Loading
Eminentuloj kaj bonaj verkistoj
La esprimo "eminentuloj" estas ĝenerallingva blabla'. La esprimo "bonaj verkistoj" havas precizan signifon en la sistemo de Bulonja Deklaracio kaj Fundamento. Ni iom rigardu ĝin de proksime ...
Ni jam vidis, ke la esprimo "bonaj verkistoj" originas el la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo, mallonge Bulonja Deklaracio, BD (1905).

BD 3 havas tri frazojn: La unua deklaras, ke Esperanto estas « nenies propraĵo », nek en rilato materiala, nek en rilato morala [BD 3.1]. Frazo 2 temas pri la rilato materiala:

"Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj [BD 3.2];"

Kaj fine venas la parto, kio nin interesas, tiu pri la rilato morala:

"kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo [BD 3.3]."

*****

1. "verkistoj en tiu ĉi lingvo" [Esperanto], do probable "esperantistoj", ĉu? - Kaj fakte, ni havas - malmulte konatan - difinon de tio, kio estas "esperantisto" en BD 5:

"5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas [BD 5.1]. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga [BD 5.2]."

La "plej bonaj verkistoj" do estas personoj, kiuj scias Esperanton kaj uzas ĝin verkante en tiu lingvo, estas alivorte do "bonaj esperantistoj".

2.1 Kiel ni distingas inter bonaj kaj malbonaj esperantistoj? - Ankaŭ pri tio ni havas difinon, nome en la Antaŭparolo en A 10.2:

"pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo" [A 10.2]

Bona esperantisto do estas persono, kiu bone konas la fundamenton de Esperanto. La plej grava parto de tiu fundamento (minuskle) estas publikigita ĉefe en la "libreto" [nomita] 'Fundamento de Esperanto'" (majuskle) [BD 4.3].

2.2 Kaj kompreneble ne sufiĉas nur "koni" la fundamenton, do ĉefe FdE, sed ankaŭ akcepti ĝin por si mem kaj apliki ĝin. Nur tiel la plej supera celo "unueco de nia afero" estas atingebla. -- Iu povas bone koni - ekz. - la moral-instruojn de la katolika eklezio / la teoriojn de marksismo kaj tamen (aŭ ĝuste pro tio) esti akra kontraŭulo de katolikismo / marksismo. Malgraŭ liaj konoj, li el la vidpunkto de tiu eklezio / de tiu ideologio ne estas "bona katoliko" / "bona marksisto". Z vortumis tion pri si mem tiel:

"la aŭtoro de Esperanto ... neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj" [nome kontraŭ FdE] [A 2.2]

2.2 Sed tio ne jam estas ĉio. A 10.2 kun A 2.2 vortumas (minimuman) devon. Apud ĝi ekzistas ankoraŭ rekomendo, nome en BD 4.6:

"Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton [BD 4.6]."

Nu, por ke iu povas "imitadi la stilon, kiu troviĝas en la verkoj de Z", li devas kompreneble (bone) koni ilin, alivorte: Bona esperantisto devas studi la verkaron de Z! Ĉar tiel estas, la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto en vol. 1 de Apr. 2015 havas (ankoraŭ tre nekompletan) ĉapitron, kiu donas superrigardon pri tiu verkaro. Ĉar la klarigoj intertempe fariĝis tro ampleksaj, ili estos ŝovitaj al propra vol. 3 "Zamenhofa verkaro" kaj vol. 6 "Lingvaj Respondoj de Z" (BK III kaj BK VI - aperontaj).

2.3 Nur tiu, kiu konas la verkaron de Z povas kompetente plenumi la taskon el A 3.6:

"... ĉio alia, kion mi [Z] verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga" [A 3.6].

2.4 Ankoraŭ aliloke FdE referencas al la "bonaj verkistoj" = "bonaj esperantistoj, kiuj verkas en Esperanto":

"Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo ..." [A 7.1]

Komparu tiun vortumon kun BD 3.3 pri la "spiritaj mastroj" supre. Preskaŭ identa, ĉu? - La personoj el A 7.1 estas neniuj aliaj ol la "bonaj verkistoj". Se ili ne verkus, oni ne scius pri ili kaj tial ili ne povus esti rigardataj kiel la plej aŭtoritataj.

A 7.1 do konfirmas, ke la bonaj esperantistoj-verkistoj estas la plej aŭtoritataj.

*****
Ni nun apliku al ĉio ĉi la kontrasto-metodon de Z, ni nome inversigas la tuton (do-ne-metodo).

Se Waringhien asertas, ke AdE povas laŭbezone ŝanĝi la aldonojn de ĝiaj antaŭuloj al FdE, li malrespektas duoblan eksplicitan preskribon de FdE (kaj kromajn regulojn). Li per tio elmontras, ke li aŭ ne konas la Fundamenton aŭ ne akceptas ĝin por si mem, li do ne estas "bona esperantisto" kaj konsekvence lia opinio do ne estas "aŭtoritata". Tiu juĝo rilatas nur al tiu unuopa aserto de Waringhien. Pri aliaj temoj li ja tamen povis esti "bona esperantisto" (nome esperantisto obeanta la Fundamenton). Ĉu li krome estas "eminenta" profesoro pri la amorado de la montaraj bufoj en sud-orienta Albanio / la mezepokaj dialektoj de la bengala en nord-okcidenta Siberio ne koncernas la Fundamenton kaj estas tute sensignifa el ĝia perspektivo.

Se Wennergren senkritike (iom nebule) ripetas la varengjenan bulŝiton en la enkonduko al OA 9 (2007), li same elmontras, ke li neniam legis la Antaŭparolon aŭ ke ĝi estas al li egala. En tiu momento li do ne estas "bona esperantisto" nek "bona verkisto" kaj do ne havas "aŭtoritatecon". Ke li krome verkis la nuntempe fakte gvidan gramatikon de Esperanto, nenion ŝanĝas pri la enkonduko al OA 9. El la vidpunkto de FdE ĉiu aserto estas aparte juĝenda. Ke oni okaze ne estas "bona esperantisto" jam sciis Z pri si mem (neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon [A 2.2]). La juĝo "en konkreta okazo ne 'bona esperantisto' kaj do 'neaŭtoritata'" ne estas morala juĝo. Ni ĉiuj estas eraremaj homoj. Pro tio FdE prenas de ni la neplenumeblan superhoman ŝarĝon de perfekteco kaj preskribas, ke:

"la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li [Z, do al erarema homo], sed al tiu ĉi libro" [A 3.3], do al laŭdifine (= laŭ nia komuna volo) eterne senerara teksto.

Epilogo

Faru paŭzeton. Kaj poste ankoraŭfoje pripensu la elmontritan reton de la citaĵoj el BD kaj A kiel tuto - ĉio "ideoj" senkontraŭdire suplementas unu la alian. Ankaŭ la lingvaĵo, t.e. la fakaj vortoj, per kiu ili estas esprimitaj, estas konsekvenca, unueca, harmonia, ĉu?

Kiel probable estas, ke Z ion en la tekstoj de BD kaj A "ne vere volis diri"? - Aŭ ĉu estas multe pli probable, ke Z fajlis kaj refajlis, ŝlifis kaj reŝlifis, pezis kaj repezis ĉiun unuopan vorton, ĝis kiam la du tekstoj fariĝis la perfekta dentradaro, kiuj ili nun estas?

Kaj plie: Ĉu en ili estas io malprudenta?

Kaj laste: Ĉu ekzistas iu racia kialo ne simple apliki ilin?