Mi multe ŝatas historion kaj tutmondan kulturon kaj Armenio havas ĉion kion mi ŝatas: patriotismo, unika lingvo kaj alfabeto, antikva historio plena de bataloj, mitaj reĝoj, mitoj kaj legendoj ekde Noa kaj la universala diluvo (laŭ la Biblio la arkeo de Noa ripozis sur la monto Ararato kiu troviĝas en historia armena teritorio), epopeaj herooj, tradiciaj dancadoj, unua lando en la mondo kiu adoptis kristanismon kiel ŝtata religio en 301, transkontinenta lando inter Eŭropo kaj Azio... Eble pro tio kaj multe pli!
Kvankam la norvega konkuranto (mi mem ne ŝatis tiun kanzonon, mi preferis la islandan) estis neatingebla pro la kvanto de poentoj donitaj al li, Armenio dum mallonga tempo estis en la dua loko. En la fino ĝi restis en la 10-a. Sed la poentoj estas donataj pli pro politikaj kaj najbaraj kialoj ol vere la talento kaj lerteco de la prezentitaj kanzonoj.
Ne, Armenio estas tre nova partoprenanto de Eŭrovido. Sed mi ne dubas ke baldaŭ ĝi estos sidejo de tiu konkurso ĉar la armenaj reprezentantoj ricevas altajn poentojn.
3 comments
Andy Անդրանիկ replied to :
Andy Անդրանիկ said:
Andy Անդրանիկ replied to :