Loading
mi cedis

Kelkajn jarojn mi kontraŭstaris al la ideo kaj multaj proponoj ekhavi konton ĉe Vizaĝlibro. Antaŭ kelkaj tagoj mi tamen cedis kaj plonĝis.

Mi retrovis multajn amikojn, iamajn kolegojn, kun kiuj pro diversaj kialoj perdis la kontakton. Mi pasigis preskaŭ tutan nokton klavbabilante samtempe kun kelkaj. La ĝojo de la reciproka retrovo kreskas. La interŝanĝo daŭras.

Samtempe mi konstatas ke "vivi" en pli ol unu retspaco eĉ se eblas, do estas malfacile. Verŝajne mi foriros de ĉi tie ĝardenumi aliloke. Mi ĝoje renkontiĝus kaj -os persone kun multaj el vi. Kontaktu min por priparoli eventualan renkontiĝon.

5 comments

David Sn said:

Mi vivas en kelkaj sed vi pravas tio bezonas tempon kaj ĝin mi ne ĉiam havas.
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Eĉ ion alian krom la tempo, tamen mi ne sukcesas difini kion...
13 years ago ( translate )

Reto said:

ipernity al mi estas tute io alia kaj ne komparebla kun "vizaĝlibro". Mi sentas min pli kvieta ĉi tie ol ie ajn ...
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Vi pravas, tute alia. En Facebook mi interrilatas kun la gehomoj renkontitaj en la vivo, ĉi tie kun la renkontotaj.
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Alloga jes ja (se mi komprenis vin bone), tamen tre malfacile realigebla kaj entute ĉu realigota...
13 years ago ( translate )