La artikolo antaŭ mallongigoj
Publikigita la 15an de Oktobro 2015 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2015.05.22]
Ĉu la artikolo restas, se oni uzas mallongigojn en jena frazo:
En 1908 la Akademio estis kreita kiel “Supera Komisiono” de la
Lingva Komitato.
Ĉu la frazo fariĝas
(1) En 1908 la AdE estis kreita kiel “Supera Komisiono” de la LK.
aŭ
(2) En 1908 AdE estis kreita kiel “Supera Komisiono” de LK.
RESPONDO
Kara samideano,
En iuj kuntekstoj oni povas percepti mallongigon kiel mallongan formon de priskriba esprimo, kiu servas kiel la nomo de koncerna institucio, ekzemple, LK = lingva komitato. Tiam “la LK” = “tiu konkreta kaj kuntekste unika institucio, kiun oni nomis konvencie uzante la priskribon ‘lingva komitato’”. En tia interpreto la artikolo estas tute en ordo, kun longa aŭ mallongigita formo. Ĉi tie la artikolo povas servi utilan funkcion, ĉar ĝi permesas distingi inter la referenco al la kuntekste konkreta institucio (la LK) kaj la ĝenerala priskriba esprimo “lingva komitato”.
Alternative, oni povas konsideri mallongigon kiel senperan mallongan nomon de la koncerna institucio. Ekzemple, “LK” = “(la) Lingva Komitato” aŭ “AdE” = “la unika institucio, kiu nomeblas per tiu ĉi mallongigita nomo”. En tia interpreto la artikolo estas nenecesa; ĝi estus tute balasta.
Esence do temas ne pri rigida apriora regulo, sed pri tio, kion precize oni esprimas. La elekto, individua aŭ kolektiva, kutime estas afero de stilo, tradicio kaj supozataj fonaj scioj de la lingva/socia cel-grupo.
Notindas, ke memstariĝo de mallongigo estas iom daŭra procezo, kaj do diversaj lingvanoj povas malsame percepti la stadion, kiun travivas koncerna mallongigo. Tial ne estas surprize, ke la uzado povas varii.
Similspecan klarigon oni povas trovi, ekzemple, en Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de nia kolego, akademiano kaj konsultejano, Bertilo Wennergren:
bertilow.com/pmeg/gramatiko/difiniloj/la/propraj_nomoj.html#i-blg
Amike,
-Aleksandro
—–
Alexander Shlafer
Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
*****
Mia respondo al s-ro Shlafer:
Estimata,
dankon pro la malfrua respondo de la "Konsultejo".
Ĝi ne multe helpas, ĉar ĝi ne respondas mian demandon pri la konkretaj okazoj de "(la) AdE" kaj "(la) LK". La ĝeneralajn konsiderojn, kiujn ĝi mencias, mi jam konis. Fakte la Konsultejo do evitas respondon, ekz. en formo de rekomendo.
Pro tio mia aldona demando:
Ĉu la Konsultejo rekomendas frazon 1 ("la AdE", "la LK") aŭ frazon 2 ("AdE" aŭ "LK")?
Mi ĝojas, ke s-ro Wennergren evidente ĝisdatigis sian Manlibron okaze de mia demando (nun stato de 16 Aŭgusto 2015 18:33:47), ŝajne iom haste:
- (je bezono kun la) -- (je bezono de la)
- Antaŭ la mallongigo formo UEA la artikolo la neniam aperas. -- (?) Ĉu eble: Antaŭ la mallongigita formo UEA la artikolo la neniam aperas. (?)
Mi afable petas, ke la Konsultejo ankoraŭ respondu mian demandon.
Kun sinceraj salutoj
[Bernardo]
*****
Aldonaj komentoj:
1. La ŝajn-respondo de la Konsultejo denove estas taŭga instru-materialo, kiel oni ne respondu lingvajn demandojn. Estas kvazaŭ iu demandas "ĉu morgaŭ probable pluvos?" kaj la respondo estas "ekzistas tagoj, kiam pluvas, kaj aliaj, kiam ne pluvas; eĉ povas esti, ke ie pluvas dum aliloke ne pluvas".
