Kiam pro la kostoj OGE ĉesis aperi, sekvis senbultena epoko. Decidoj de LK kaj AdE el la 1920-aj jaroj tial estas nur iom pene troveblaj en la ĝenerala esperanta gazetaro. Aparte rapida kaj fidinda fonto estas Esperanto Triumfonta (ET), semajna gazeto, kiu de 1925 nomiĝis Heroldo de Esperanto (HdE).
ET de 18-a de Marto 1923 publikigis cirkuleron de la LK-prezidanto Cart al la LK-anoj:
"Cirkulero de la Prezidanto al la L. K.-anoj.
P a r i s, 25. 2. 23.
Kara Kolego!Al vi mi sendas:
1. Noton de l’ Direktoro por la Komuna Vortaro [Grosjean-Maupin] pri duoblaj formoj en Oficiala Radikaro.
2. - 3. [koncernas ofico-daŭron kaj kandidatojn al LK]
P.S. ... Pardonu, se rapidan respondon, antaŭ la 31. de Marto [1923], mi postulas ...
En ET n. 153 de 1923-04-22 estis resume publikigitaj la decidoj de LK pri la supre cititaj tri temoj, nome ankaŭ pri oficialigoj de kvin vortoj kaj de la formo ark’ apud arĥ’:
Akademio kaj L. K.
Pri la rezultato de la voĉdono por la L. K. ni [Cart] povas anonci:1. ke la formoj analog’, konfidenc’, nekrolog’, Jezu’, budĝet’, ark’ (en vortoj kiel anarkio) fariĝis definitive oficialaj. Pri ark’ oni kompreneble ankaŭ rajtas uzi la formon arĥ’, se oni preferas, sed ĝi fariĝis arkaismo aŭ arĥaismo;
2. - 3. [koncernas la aliajn temojn]
Pri tiu decido pluraj personoj poste raportis. Plej grave fariĝis - kaj plej misa estis - la raporto de Waringhien el 1955:
„La 25-an de februaro 1923, s-ro Cart, Prezidanto de la L.K., dissendis al siaj kolegoj „Noton de l’ Direktoro por la Komuna Vortaro pri duoblaj formoj en Oficiala Radikaro“ [jes, vd. supre]. Verdire, temis pri kelkaj formoj oficialigitaj en la Unua (analogi’) aŭ en la Tria (budĝet’, Jesu’, konfidenc’, nekrolog’) Oficiala Aldono [1921], kaj pri kiuj estiĝis iaj duboj: s-ro Grosjean-Maupin [la nomita „Direktoro“] tial proponis al la L.K. voĉdoni pri la alternativoj [...], Jezu’ aŭ Jesu’, [...]. La 12-an de majo 1923, s-ro Cart dissendis la rezulton de la voĉdono: el 73 anoj, voĉdonis 62, valoris 59; [...], 34 [voĉdonis] por Jezu’; [...]. La plimulto por Jezu’ ne ŝajnis sufiĉa por fina decido; [...].“ [Scienca Revuo 1955, p. 142].
He? "La plimulto por Jezu’ ne ŝajnis sufiĉa por fina decido" [!?]. La informo de Waringhien pri Jesu’ / Jezu’ el 1955 estas rekte kontraŭa al la informo de Cart el 1923, kiel ĝin publikigis ET. La "fina decido", kiel ĝin Cart lojale raportis, laŭ la tiama Regularo (statuto) estis la decido de la plimulto de l’ LK-anoj favore al la formo Jezu’. Ke Grosjean-Maupin - kiel ni jam vidis - kontraŭstatute arogis al si la lastan decid-rajton eĉ kontraŭ plimulto en LK, nenion ŝanĝas. Per laŭorda decido de LK kaj publikigo fare de Cart la formo Jezu’ fariĝis Fundamenta je la 22a de Aprilo 1923 (tago de la publikigo en ET) apud la formo Jesu’ el OA 3.2 (1921). Ambaŭ de tiam estas egale „eterne ĝusta“ Esperanto.
Aldono de 2015-10-31: Tiu demando intertempe estas solvita, vd. nun en tiu ĉi blogero.
