Loading
... ĉar estas tiel bela instru-materialo ...
... ni ankoraŭ traktu alian aspekton en la respondo de la Konsultejo de l' Akademio, aspekton, kiun oni kutime nomas per la frapvorto "idol-kulto" ...
Ni relegu la lastan alineon de la respondo:

"Similspecan klarigon oni povas trovi, ekzemple, en [la verko XY] de nia kolego, akademiano kaj konsultejano, N.N.
[Salut-formulo]
[Subskribo]"

Ĉu Vin, kara leganto, kiu intertempe iom bone konas la Antaŭparolon al la Fundamento, tiu rimarko iel pozitive impresas? Aŭ ĉu male viaj nukharoj tuj ekstaras, legante tion? - Kial? - Nu pro tio:

"Tial, ..., la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, ..., kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro [nome al FdE]" [A 3.3].

Alivorte: FdE havas pli altan rangon ol (rekomendoj eĉ de) Z.
Kvazaŭmatematike: FdE > Z = Z < FdE

Kio estas AdE? - Institucia posteulo de Z
Kvazaŭmatematike: Ĉar AdE = Z kaj FdE > Z, validas FdE > AdE

Kio estas la "kolego, akademiano kaj konsultejano" N.N. laŭ FdE? Unu 45-ona parto de AdE (krome "bona verkisto", pri kio en posta blogero).

Ankoraŭ alivorte: Se ni eĉ ne "turnu niajn okulojn" al Z, sed ĉiam al FdE, ni eĉ malpli turnu niajn okulojn al iu unuopa akademiano aŭ alia "eminentulo".

Konsekvenco:

Referenco al iu ajn persono neniam povas anstataŭigi ekzegezon de la Fundamento.


Sed - kiel jam montrite - tia ekzegezo komplete mankas en la respondo de la Konsultejo.

Ĉu tro banale por vi? -

Temas pri unu el la plej oftaj metodaj eraroj kaj la tekstoj de LK kaj AdE estas plenplenaj de tiaj eraroj. Jen nur aparte klara (mis-) ekzemplo (publ. en 1968):

"Sinjoro Prezidanto !

Post la memorindaj laboroj de la fama logikisto COUTURAT, kiu volis trudi al Esperanto aprioran kaj do arbitran strukturon, sed kiu finfine sukcesis nur krei skismon en la internacilingva movado, nia lingvo havis la bonan ŝancon profiti la laborojn de aŭtenta sciencisto: René de SAUSSURE. Li ne kontentiĝis per la rimarko, ke la derivreguloj inventitaj de COUTURAT neniel konvenas al Esperanto kaj do ne povas utili kiel kriterio por ĝi, sed dum pluraj jaroj li studis la strukturon de la Zamenhofa lingvo kaj fine li povis starigi la bazajn regulojn, al kiuj fakte kaj dekomence obeas la vortfarado. ...".

K.t.p., ktp.

Ni legas ankoraŭ pri Zamenhof, Höveler, Panel, Isbrücker, pri "nia eminenta Kolego KALOCSAY" (kiu "plene ellabori[s]" iun teorion), Wüster k.a. Nur - prioritate, unue kaj precize - pri la Fundamento ni nenion legas.

Metode ĝuste (kaj laŭ A 3.3 devige!) estas nur ia komenco kia ekz.:

"La kerna normo pri la vortfarado en Esperanto estas R 11 de la Fundamenta Gramatiko. Ĝin FdE plurloke klarigas kaj detaligas aliloke, nome en ....".

*****

Viaj taskoj

1. Brodu la malsupran frazon per oraj literoj sur nigra veluro kaj pendigu la bildon super via lito:
"Referenco al iu ajn eminentulo
neniam povas anstataŭigi
analizon de la Fundamento"

2. Per ruĝa krajono skribu jenan frazon sur folio kaj pendigu ĝin en via necesejo:

"Kiu argumentas per eminentuloj
anstataŭ per la Fundamento
ne komprenis Esperanton"

1 comment

Bernardo said:

Aleksandro Shlafer, la Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto, bonvolis komenti pri tiu ĉi blogero i.a. jene:

"2. Mi [Shlafer] estas vere tre okupita pri la aferoj, kiujn mi
konsideras gravaj kaj nepre farindaj.

Tamen mi kompleze trarigardis la unuan el viaj
ĉi-subaj "lekcionoj". Mia impreso: ĝi estas tiom
plenplena da naivaĵoj kaj senvaloraj bombastaĵoj,
ke mi opinias, ke por leganto serioze interesita en
Esperanto aŭ lingvoscienco ne valoras la penon
elspezi tempon kribrante tiaspecajn "lekcionojn" en
la espero eventuale trovi ion utilan. ..."

Sed, ho ve, plian fojon mi lin ne komprenas. Kio aŭ kiu estas naiva? Ĉu la Fundamento? Zamenhof? Ĉu mia interpreto de la Fundamento? La fakto, ke mi ĝin aplikas? Mi, Bernardo? Ĉu la fakto, ke mi kondamnas la idol-kulton de Shlafer, per kiu li volas kaŝi, ke li aŭ ne konas aŭ ne akceptas la Fundamenton por si mem, ke li do NE estas "bona esperantisto" en la senco de tiu sama Fundamento?

Kaj plue: Se oni interesiĝas pri iu lingva detalo de Esperanto, kial oni devas esti "serioze interesita" [tiel, legu: interesata] en "lingvoscienco"? La Fundamento ne referencas al lingvoscienco (al kio precize, ĉu al ĝiaj metodoj? Al kiuj metodoj precize?). "Lingvoscienco" estas kategorio fremda al la Fundamento. Se vi volas, vi klarigu al la legantoj, kial tio estas tute konsekvenca kaj ĝusta laŭ la sistemo de FdE (eta helpo: A 1.1. kaj multloke - plej supera celo de FdE estas "unueco").

Nu, ne indas multe cerbumi, kion s-ro Shlafer eble volas diri. Sufiĉas scii, ke li simple ne komprenas la esencon de Esperanto, ke li estas "malbona esperantisto" en la senco de FdE kaj ke lia opinio pri Esperanto tial ne estas aŭtoritata.

La "skandalo" estas, ke tia persono povis fariĝi "akademiano".
9 years ago ( translate )