo), ni do havas du "vortojn".

Escepte ni vere havas du vortarajn artikolojn en la Vortaro Oficiala (VO):

Aŭgust’ [UV] - Août {de 1990: aout} | August | August | Августъ | Sierpień.
Aŭgusto ― Aŭgusto estas mia plej amata filo [FE 22.11, mankas en UV]. — Aŭgust’ {Fundamenteco konfirmita per} [OA 7] (vira antaǔnomo).

kub’ [UV] - cube | cube | Kubus {en 2012 pli kutima: Würfel} | кубъ | sześcian.
Kubo [OA 8].

Kaj Kubo [OA 8] kompreneble ankaŭ estas du "vortoj", nome

Kubo [insulo en centra Ameriko]
Kubo [ŝtato en tiu Amerika insulo]

Kiu volas, povas okul-promeni tra VO kaj eble miros, kiom da homonimoj ekzistas en nia oficiala vortaro.

Se venontfoje iu (ekz. la sekretario de la #sajnAdE) alvenas kun la malnova, sed tamen malĝusta rekantaĵo "Esperanto ne havas homonimojn" - vi scias pli bone: Ĝi ĉiam havis, jam de la komenco. -- Kaj ili tute ne ĝenas la komunikadon en la praktiko. Kaj nur tio gravas, ne iuj teoriaj konsideroj pri "devus esti", "malkonsekvenca", "nedezirinda" k.t.p. La Fundamento pravas - "efektiva neceseco" por la "praktiko" - ĉio alia estas por ludemuloj:

"Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi [A 9.1]. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [A 9.3]; ..."

------

La tekston de VO vi trovas en BK II.

3 comments

Bernardo said:

Jes, Russ,

nia Renateto Corsetti daŭre rakontas tiajn stultaĵojn. En la enkonduko al sia misa terminareto (2015) li ekzemple plendas:

"kanono: 1. pafilego. 2. eklezia regulo, koncernanta la kredon
kaj obeendajn devojn. 3. ekleziaj katalogoj de a sanktuloj aŭ
de la sanktaj libroj.

Per ĉi tio la lingva komitato [legu: Lingva Komitato, antaŭulo de la Akademio de 1905-1948] ŝajnas diri: ankaŭ en Esperanto ekzistu vortoj kun pli ol unu signifo tute inter si nerilataj."

Unue tio ne estas, kion LK oficialigis. La preciza vortumo de la decido el 1909 estas:

"kanon’ [OA 1] canon (artil., relig.) | cannon, canon | Kanon, Kanone | пушка, канонъ | armata, kanon."

Do, du, ne tri signifoj (sed precizeco kaj honesteco ja ne apartenas al la amataj ĉevaloj de nia eta trompemulo).

Due la du signifoj estas de Zamenhof el la vortaro Esperanto-Germana de 1904:

"kanon-o, Kanon (der) {religia signifo}, Kanone (die) {militista signifo}; ... [kunmetaĵoj]"

kaj LK en 1909 do nur lojale aldonis al la Fundamento tiujare jam ĝenerale akceptitan, Zamenhofan lingvouzon (kio estas ĝia tasko laŭ la Fundamento).

Trie, kiel mi montris supre, homonimoj estas tute normala afero en Esperanto - de la unuaj jaroj.

Vere, la Lingvaj Institucioj LK kaj nun AdE probable neniam en sia historio havis tiel needukitan, primitivan, trompeman "sekretarion" kiel la nuna shajnAdE (c). Sed kontrolu mem an BK IV - Akademia Dokumentaro: esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro.
8 years ago ( translate )

Bernardo said:

"Akademio, konscia pri siaj taskoj kaj devoj, devus ...":

