Loading
Plia venko por Esperanto en mia familio!

Mi multe ĝojas ke esperanto duonvenkas en mia familio: mia onklino kaj ŝia filo lernis la lingvon en 1991, poste mi lernis ĝin en 2001 kaj mia onklino kaj mi instruis esperanton al miaj du kuzinetoj (Sarahaidy kaj Sarahí), mi instruas Eon al mia 7jara nevo kaj denove mia onklino en Kubo, parolas esperanton al ŝia nova nepino 8monata Zaharis.

Eĉ mi multe pli ĝojas ke mia nevo diras ke li estas esperantisto kaj ke kiam li estos pli aĝa partoprenos kun mi en E-aranĝoj. Li jam kelkfoje parolas kun diverslandaj esperantistoj per skajpo kaj multe komprenas kiam mi parolas ĉion en espranto al li. Mi uzas la Ĉe-metodon kaj li sola lernis la skribadon pere de la brazila kurso "Kurso de Esperanto" kiun li multfoje uzas.

Hieraŭ dum tagmanĝo mi surpriziĝis ĉar li eksplikis al mia bofrato la elparolon de la ĉapelitaj vortoj kaj de la "j". Mia bofrato demandis lin kial li ne lernas la anglan kun li kaj mia nevo respondis "ne, mi ne ŝatas la anglan!" (ne pro mia influo aŭ kulpo, li vere neniam interesiĝis pri la angla same kiel mi kiam estis infano).



5 comments

Andy Անդրանիկ replied to :

Viktorino vi pravas! ekster la E-komunumo ŝajnas ke esperanto ne ekzistas tamen kiam oni aktivas rimarkeblas ke esperato estas ĉie!
15 years ago ( translate )

Andy Անդրանիկ replied to :

Dankon pro iaj vortoj.
Ĉe-metodo estas "metodo kreita de Andreo Ĉe", hungardevena rumano kaj pastro kiu amase instruis esperanton sed lernolibro, nur per uzado de bildoj, demandoj kaj respondoj, gestoj kaj multe da humoro. Fakte, ekzistas "Internacia Esperato-Ligo" kiu okupiĝas pri tiu metodo. Ankaŭ mi rekomendas vin legi la libron "Vivo de Andreo Cseh" kiu estas tre bonega ĉar rakontas pri lia vivo kaj la tiutempe E-movado.
15 years ago ( translate )

Andy Անդրանիկ said:

Dankon kaj al Onklo kaj al Fernando pro viaj afablaj vortoj.
15 years ago ( translate )

Laslo Kovacs said:

Gratulon al vi. Estis agrable legi pri viaj sukcesoj en la familio. mia edzino lernas Esperanton, sed ofte faras longajn paŭzojn. Via ekzemplo nestas kuraĝiga.
15 years ago ( translate )

Andy Անդրանիկ replied to Laslo Kovacs:

Bone, mi ĝojas pri mia ekzemplo. Mi deziras al via edzino sukcesan lernadon!
15 years ago ( translate )