Ke la junkro Grosjean-Maupin havis siajn problemojn kun proceduraj demandoj kaj rajtoj de la LK-anoj, ni jam scias. Sed ankaŭ pri lia disĉiplo kaj vortara kolego (Plena Vortaro 1930), la posta prez. de AdE Waringhien, oni nur povas miri. En la sama artikolo en Scienca Revuo de 1955 li (parte) citas la Okan Alineon (A 8) de la Antaŭparolo al la Fundamento (p. 138, unua alineo). En la tuj sekva dua alineo Waringhien tamen skribas:
"Tute male, la oficialaj vortoj estas principe modifeblaj aŭ anstataŭigeblaj, se poste aperus neceso pri tiaj ŝanĝoj. Kion la Lingva Komitato faris, tion ĝi (aŭ la nuntempa Akademio), en okazo de bezono, plene rajtas malfari. Sed tiaj demandoj povos esti konsiderataj nur post la starigo de definitiva inventaro, kio estas nia ĉi-tiea celo."
Multvorta aserto, sen iu ajn argumento kaj rekte kontraŭa al la eskplicita vortumo de la Antaŭparolo, kiun li ĵus citis!
- "... ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »" [A 7.2] kaj
- "... ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ..." [A 10.4]
Vortoj aldonitaj post 1905 al la Fundamento ekhavas la tute saman statuson kiel tiuj, kiuj jam enestis en 1905, ili nome fariĝas "netuŝeblaj", ne plu ŝanĝeblaj eĉ ne de AdE. Iu "tute male" laŭ la Fundamento ne ekzistas.
Ĉu estas kredeble, ke persono kiel Waringhien tion preterlegis? Aŭ ĉu ne estas multe pli probable, ke li simple klopodas ..., nu, pardonu, sed tia estas la vorto, ... trompi laŭ la jezuita moto "la celo sanktigas ĉiujn rimedojn"?
Epilogo
La misinstruo, klarvorte la kirlita merdo, de Waringhien longe efikis. Ankoraŭ OA 9 de 2007 klopodas vendi al ni la varengjenan bulŝiton pri diferenco inter vortoj, Fundamentaj jam de 1905 kaj vortoj Fundamentaj pro posta aldono. En 2015 la duopo Kiselman-Corsetti klopodas kontrabandi la misinstruon al la reformota statuto de la t.n. "Akademio". Laŭ la propono estu aldonita "(1905)" post la vorto "Fundamento". Iujn argumentojn nek Kiselman, nek Corsetti havas, tute same kiel ne havis Waringhien. - Ne surprize: Ĉiam estas iom malfacile argumenti, ke iu fakte celas "elefanto", se li skribas "kato" ... Nu, se Vi havas argumentojn kial kaj kiel inversigi la tekston kontraŭ la dufoja eksplicita vortumo en sia malo - sciigu ilin al ni en la vastaj spacoj malsupre.
******
La blogero baziĝas (mallongigite) sur la kvara volumo de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK IV - Akademia Dokumentaro, AD, aperonta)
2 comments
Bernardo said:
"Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj **ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj**, - estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla FUNDAMENTO de la lingvo [A 1.1]."
En 1909 LK ("amikoj estintaj") oficialigis "analogi-[o]". En 1923 LK ("amikoj estontaj") deklaras, ke tiu formo (substantivo kun -i-) en plu estu oficiala (= Fundamenta), sed nun la formo "analog-a" (adjektivo sen -i-, el kiu oni formu "analog-ec-o" = "analogi-o"). LK 1923 "detruas la laborojn de LK 1909" - aŭ pli ĝuste klopodas tion.
FdE eĉ klarigas, kial tiu regulo de netuŝebleco ankaŭ por vortoj aldonitaj al ĝi post 1905 estas ĝusta kaj senchava:
"... ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj **li perdus sian konfidon kaj apogon** [A 4.6].
Alivorte: Stabileco antaŭ "ĝusteco" -- ĝusta kaj prava decido: Pri tio, kio estas "ĝusta" ekzistas senfinaj gustoj kaj do senfinaj disputoj. Sed plej supera celo de FdE estas unueco, t.e. evito de tiaj disputoj.
Se vi iom sekvis mian blogon aŭ (pli bone) atente mem legis la Antaŭparolon, vi jam supozas, ke ankaŭ tiu centra ideo estas plurfoje ripetita. Jen:
"... por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia persono [eĉ ne personaro kiel AdE], sed ia klare difinita verko" [A 3.2].
Kaj jen:
"Neniu persono kaj neniu societo [eĉ ne AdE] devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon!" [A 1.4]
Kaj ankoraŭ plurloke en FdE kaj samsence tre ofte kaj tute senescepte en la Lingvaj Respondoj de Z. - Mi vetas, ke mi facile trovas almenaŭ 20 citaĵojn de Z, kie li ĉiam kaj ĉiam denove ripetas tion.
Waringhien editoris la Lingvajn Respondojn. Ĉu estas kredeble, ke li ne komprenis tion, kion Z tiel ofte ĉiam denove klarigis?
Bernardo said: