AKADEMIAJ DECIDOJ
La Akademio, fidela al la Zamenhofa sistemo por landnomoj kaj forigante ĉian alian solvon, decidis per 15 voĉoj kontraŭ 2 (Febr. 1928), ke la solaj landnomoj, kiujn ĝi povas aprobi estas tiuj nome [tiel, probable: nomoj] montritaj en la verketo Pri Landnomoj, la sistemo de D-ro Zame[n]hof. [1]Ĝi aliparte opiniis, ke la § 15 de la Fundamenta Gramatiko ne estas tie ĉi aplikebla, kaj ĝi decidis, ke la rimarko (1) de l’Vortaro de la Oficialaj Radikoj (p. 31) [2] kaj de Klasika Libro (p. 119) [3], kiu estis nur komentaria noto del’ [tiel!] Prezidanto, estas nuligota.
[Resto koncernas aliajn temojn].
*****
Leĝofare-metie tia decido estas katastrofo: Ĝi (malprecize) referencas al tri (!) aliaj verkoj kaj neniel estas komprenebla el si mem. - Sed tamen la volo de AdE estas eltrovebla. La verketo "Pri Landnomoj" [1] aperis en Jaslo [Pollando] 1927, 16 p. Kolekto de la Akademio (eldonisto do estis la kunlaborinto de Plena Vortaro S. Grenkamp-Kornfeld). Ĝia esenco poste estis regule represita en la tiuepokaj "Jarlibroj de la Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio" (JarL), ekz. en tiu de 1931:
Pri Landnomoj
( ZAMENHOFA SISTEMO )
MALNOVA MONDO
La gento donas sian nomon al sia lando per aldono de l’ sufikso -ujo laŭ jena modelo:( ZAMENHOFA SISTEMO )
MALNOVA MONDO
Franco (gento). Franca (adjektivo), Francujo (lando).
[sekvas listo de landnomoj, inter ili Bavarujo, Prusujo, Saksujo kaj Ĥinujo]
NOVA MONDO
Ĉar, politike, malaperis la primitivaj gentoj [!? jen la mondkoncepto de iuj en 1928!], la lando mem donas sian nomon al la regnano per aldono de l’ sufikso -ano, laŭ jena modelo:Usono (lando), Usona (adjektivo), Usonano (regnano).
[sekvas dua listo, i.a. kun Kaplando]
NOMOJ DE PROVINCOJ KAJ URBOJ
Aldoni la finaĵon -o al la provinca nomo: Brandenburgo, Silezio, Provenco, se ne eble, sensanĝe: Loiret, Essex.Kelkaj nomoj de gravaj ĉefurboj esperantiĝis: Parizo, Ĝenevo, Kopenhago. — Aliaj simple alprenas la finaĵon -o: Londono, Berlino, — se ne eble, senŝanĝe: Versailles, Breslau. [...]
*****
La malklara vortumo "la solaj landnomoj, kiujn ĝi povas aprobi" signifas, ke temas ne pri oficialigo, do aldono al la Fundamento, sed (nur) pri (reviziebla) rekomendo.
AdE neniam oficiale nuligis la decidon de Feb. 1928. Tio devus okazi en la Unua Rekomendo pri Landnomoj de 1989, sed estis forgesite tie kaj same en la Dua Rekomendo de 2009. Evidente oni ne plu konsciiĝis pri la pli frua decido.
*****
Konsekvenco estas, ke la partoj de la decido el 1928, kiuj kontraŭas la aktualan Rekomendon de 2009, ne plu estas aplikeblaj (ekz. Ĥinujo anstataŭ la nuna Ĉinujo / Ĉinio). La partoj, kiuj ne kontraŭas la aktualan Rekomendon daŭre validas. AdE do daŭre oficiale rekomendas uzi ekzemple la formojn Bavarujo, Prusujo kaj Kaplando. -- Nu, kaj pri tio ja ankaŭ ne estas io kritikenda. Ke AdE en 1928 kondamnis la formojn Bavario kaj Prusio, ne plu gravas. Tiuaspekte la Tolerdeklaro de 1974 (OA 8) kaj la Rekomendo 2009 forpuŝas la Rekomendon 1928. En 2015 ĉiu do rajtas mem elekti, kiun formon li preferas.
