Loading
Ĉu (daŭre) indas verki Oficialajn Aldonojn?
Okaze de la apero de OA 9 en 2007 ekestis diskuto pri tiu demando. Ni rigardu kritikan pozicion tra la lupeo de la Fundamento, ĉar ĝi taŭgas kiel instru-materialo pri la Fundamento (FdE) ...
Kritikanto (K) skribas: "Se konsideri, ke el 45 anoj de tiu fikcia institucio [AdE] voĉ-donis nur 33, t. e. 73,3 % [pri OA 9], se plue konsideri, ke iuj radikoj ricevis la aprobon de nur 23 personoj, oni vidas, kiel arogante estas, se tia grupeto da anonimuloj pretendas direkti la lingvo-uzon de Esperanto."

Fakte la Antaŭparolo (A) al FdE plurfoje tuŝas la demandon, ĉu AdE sufiĉe reprezentas la esperantistojn. Ĝi tamen ne uzas la vorton "Akademio", sed alian esprimon.

1. Per kiu esprimo A nomas institucion, kiu reprezentu la komunan volon de la esperantistoj pri lingvaj demandoj?
2. Kiun idealan strukturon tiu institucio havu laŭ A? Kiuj principoj devas esti realigitaj?

K daŭrigas: "... ĉu ĉi cent-jara (mis)praktiko de la Akademio [verki Oficialajn Aldonojn] (ankoraŭ) havas sencon ..."

3. Kion diras la Antaŭparolo pri OA? Kiun funkcion OA plenumu laŭ la Antaŭparolo? Respondu per precizaj citaĵoj, prenitaj el A.

K: [La Universala Vortaro (UV) ne estas bona nek aŭtoritata vortaro], "ĉar kio en ĉi arbitra miŝmaŝo [de UV] universalas? ..."

4. Kion diras la Antaŭparolo pri la rolo kaj kvalito de UV (respondu per precizaj citaĵoj)?

K: "Se la UV “estas unu el la plej aŭtoritataj [vortaroj]”, kial do jam [en 1922 / 1923] la Lingva Komitato eldonis kvin kajerojn kun korektoj [de la tradukoj al la referenc-lingvoj]?"

5. La Antaŭparolo mem konscias, ke iuj tradukoj al la referenc-lingvoj povas esti malĝustaj kaj preskribas metodon, kiel agi en tiu okazo. Kiun (preciza citaĵo)?

6. La Lingva Komitato (LK) laboris pri la t.n. "Akademiaj Korektoj" (AK) de 1906. Ili estis pretaj por prezentado al la Universala Kongreso (UK) en Parizo en 1914. Tio tamen ne okazis. Kial?

7. Ĉu la Akademiaj Korektoj lezas la Fundamentan principon de netuŝebleco (donu argumentojn por via opinio)? En la Fundamenta sistemo de reguloj, toler-deklaroj, rekomendoj, konsiloj k.t.p. - kio estas, kiun statuson kaj valoron havas AK?

K: "Jen kelkaj nekonsekvencaĵoj en la vorto-listo [de OA 9] mem: se aperitivo [estis oficialigita], kial ne digestivo (brando, likvoro)? ... Se enestas vodko, kial ne oficialas eĉ ĉiuj ceteraj brandoj? ..."

8. Kiu(j)n kriterio(j)n vorto devas plenumi laŭ la Fundamento, por ke AdE "oficialigu" ĝin (preciza citaĵo)? Ĉu la kriterio "konsekvenca" apartenas al la kriterioj de FdE pri oficialigo?

Agrablan cerbumadon.

------------

La tekston de la Antaŭparolo vi trovas ekz. en la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto.

4 comments

Bernardo said:

Solvo al 1.:

La Antaŭparolo ne mencias la terminon „Akademio“, sed nomas ĝin „aŭtoritata kaj nedisputebla institucio“ (A 3.4), „aŭtoritata institucio“ (A 7.2), „aŭtoritata centra institucio“ (ACI, A 8.1 kaj A 10.4) kaj „centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro“ (A 9.4). - Kutime oni parolas pri "aŭtoritata centra institucio" (ACI).

