I.
Ni jam scias, ke vortoj estas senco-formo-kombinaĵoj. Iu difinita ideo (nocio, koncepto, senco, signifo) estas esprimita per unu difinita formo (termino, literaro, sonaro). La nocio
"Afrika besto kun longa kolo kaj flava felo kun nigraj makuloj "
estas esprimata per la termino "ĝiraf-". Nocio (kiel fiksita per la difino) kaj termino kune formas "vorton".
Facile ni povas fari regulon (en la lingvaĵo de la Fundamento "leĝon") el tiu vorto:
"Se vi volas esprimi la koncepton 'afrika besto kun longa kolo kaj flava felo kun nigraj makuloj', tiam vi devas uzi la formon 'ĝirafo'.
Ĉiuj komputilistoj bone konas la if-then / se-tiam-rilaton. Ĝi ĉiam konsistas el du partoj:
- la se-parto enhavas kondiĉojn; nur se ili estas plenumitaj, estas aplikenda
- la tiam-parto; ĝi enhavas la konsekvencon, ofte ordonon, permeson aŭ malpermeson.
Oftaj miskomprenoj pri lingvaj reguloj rezultas el tio, ke oni ne profunde analizas la kondiĉo-flankon. Jam nur nia simpla ĝirafo-ekzemplo havas kompleksan kondiĉaron. Mi nombras ilin tie ĉi:
"Afrika [2] besto [1] kun longa [4] kolo [3] kaj flava [6] felo [5] kun nigraj [8] makuloj [7]."
Ok kondiĉoj! La vico de la nombroj sekvas el jeno: Unue ni esploru, ĉu temas pri besto. Se la respondo estas ne, ni nek devas esplori, ĉu ĝi estas afrika nek iun de la aliaj ecoj (kondiĉoj / k). Se ĝi ne havas felon, ni ne devas esplori, ĉu la felo estas flava kaj havas makulojn k.t.p.
Ni imagu, ke ni vidas iun afrikan beston kaj apliku la ĝirafo-regulon:
Nia afrika besto (k1-k2 +) havas kolon (k3 +), sed ne aparte longan (k4 ?), ĝi ankaŭ ne havas flavan felon (k5-k6 -), sed grizan haŭton, do ankaŭ ne nigrajn makulojn sur la felo (k7-k8 -). Anstataŭe ĝi havas longan rostron kaj grandajn orelojn. Ĉar ne ĉiuj kondiĉoj estas plenumitaj ("afrika besto kun kolo" ne sufiĉas), la ĝirafo-regulo ne estas aplikebla.
II.
Ofte reguloj ne estas vortumitaj en la perfekta se-tiam-formo. Ni rigardu R 12 de FG 1887. La francaj, anglaj kaj germanaj versioj havas:
- fr: S’il y a dans la phrase un autre mot de sens négatif, [c'est que] l’adverbe „ne“ se supprime.
- en: If there be one negative in a clause, [than] a second is not admissible.
- de: Wenn im Satze ein Wort vorkommt, das von selbst eine verneinende Bedeutung hat, so [= dann] wird die Negation ne weggelassen.
Z resumis tion en sia traduko de 1903 jene:
- eo: Ĉe alia nea vorto la vorto "ne" estas forlasata.
Pli proksima al la originalaj reguloj estas ekz. tia traduko:
- Se en frazo jam estas alia nea vorto, [tiam] la vorto "ne" estas forlasata.
Supraĵe legita, la traduko de Z ŝajnas esti nur iu konstato. Sed ĝia "vera senco" (A 4.3) estas tiu de regulo. La tiam-flanko (konsekvenco- aŭ ordono-parto) de la regulo povas esti vortumita eĉ pli rigore:
- Se en frazo jam estas alia nea vorto, [tiam] vi ne rajtas uzi la vorton "ne" / [tiam] la uzo de la vorto "ne" estas malpermesata / kontraŭregula / malĝusta / evitenda k.t.p.
Ni ekzercu tion je alia ekzemplo, nome je R 6.2.a)
- fr: [2] Formes du verbe : a) Le présent est caractérisé par as; ex.: mi far'as ― je fais.
- en: [2] Forms of the Verb: a) The present tense ends in as, e. g. mi far'as, „I do”.
- de: [2] Formen des Zeitwortes: a) Das Präsens endet auf as; z.B. mi far'as, ich mache.
- eo [eksterfundamenta traduko de Z el 1903]: [2] Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon "-as".