*****
P.S. La detaloj estas multe pli komplikaj, nome la demando, kion AdE "nuligis" en 1928. Verko [3] estas Grosjean-Maupin, Émile. Oficiala Klasika Libro de Esperanto. Franca, Angla kaj Germana parto. Paris: Esperantista Centra Librejo 1924. 120 p. Kaj la tiea piednoto (1) diras:
Aŭstrujo (1) (Aŭstro) -- (1) Neniu motivo nun por la formo Aŭstrio. La finaĵo io (ne sufikso), kiam internacia en landnomo, ne estas kontraŭfundamenta (Germanio apud Germanujo, kiel evolucio apud evoluo, Fundamento § 15), sed tamen ne konsilinda, ĉar tute senutila komplikaĵo.
Pliajn detalojn vi baldaŭ povos legi en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 4 - Akademia Dokumentaro (BK IV).
1 comment
Bernardo said:
- ĉin' de OA 9 (2007) estas Fundamenta.
- plej supera celo de FdE estas unueco de Esperanto.
- vorto estas specifa regulo pri senco-formo-kombinaĵo.
- de OA 9 FdE esprimas la sencon "1 Ano de la ĉefgento de Ĉinujo. 2 (vastasence) Ĉinujano." k.t.p. per la formo "ĉin-"
- ĉiu regulo estas strikta kaj ne toleras apud si iujn aliajn formojn (apud "birdo" ĉiuj aliaj formoj, kiuj volas esprimi la saman ideon estas malĝustaj, ekz. *uĉinelo, *fogelo aŭ io alia).
- "ĥin'", kvankam Zamenhofa kaj en 1928 rekomendita de AdE nuntempe estas malĝusta Esperanto, se per ĝi oni volas esprimi la supre cit. ideojn. Ne gravas, ĉu "ĥin-" estas vorto fremda en la senco de R 15 aŭ ne. La sola ĝusta senco-formo-kombinaĵo de 2007 estas la (de tiam) Fundamenta "ĉin-". Se estus alie, la ĉefa celo "unueco de Eo" ne estus atingebla.
- Se "ĥin-" esprimas iun alian sencon, ekz. "arkaa (kaj en moderna Esperanto ne plu uzenda) formo de ĉin-" ĝi restas ĝusta.
- A 8 estas escepto al la principo, ke regulo ne toleras apud si iun alian formon; la konsekvenco de A 8 nome ne estas "malĝusta", sed iu (pli malforta) "nerekomendinda" - sed tiu konsekvenco estas aplikenda nur por Fundamentaj vortoj, ĉar nur ili estas "eterne ĝustaj". "ĥin-" ne estas Fundamenta, do ĝi ne ĝuas iun protekton; aplikiĝas la baza principo "kontraŭ la regulo, do malĝusta" (kaj ne nur "ne estas rekomendinda, ne plu uzi ĝin").
- Mia malnova aserto, kiun Andreas citas, nome "Aliaj internaciaj vortoj - konsekvence - tute mankas ne nur en UV, sed ankaŭ en ĉiuj aliaj partoj de la Fundamento, ekzemple botaniko el UL 1887. Tamen ĝi dekomence estas Fundamenta - ĉar esperanta vorto laŭ la 15-a regulo." estas **malĝusta**, nome la parto "ĝi dekomence estas Fundamenta". Ĝi nome ne estas "Fundamenta" (= eterne ĝusta Eo), sed nur "uzata en Esperanto" (vd. la vortumon de R 15), do havas "malpli altan statuson" pro la kialoj, kiujn Cyril elmontris (en multaj okazoj oni povas heziti, kiun formon de vorto fremda oni akceptu kiel bazan formon).
La demandojn de Andreas mi nun (en Okt. 2015) respondas jene:
Tio chi signifas,
a) ke io, kio pro internacieco (sed ne per oficialigo) iam estas ghusta Esperanto (ekzemple "hhin'"), ja povos farighi malghusta Esperanto,
Laŭ mi jes.
b) ke "hhin'" evidente ne apartenis dekomence al Esperanto.
Jes (kontraŭ mia iama kompreno, kiun mi eksplicite ne plu defendas aŭ advokatas)
Chu io tia koheras kun la 8a alineo de la Antauparolo?
Laŭ mi jes pro la kialoj skizitaj supre.
Chu en ghi "malnova formo" inkluzivas nur Fundamentajn (inkluzive poste oficialigitajn) formojn?
Jes.
Au chu ghi inkluzivas ankau la formojn de ne oficialaj vortoj iam internaciaj, kiel ekzemple "hhin'"?
Ne, A 8 escepte trarompas la principon, ke regulo ĉiam estas strikta kaj ne toleras kontraŭregulajn formojn, nur rilate al Fundamentaj formoj malnovaj; ili restas "eterne ĝustaj", sed arkaiĝas, do simple ne plu estas uzataj krom por iuj specialaj efikoj (ekz. por imiti malmodernan lingvo-uzon).