1. Plej supera celo de la Fundamento (FdE) estas krei kaj gardi la unuecon de Esperanto (principo de uneco).
2. Al atingo de unueco servas klareco. Nur se la esperantistoj scias, kio estas ĝusta kaj bona Esperanto, ili povas uzadi la lingvon ĝuste kaj do unuece (principo de klareco).
3. Al atingo de klareco servas, se tio, kio estas ĝusta Esperanto, estas notita en skriba kaj do facile konsultebla kaj kontrolebla formo (principo de kodeksigo).
4. Zamenhof komencis la procedon de kodeksigo: Li prezentis proponon, kiu faru el "silenta interkonsento" de la esperantistoj pri ĝusta kaj bona Esperanto, eksplicitan skriban interkonsenton. Lian proponon li nomis "FdE". La esperantistoj akceptis lian proponon en 1905 kaj de tiam ĉiam denove konfirmis ĝin.
5. La ĉefa tasko de la Akademio (AdE) estas daŭrigi tiun laboron de Z: Se pri iu regulo aŭ vorto ekestis silenta interkonsento de la esperantistoj, ke ĝi estas ĝusta Esperanto, AdE aldonu ĝin al FdE, do al la baza dokumento (kodekso), en kiu estas notita la reguloj de ĝusta kaj bona Esperanto.
------
6. Krom tiu ĉefa tasko (daŭrigi la kodeksigon de novaj reguloj pri ĝusta Esperanto por krei klarecon kaj per ĝi fortigi kaj gardi la unuecon de Esperanto), AdE havas duan taskon: Konsili la esperantistojn pri tio, kio estas ĝusta kaj bona Esperanto - alivorte: daŭrigi doni "Lingvajn Respondojn", kiel faris Zamenhof.
7. Ĉio alia, kion AdE faras, havas nur subtenan, helpan, servan funkcion por laŭeble bone plenumi tiujn du ĉefajn (eĉ solajn) taskojn: kodeksigo de silenta interkonsento pri ĝusta Esperanto kaj konsilado pri ĝusta Esperanto (= daŭrigo de la laboro komencita de Zamenhof).

-------

Se akademiano Corsetti semas dubojn pri la ĝusteco de centjara interkonsento pri la vortoj "kanon- (rel.)" kaj "kanon- (mil.)", li rekte atencas kaj malfortigas la unuecon de Esperanto. Per tio li samtempe lezas siajn devojn kiel akademiano, li nome "agas publike kontraŭ Esperanto ĝenerale [kaj] kontraŭ la Akademio aparte" (art. 13 lit. c de la Statuto). Tia persono simple ne estu akademiano kaj nepre ne membro de la estraro de AdE.
8 years ago ( translate )

Bernardo said:

Eble vi ankaŭ aludis alian temon per via demando, Andreas, nome la rilaton inter R 15 kaj A 8.

Nu, tute simple: Oni ne povas ĉirkaŭiri A 8 per R 15. Tio sekvas el R 15.1 mem:

"15. [1] La tiel nomataj vortoj „fremdaj“, ..., estas uzataj en ... Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; ...".

La vorto fremda "delphin" jam ricevis la esperantan ortografion delfen-. Duan fojon R 15 ne plu estas aplikebla al la vorto fremda "delphin". R 15 estas la enir-pordo al Eo. Se vorto trapasis ĝin, nur plu validas la reguloj pri la jam esperantigitaj vortoj, do nur A 8.

Tio estas la kerno de la diskuto pri Portugali-, Japani-, Ĉini-, Vjetnami-, Korei- k.t.p. Albault kaj Cherpillod (i.a.) argumentis, ke ili ne estas "internaciaj". La landoj devus nomiĝi *Portugal-, *Japan-, *Ĉin-, *Vjetnam-, *Kore- k.t.p. laŭ la internaciaj formoj.

Sed Portugal-, Japan- kaj Ĉin- jam estas la landanoj [OA 9]. El ili oni povas kunmeti la landonomojn Portugal-uj- k.t.p. Deklarita ne malĝusta (OA 8) ankaŭ estas Portugali-.

Do la esperanta ortografio de la vorto fremda Portugal estas Portugali-. La permeso de R 15 (estas uzataj = estas uzeblaj) havas malpli altan prioritaton ol aliaj principoj de FdE. Se la uzado jam fiksis iun esperantan formon, la aplikebeco de R 15 estas "foruzita".
8 years ago ( translate )