Solvo al 2.:

1. ACI devas esti kapabla veni al komuna volo kaj komuniki ĝin al la esperantistoj ("Institucio")
2. ACI devas demokratie reprezenti la volon de la esperantistoj kaj raporti al ili ("Centra").
3. ACI devas decidi surbaze de la Fundamento en formala proceduro travidebla kaj kontrolebla laŭ la kriterioj kaj principoj de la Bulonja Deklaracio (BD) kaj la Antaŭparolo (A) ("Aŭtoritata").

Solvo al 3.:

La Fundamento enhave nenion ŝanĝas. Ĝi nur faras el "silenta interkonsento" de la esperantistoj pri tio, kio estas "ĝusta" Esperanto eksplicitan skriban (principo de kodeksigo, A 3.3: "Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, ..."). Celo estas krei klarecon kaj per ĝi fortigi la unuecon (A 1.1 kaj multloke).

Tiun taskon Z komencis per FdE en 1905. La "Lingvaj Institucioj" (de 1948 la Akademio - AdE) daŭrigu ĝin. Por krei klarecon kaj tiel unuecon, AdE aktualigu FdE per aldonoj de tiuj vortoj kaj reguloj, pri kiuj jam ekestis "silenta interkonsento" inter la esperantistoj ("Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2]. - "... ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj ...).

OA do laŭ FdE kreu klarecon pri ĝusta Esperanto kaj tiel fortigu la unuecon.
8 years ago ( translate )

Bernardo said:

Solvo al 4.:

UV laŭ FdE mem ne estas la plej bona vortaro, sed "konstanta kontrolilo" pri "ĝusta" Esperanto por gardi la unuecon:

"La « Fundamento de Esperanto » tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto [A 5.1]. Ho, ne! [A 5.2] ... Sed la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj [A 5.4]. La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco [A 5.5]."

Solvo al 5.:

"Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro » [A 4.2]."

La metodo estas interpretado per kunteksta komparo por eltrovi la "veran sencon":

"La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto [A 4.5]"
8 years ago ( translate )

Bernardo said:

Solvo al 6.

Samtempe kun la planita UK en Parizo komenciĝis la unua mondmilito en Aŭgusto 1914. La francaj landlimoj estis fermitaj kaj multaj partoprenontoj ne povis atingi Parizon, inter ili Zamenhof. Post du tagoj la francaj organizantoj deklaris, ke la kongreso en tia situacio ne povas okazi.
8 years ago ( translate )

Bernardo said:

Solvo al 7.:

Ne, AK ne lezas la principon de netuŝebleco. Netuŝeblaj estas nur *esperantaj* vortoj, do kombinoj de formo, signifo kaj regulo pri interago kun aliaj vortoj. AK estas nur interpretoj en la senco de A 4.5 (kunteksta komparo por eltrovi la "veran sencon"). Malĝuste tamen estas anstataŭigi la Fundamentajn tradukojn per tiuj de AK, kiel mise faras la t.n. "Akademia Vortaro".

Solvo al 8.:

La (daŭre valida) senco de OA estas krei unuecon per klareco per kodeksigo (fari el "silenta interkonsento" eksplicitan skriban), vd. supre ĉe demando 3. Tial AdE devas konstati, ĉu iu "silenta interkonsento" pri 'ĝusteco" de iu esperanta vorto aŭ regulo jam ekzistas. La Antaŭparolo priskribas tion per la vorto "matura":

- Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos **jam tute matura**, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2].
- Sed en la praktiko ni (...) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [A 9.3]; b) fari tion ĉi (post **matura** prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4].

La kriterio "konsekvenca" NE apartenas al la kriterioj de FdE pri oficialigo. Tial - ekzemple - la vorto "vodk-" povas esti "matura" (de longe akceptita kiel ĝusta de la esperantistoj), dum vortoj pri aliaj brandoj (ankoraŭ) ne (ekz. tekilo, kajpirinjo k.a.). AdE estas libera respondece decidi ("post matura prijuĝado), kiuj vortoj estas "maturaj" kaj kiuj ne. Ideale ĝi bazas sian decidon sur eta ekspertizo pri la unuopaj vortoj (unua trovo en la literaturo, unueca uzado en gvidaj vortaroj k.t.p.).
8 years ago ( translate )