Loading
La Fundamento: Leĝoj kaj kodekso
Ni jam vidis, ke la Fundamento pri si mem uzas 17 fojojn la nocion de "leĝo". Koheran kolekton de leĝoj oni ankaŭ nomas "kodekso" (aŭ "kodo"). FdE laŭ sia propra kompreno do estas kodekso. La ĉefa tasko de AdE estas aktualigi kaj ĝisdatigi ĝin ...
I.

En la tria alineo de la Antaŭparolo ni legas:
_______________________

... por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko [A 3.2]. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto [Z] decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn [nome Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro], kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro [A 3.3].
________________________

Sen ŝanĝi la sencon ni povus anstataŭigi la tekston al "klare difinita kodekso", "en formo de unu kodekso" kaj "tiu ĉi kodekso".

Tiu "leĝolibro" tamen enhave nenion ŝanĝas. Jam antaŭ 1905 ekzistis "jam delonge" "silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj" pri tio, kio estas ĝusta Esperanto. Sed la detaloj de tiu interkonsento estis nur pene konstateblaj, ĉar ili troviĝis dise en tri jam malnovaj kaj nur malfacile akireblaj verkoj, nome en FG (1887), FE (2a eld. 1898, manuskripto de 1893) kaj UV (1a eld. 1893). Tial Z decidis "[re-]eldoni" ilin en formo de unu libro, al kiu li donis la nomon "FdE".

Tiun kunigon de diversaj disaj regularoj (Z nomas ilin "leĝojn") en unu volumo oni nomas kodeksigo. - La Fundamento baziĝs sur la metodo (principo) de kodeksigo.

Kial Z aplikas tiun metodon, ni jam vidis. Sian motivon li eksplicite nomas en la sama citaĵo: "por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi" (principo de klareco).

Ni do vidas: Kodeksigo servas al klareco, klareco servas al unueco. Kodeksigo estas rimedo por atingi klarecon; klareco estas rimedo por atingi unuecon.

II.

La reeldonitaj malnovaj partoj de FdE (esence stato de 1887 / 1893) tamen ne fiksas ĉiujn detalojn de la lingvo, sed nur la kernon. Apud la interkonsento, eksplicite fiksita en skriba formo ("kodeksigita interkonsento"), daŭre ekzistas "silenta interkonsento", kiu ne trovis skriban esprimon en la kodekso.

Unu el tiuj detaloj estas la demando, ĉu oni rajtas ne nur anstataŭigi la finaĵon -o per apostrofo, kiel fiksas R 16 de la Gramatiko de 1887, sed - ĉe propraj nomoj - eĉ forlasi la apostrofon mem. Kiel OA 8 prave konstatis, oni zorge metis la apostrofon en la unuaj jaroj, sed baldaŭ rezignis pri tiu nura formalismo (rimarkebla eĉ nur skribe, ne parole). Ĉe propraj nomoj ĝi estas redundanca. Ke temas pri o-vorto jam indikas la majusklo, krome la senco: Ludoviko → Ludovik' → Ludovik. Ĉe la reeldono de la Gramatiko el 1887 en 1905 ekzistis "jam delonge" "silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj", ke (ankaŭ) la formo Ludovik (sen apostrofo) estas ĝusta Esperanto. Ĝi ekzistis eĉ jam en 1893, ĉar la Ekzercaro notas Vaŝington, dum la Dua Libro (DL 1888) ankoraŭ notis Vaŝingtono en la sama frazo.

Tiu jam delonga silenta interkonsento, kiu ekestis nur post 1887, tamen trovis nur neklaran (ĉu preseraro?) kaj ĉiuokaze ne eksplicitan esprimon en la kodekso (en R 16) [1].

III.

La ĉefa tasko de AdE estas daŭrigi la kodeksigan laboron de Z. Ĝi konstatu, ĉu eble jam ekzistas silenta interkonsento kaj aldonu ĝin al la kodekso por krei klarecon kaj tiel fortigu unuecon. Same kiel Z faris en 1905, ĝi enhave nenion ŝanĝu. Eksplicite FdE preskribas tion por novaj vortoj:
_____________________________

Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia
aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2].
_____________________________

"Vortoj jam tute maturaj" - alivorte: "vortoj, pri kiuj jam delonge ekzistas silenta interkonsento, ke ili estas ĝusta Esperanto" AdE aldonu "al la [kodekso, nomita] Fundamento".

La samo validas ankaŭ por reguloj [2]:
______________________________

... ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj ... [10.4].
______________________________

"pligrandigi la ĝisnunan fundamenton" - alivorte: daŭrigi la kodeksigon, konstante fari el silenta interkonsento eksplicitan, skriban, kodeksigitan.

Kaj fakte AdE ja tiel agis: La aktuala versio de nia "kodekso" nomita "Fundamento" estas de 2007, kiam AdE publikigis la Naŭan Oficialan Aldonon (OA 9).
____________________________________________________________________

Lingva noto: La uzado ne jam klare decidis, kiel nomi la ideon "kohera kolekto de leĝoj", nome ĉu kodokodekso. OA 9 (2007) prave notas en pn. 4: "La Akademio lasas por posta konsidero la demandon, ĉu la juran sencon “sistema normodona dokumento pri iu branĉo de socia aŭ faka vivo” oni esprimu per la vorto kodo (kio konformus al la rekomendo de la aŭtoritataj vortaroj [i.a. PIV 2005] kaj al la uzado de plimulto, sed malkoheras kun la signosistema senco), aŭ per kodekso (uzata malpli ofte, sed pli kohere kun la ĉefsenco)." (vd. ankaŭ samloke pn. 5). Mi decidis uzi tie ĉi la malpli oftan vorton kodekso, por substreki, ke mi celas la juran sencon kaj ne la komunikadan kaj komputilan (signalkodo, fonta kodo de programo k.t.p.)

Historia fono: La jaroj ĉ. 1905 estis la epoko de la "grandaj kodeksigoj". La germana Civila Kodekso (Bürgerliches Gesetzbuch) ekvalidis la 1an de januraro 1900. En la monda ekspocizio de Parizo en 1900 la germana Kodekso pri Socialaj Asekuroj (Reichsversicherungsordnung) ricevis premion, ĉar ĝi unuan fojon kunigis ĉiujn leĝojn pri sociala sekureco en unu grandan leĝolibron. Ambaŭ verkoj trovis intereson (kaj ĝenerale pozitivan kritikon) ankaŭ en la najbaraj landoj. Eblas, ke ili ankaŭ estis temo en la mondo de Z, sed tion ni ne certe scias.

[1] La koncernaj partoj de R 16 tekstas en la (neoficiala) traduko de Z el 1903:

"16. La finiĝo o de substantivoj ... povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco. Ekz. Ŝiller’ (Schiller) anstataŭ Ŝiller|o; ...; dom’ anstataŭ dom|o." [la kondiĉo "pro belsoneco" mankas en la franca kaj germana originaloj]

[2] "Vortoj" estas nenio alia ol "reguloj" - la regulo pri ĝirafo ekzemple estas:
- "la beston vivantan en Afriko kun longa kolo kaj nigraj makuloj sur flava felo nomu per la literaro ĝiraf-!" aŭ alivorte:
- "la nocion / ideon [sekvas difino] esprimu per la termino ĝiraf-!"