2. La "Konsultejo" estas iu laborgrupo de la "Akademio". La "Akademio" "solvas la al ĝi submetitajn lingvajn demandojn laŭ la principoj de la "Fundamento de Esperanto" (art. 23.1 de la Statuto 2009). Tio kompreneble ankaŭ validas por la "Konsultejo", eĉ se ĝi ne estas rajtigita decidi aŭ fari oficialajn rekomendojn. Tamen neniel estas ekkoneble, ke la respondo de la "Konsultejo" eĉ nur konsideras la Fundamenton. Respondo, obeanta la propran statuton, do devus komenci ekz. jene:
"La Fundamento laŭ la aktuala stato de 2007 ne respondas vian demandon. Oficiala rekomendo de la Lingvaj Institucioj (LK kaj AdE) pri ĝi ne ekzistas. Ĉe Zamenhof ni trovas jenajn modelojn / same nenion trovas [ke tiu pripenso estas deviga, sekvas el la Antaŭparolo, A 3.6: "... ĉio alia, kion mi [Z] verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga."]."
Nur post tiuj (devigaj) konstatoj sekvas la "bonaj verkistoj" ("... kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo" [Bulonja Deklaracio, BD 3.3]), do ekz. kaj i.a. (sed ne nur) PMEG de Wennergren:
"Inter la gvidaj gramatikoj, la temon traktas nur PMEG / La gvidaj gramatikoj unuece rekomendas, ke ... / La gvidaj gramatikoj proponas diversajn solvojn ... .
Post la esplorado de ĉiuj tiuj fontoj kaj la konstato de la faktoj sekvas la konkludo de la Konsultejo, nome ĝia propra rekomendo kun motivoj per argumentoj:
"La Konsultejo rekomendas / fari tiel aŭ tiel /." Aŭ:
"Laŭ la opinio de la Konsultejo, la priskribo en la gramatiko de XY ĝuste redonas la silentan interkonsenton [tio sekvas el A 2.1] de granda plimulto inter la esperantistoj / la regantan tradicion. Ĝi tial rekomendas imiti / sekvi / esti fidela al tiu(n) uzo(n) [tio sekvas el A 1.1 - principo de unueco].
Sekvas la apliko al la konkreta okazo, ekz.:
"En la okazo de "(la) AdE" kaj "(la) LK" la Konsultejo / ni rekomendas uzi / ne uzi la artikolon. Simile kiel en la okazo de "UEA" (sen artikolo) ankaŭ la mallongigo "AdE" de pli ol cent jaroj apartenas al la kerno de la esperanta kulturo / Malsame kiel en la okazo de "UEA" oni ne povas supozi, ke multaj esperantistoj konas tiel randan kaj negravan organizaĵon kiel la AdE."
Resume: Ĉar la Konsultejo ne argumentas surbaze de la Fundamento, ĝia respondo ne estas "aŭtoritata" en la senco de tiu sama Fundamento [kp. ekz. A 10.4 "aŭtoritata centra institucio" kaj plurloke]. Konsekvenco estas, ke la respondo preskaŭ nenion valoras, tutegale kia estas ĝia konkreta rezulto.
Rekomendo: Bona modelo de metode ĝustaj respondoj estas la Lingvaj Respondoj de Zamenhof. Kiu volas ekzerci sin simple (re-)legu ilin sub la vidpunkto de metodo. Oni grandaparte trovas ilin en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 1 (BK I). .
6 comments
Bernardo said:
--------
Kara samideano,
Bonvolu noti, ke la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto estis establita, por ke ekzistu grupo de kompetentaj lingvanoj, kiujn esperantistoj povu konsulti pri lingvaj demandoj.
La respondoj de la Lingva Konsultejo estas ĝiaj propraj konsiloj kaj NE estas farataj en la nomo de la Akademio. Alivorte, ili ne estas decidoj aŭ rekomendoj de la Akademio.
> [Bernardo] Mi afable petas, ke la Konsultejo ankoraŭ respondu mian demandon.
Kiel vi espereble komprenis el la respondo de la Lingva Konsultejo, la uzo-preferoj de la artikolo kun konkretaj mallongigoj varias inter la lingvanoj (inkluzive la konsultejanojn!) pro la menciitaj kialoj, tute nature kaj pravigeble, kiel ni penis klarigi en nia respondo.
