Plej multaj trafoj koncernas mencion de Esperanto en iuj francaj gazetoj. Oni lernas, kiam en la 1930-aj jaroj kiu ofertis iun Esperanto-kurson en Hanojo kaj povas legi raporton pri "Esperanto inter la soldataro" en la revuo "Franca soldato kaj maristo". Iom poste la "Ĵurnalo de la Militvidvinoj" same invitas al Esperanto-kurso.
Inter la multaj kuriozaĵoj kaj bizaraĵoj, al mi plej plaĉis iu bruŝureto el la unua mondmilito, nomita "Vortaro de Armeoj" [1]. Ĝi tradukas vortojn el la franca al la rusa, angla, Esperanto kaj germana. La por francoj fremdaj lingvoj estas indikitaj per iuspeca fonetika transskribo. Tiel oni legas ekz.: "Russie - Roussouyo" anstataŭ Rusujo (la substrekita silabo estas la akcentenda). Nu, ĉar vi jam komprenis la sistemon, estas klare, kio signifas Frantsouyo kaj tchevalo. Grava ankaŭ sinyorino kaj fraaulino, ĉar jam morgaou denove povas esti tempo por sabro kaj malsato.
Infane facila do, kompare kun la franc-germana: straïch-heulchêne - ĉu vi komprenas?
Agrablan promenadon kaj - kiel ni francoj diras:
Bonann vesperonn!
*****
Jen la slipo el la 2a eld. de BKB (aperonta):
Vocabulaire des armées - guerre européenne de 1914-1915 - les mots usuels français traduits en russe, en anglais, en allemand, en espéranto, avec la prononciation figurée dans les 4 langues. Lyon: L. Durand s.j. [ĉ. 1915]. [nenumeritaj] 16 p. — Unu paĝo enhavas manplenon da vortparoj francaj-esperantaj. La esperantaj tradukoj estas skribitaj en fonetika transskribo por francoj, akcentitaj silaboj substrekitaj. Spec.:
œufs, ovoï
père, patro
pain, pano
Russie, Roussouyo
Skanaĵo en la retejo Gallica de BNF.
Franca → Esperanto
0 comments