Rimarku, ke la "leĝoj" estas vortumitaj malsame. Pri la prezenco ("tempo estanta") ni devas scii du aferojn: 1. uzu la "finiĝon" as kaj 2. aldonu ĝin al la fino de la vorto (do far-as jes, as-far ne). Tio estas tute klare esprimita en la angla kaj germana (finas je), ne tiel klare en la franca (estas karakterizata). Nomante la "vorton" "as" finiĝon, la traduko de Z donas interpreton, kiun la originaloj ne havas. En la traduko de Z krome mankas la ekzemploj.
_____________________________________________________________________
Viaj taskoj
1. Revortumu R 6.2.a) laŭ la se-tiam-skemo.
2. La "leĝon" R 15.1 Z tradukis al Esperanto en 1903 jene: "15. [1] La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; ..."
a) Revortumu R 15.1 laŭ la se-tiam-skemo.
b) Nomu la kondiĉojn de la regulo en la sinsekvo, en kiu oni esploru ilin kutime.
c) Nomu la konsekvencon de la regulo, se vorto plenumas la kondiĉojn.
Kromaj taskoj
3. Kio estas la ekzemploj kun "mi faras"? Ili ja apartenas kvazaŭ anekso al la regulo. Ĉu ili mem estas reguloj aŭ ĉu io alia?
4. En la konsekvenca parto de R 15.1 ni legas "ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo". Kiun funkcion havas tiu frazparto en la strukturo de la regulo? Kiel oni nomas tiun funkcion?
1 comment
Bernardo said:
Evidente en 1887 Z ne sukcesis precize esprimi tion, kion li vere volis diri. Tion li rimarkis en 1903, kiam li tradukis la regulon al Esperanto por publikigado en la Fundamenta Krestomatio. Iom kaŝe li fariĝis pli preciza ("ĉe").
Metode tio estas neniu problemo. A 4.3 eksplicite preskribas, ke ni eltrovu la "veran sencon" kaj ne haltu ĉe la nura vort-senco. Ŝlosilo de la tuta interpreta demandeto estas la kondiĉo "frazo", alivorte: kiel ni komprenu la vorton "frazo" (phrase, clause, Satz) en R 12. Kiel la traduko (= interpreto) de Z el 1903 kaj viaj ekzemploj montras, la ĝusta kompreno de "frazo" povas esti nur "frazparto".
En la senco de R 12 via ekzemplo "Mi havas ne tre seriozan tamen neniam malfidelan edzinon." estas du frazoj, disigitaj per "tamen". Ke nia nuntempa kompreno de "frazo" eble estas alia, ne gravas. Por eltrovi la veran sencon, ni devas pensi en la kategorioj kaj terminoj de la malnova teksto el 1887. Same pri via dua ekzemplo. Laŭ la kompreno de R 12 temas pri du frazoj: "Mi respondas per "ne", mi neniam vizitis ĝin".
Laŭ mi la regulo en la tri lingvo-versioj fr / en / de estas nur "simpla eraro", se ni komprenas la kondiĉon "frazon" en la moderna senco. Sed apliki nian modernan vorto-komprenon al teksto de antaŭ 125 jaroj estas - ofta, tamen grava - interpreta eraro.
La esperantistoj interkonsentis, difinis, ke FdE neniam estas malĝusta. Laŭdifine ĝi ne enhavas erarojn. Ĝi povas esti malklara aŭ interpretenda. Iuj detaloj eble ne plu estas uzataj aŭ neniam estis uzataj (fama ekzemplo: la vorto Deo anstataŭ Dio en FE 2). Sed eĉ Deo ne estas malĝusta, simple ĉar la esperantistoj difinis, ke ĝi estas ĝusta.
Mi scias, ke tiuj konsideroj estas aparte malfacilaj por multaj esperantistoj (mi ne parolas pri vi, László, sed alparolas ĉiujn legantojn). Eble oni povas kompari la aferon kun la Pariza pra-metro: Iam oni difinis iun pecon de metalo dirante, tio estas prezice unu metro. Ĝi estas senerara, ĉar ni interkonsentis, ke ĝi estas tia. Ĉiuj aliaj metro-mezuriloj, kiuj estas precize egallongaj estas ĝustaj, ĉiuj aliaj malĝustaj. Nuntempe ni scias, ke la pra-metro ne vere havas longecon de metro kaj oni iel redifinis, kio estas "metro". Denove: temas pri interkonsento, pri difino. "Metro" kiel tia ne ekzistas en la naturo. Ĝi ekzistas nur, ĉar ni homoj interkonsentas, ke ĝi ekzistu. --
Kaj tute simile estas pri la "eterne senerara" Fundamento. Se nia interpreto venas al la rezulto, ke estas iu "eraro" en FdE, ekzistas nur du eblecoj:
1. Nia interpreto estas malĝusta.
2. (Tre malofte, eble eĉ ne kvin konataj detaloj): Temas pri iu regulo aŭ formo ne plu uzata (tipa ekz. "Deo")