Tamen jen _mia propra_ [= tiu de s-ro Shlafer] respondo al viaj demandoj:
Mi mem normale uzas la formon "la Akademio de Esperanto" (ĝuste tiel), sed "AdE" (senartikole, kiun mi tamen interpretas kiel mallongigon de "la Akademio de Esperanto").
La mallongigon "LK" por "(la) LIngva Komitato" aŭ "lingva komitato" mi tute normale ne uzus, krom se mi devus verki longan tekston, en kiu ĝi estus multfoje uzita - tiam mi unue klare difinus la mallongigon, plej probable tiel, ke la artikolo ne necesus.
La kialo por la neuzo de "LK" en tiu senco estas tute simpla: kiel aktiva esperantisto mi oftege renkontis la mallongigon "LK" por "(la) Landa Kongreso", kaj tia estus miakonjekte la spontan(e)a interpreto de pli-malpli ĉiu alia esperantisto.
Pri la ŝanĝoj en PMEG mi povas diri nenion, sed eble Bertilo Wennergren, ĝia aŭtoro deziros ion diri al vi.
Mi sendas kopion de tiu ĉi mesaĝo al ĉiuj membroj de la Lingva Konsultejo, por ke ĉiu konsultejano, kiu deziras sendi al vi sian propran respondon, povu fari tion.
Samideane,
-Aleksandro Shlafer, Direktoro de la Sekcio "Lingva Konsultejo" de la Akademio de Esperanto
akademio-de-esperanto.org/konsultejo
Bonvolu noti, ke korespondado kun la Lingva Konsultejo kaj kun mi kiel ĝia direktoro ne estas privata kaj povas esti publikigita.
Bernardo said:
-----
Estimata s-ro Shlafer,
mi sincere dankas pro via klara kaj tuja respondo.
Laŭ mi via (en la senco de la Fundamento "privata") rekomendo bone spegulas la regantan faktan lingvo-uzon, efikas do unuecige (unua alineo de la Antaŭparolo al la Fundamento, A 1 kaj multloke). Ĝi estas facile lernebla, memorigebla kaj aplikebla. Mi adaptos mian personan estontecan lingvo-uzon pri tiu lingva detalo laŭ via konsilo.
Laŭ via permeso mi volonte publikigos vian respondon en mia blogo.
Kun afablaj salutoj
[Bernardo]
Bernardo said:
La *temo* mem de la artikolo la, l' (R 1, R 16.2, FE 27, UV kaj multaj modeloj tra tuta FdE) estas iom tikla, ĉar la reguloj (en la lingvaĵo de FdE "leĝoj") pri ĝi ne estas tre klaraj, eble eĉ kontraŭdiraj aŭ neaplikeblaj: "La uzo de la artikolo estas tia sama, kiel en la franca au germana." - Sed franca kaj germana (parte) malsame uzas la artikolon "la France" (kun artikolo), sed "Frankreich" (sen artikolo). Laŭ tiu regulo kiel do nun en Esperanto "la Francio" aŭ "Francio"?
La solvo troveblas tie ĉi:
"Laŭ **silenta interkonsento** de ĉiuj esperantistoj **jam de tre longa tempo** la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro »" [A 2.1]. -- kaj:
"... por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, ..., la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ **silenta interkonsento** de ĉiuj esperantistoj **jam de longe** fariĝis fundamento por Esperanto ..." [A 3.3]
El tio sekvas: FdE enhave nenion ŝanĝis. Ĝi nur faris el "silenta interkonsento" eksplicitan, skriban por akiri klarecon. Sed ĝi faris tion ne pri ĉiuj detaloj, sed nur pri la plej gravaj ecoj de la lingvo. Se pri iu lingva detalo ni nenion trovas en ĝi (aŭ trovas nur regulojn ne tute klarajn), ni devas serĉi, ĉu eble ekzistas "silenta interkonsento" pri la temo.
Tio povas esti "silenta interkonsento", kiu ekzistis jam antaŭ 1905 aŭ "silenta interkonsento", kiu ekestis nur post 1905. La ĉefa, eble eĉ la sola, tasko de AdE estas daŭrigi la laboron de Z kaj konstante fari el "silenta interkonsento" eksplicitan, skriban. Ĝi nome konstatu, ĉu la uzo "de ĉiuj [bonaj] esperantistoj" intertempe tiel stabiliĝis, unueciĝis, ke eblas vortumi tiun uzadon en formo de regulo ("leĝo") kaj ĝin aldoni al FdE por ekhavi pli grandan klarecon.
Tiu esploro plene mankas en la respondo de la Konsultejo. Nek ĝi serĉis ĉe Z, nek ĉe la "bonaj verkistoj" (fakte ekzistas evoluo pri tiu detalo - tial mi demandis pri ĝi - nome moderna uzo malpli ofte uzas la artikolon antaŭ mallongigo - "AdE" -, dum en tekstoj de antaŭ la unua mondmilito oni preferis la formon "la AdE").
Sed via demando ankoraŭ tuŝas alian temon, pri kiu pli poste.
Bernardo said:
"ĝusta" aŭ sinonime "normkonforma", "laŭregula", "ne lezante preskribojn de la Fundamento", "ne pekante kontraŭ leĝoj" de FdE (A 2.2) k.t.p. estas Fundamenta kategorio.
Se temas pri regulo nur ekzistas aŭ ĝusta aŭ malĝusta - "nur iom graveda" ne ekzistas.
Regulo kontrastas al rekomendo. Rekomendo anticipas du ĝustajn solvojn. Inter la du ĝustaj solvoj oni esprimas preferon por unu, konsilas prefere uzi unu. Rekomendoj ofte estas vortumita per "estas pli bone", vd. ekz. R 15.2.
Kaj nun ni relegu la respondon de la Konsultejo:
- "estas tute en ordo" -> ĉu regulo aŭ rekomendo?
- "povas servi utilan funkcion" -> ĉu regulo aŭ rekomendo?
- "estas nenecesa; estus tute balasta" -> ĉu regulo aŭ rekomendo?
- "temas ne pri rigida apriora regulo" - ha, fine klara decido: ne regulo, sed kial "rigida"? Ĉiu regulo estas rigida. Ĝi konas nur jes aŭ ne, ĝusta aŭ malgŭsta. Malrigida estas rekomendo. Kaj kio estas "apriora" regulo? PIV: "bazita sur teorio, ne dependanta de faktoj aŭ spertoj" - se do validas la principo "laŭ vetero kaj cetero", ĉu ankoraŭ temas pri regulo aŭ ĉu tamen pri rekomendo ("faru laŭ via plaĉo")?
- afero de stilo -> Ha, fine tamen Fundamenta kategorio - la individua apliko de la tuto de reguloj kaj rekomendoj.
La tuta teksteto estas ekzemplo de mankanta klareco. Kial la Konsultejo ne klare diras:
"Ambaŭ frazoj estas gramatike ĝustaj. La decido por unu aŭ alia estas afero de persona stilo. La Konsultejo rekomendas ...".
Ĉu la "eminentaj" anoj de la Konsultejo estas tro stultaj por skribi dek klarajn frazojn? NE. Ili simple rifuzas akcepti la Fundamenton kaj ĝiajn klarajn kategoriojn. Ili neniam klopodis kompreni ĝin, ĝi estas nura historiaĵo por ili (kvankam ĝia aktuala stato estas de 2007 !). Tial ĉiuj kategorioj kaj nocioj intermiksiĝas en unu granda kaĉa pelmelo. Je la fino helpas nur plu idol-kulto "nia [kara, eminenta, elstara] kolego, akademiano kaj konsultejano" [la aŭtenta sciencisto] XY - bulŝit'.
Bernardo said:
3. La „rimarko“ en R 1.4 („povas tute ĝin ne uzi“)
6 R 1.4, trovebla nur la franca kaj rusa versioj. estas temo de DL 1.8, FE 27.3 kaj du (eksterfundamentaj) Lingvaj Respondoj (LR). La citaĵoj montras la tekst-historion:
DL 1.8 (1888): „Se iu ne komprenas bone la uzon de la artikulo [post 1888: artikolo], li povas tute ĝin ne uzi, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa.“ [DL 1.8; LR mankas en la 7a eld. 1990]
LR 83 A (1890): „Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo la. Sed la artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la frazoj ĝi havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute ĝin ne uzadi, almenaŭ ĝis la tempo kiam vi tute bone scios ĝian signifon.“ [La Esperantisto, Feb. 1890:1:5, p. 32]
FE 27.3 (1894): „La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa.“
FK (1903): „La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas tute ĝin ne uzi.“
LR 83 B de 1906: „Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la artikolo. Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu. Pli bone estas ne uzi la artikolon en tia okazo, kiam ĝi estas necesa, ol uzi ĝin tiam, kiam la logiko kaj la kutimoj de ĉiuj popoloj ĝin malpermesas. Se vi ekzemple diros “venis tago, kiun mi tiel longe atendis”, via frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni devus tie ĉi diri “la tago” sed se vi diros “hodiaŭ estas la dimanĉo” anstataŭ “hodiaŭ estas dimanĉo”, tiam vi faros rekte eraron, kiu estos malagrabla por la oreloj de ĉiu bona Esperantisto.“ [Respondo 2, La Revuo, Decembro 1906]
7 La komparo montras, ke FE 27.3 (1894) estas nura revortumo de LR 83 A (1890) kaj pro tio same interpretenda. El tio sekvas, ke la vortoj „en la unua tempo“ ne signifas „en la unua epoko de Esperanto“, sed „en la unua tempo, dum kiu lernanto estas ankoraŭ komencanto“. Li laŭeble penu lerni la uzadon de la artikolo, sed ankaŭ povas „tute ĝin ne uzi“.
8 Tiun interpreton subtenas LR 83 B (1906), kie Z distingas inter „deviga regulo“ (eraro = lezo de regulo) kaj „bona stilo“. La licenco de R 1.4 ne estas regulo („leĝo“), sed nur permeso esceptokaze ne obei la regulon de R 1.1 por faciligi la komenc-tempan lernadon al (ekz.) slav-lingvanoj. Tia escepto eblas, ĉar la artikolo estas „oportuna sed ne necesa“. Inversigite tio signifas, ke temas pri rekomendo: „Por skribi bonstilan Esperanton, baldaŭ lernu la ĝustan uzon de la difinita artikolo“.
Bernardo said:
"rekta eraro, kiu estos malagrabla por la oreloj de ĉiu **bona Esperantisto**."
Notu, ke Z uzas tie ĉi precize difinitan **fakan esprimon** el la sistemo de BD kaj FdE: "bona esperantisto" (tiel minuskle en A 10.2) kaj ne iun ĝenerallingvan blabla'. "Bona esperantisto" nome estas (nur) persono, kiu bone konas la fundamenton (tiel minuskle) de Eo, akceptas ĝin por si mem kaj aktive aplikas ĝin (tute same kiel Z ekz. faras en LR 83 B). Bona esperantisto krome laŭeble bone konu la verkaron de Z. Detalojn vd. en la apuda blogero www.ipernity.com/blog/bernardo/3025168.
Kaj nun komparu tion kun la supra klarigo de Aleksandro Shlafer:
"La Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto estis establita, por ke ekzistu grupo de **kompetentaj lingvanoj**, ..."
He? "Kompetentaj lingvanoj" - Kio estas tio? "Kompetenta" (ĉu eĉ "eminenta", "fama") pri kio? Ĉu "aŭtentaj sciencistoj" pri la amorado de la montaraj bufoj (https://www.ipernity.com/blog/bernardo/3020460). -- Tio estas ĝenerallingva blabla'. Shlafer plian fojon elmontras, ke li ne konas la Fundamenton, al kiu li kvazaŭjuris esti fidela. Se li tamen celas la fakan nocion "bonaj esperantistoj", kial li ne uzas la precizan esprimon kaj parolas tiel malklare?
Ĉu vi vere volas rekomendon kaj konsilon de (neaŭtoritataj) "kompetentaj lingvanoj" aŭ tamen prefere de "bonaj esperantistoj"?