Loading
Hodiaŭ en Jerusalemo

Denove eksplodis bombo...

Mezaĝa virino pereis surloke, multaj ĉirkaŭstarantoj kaj -irantoj estis vunditaj.

Kiu subtenas la teroron, esprimu sin en la komentoj sub ĉi tiu blogero.



5 comments

Milokula Kato said:

Ne estas venĝo. Estas batalo kie unu el la flankoj klopodas pereigi, malaperigi, neniomigi la alian. La alia devas kontraŭstari.
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Al kaj por Karulo: la solvo ne ekzistas. Mi ripetas neniu hommana rimedo povas regigi pacon ĉirkaŭ Israelo.

La Biblio antaŭdiras grandan militon (Har-Mageddon) de multaj nacioj pro Jerusalem kontraŭ Israelo. Kaj la judoj venkos. Ĉio kio okazas en la mondo estas jam antaŭdirita en la Biblio.

Ĝis kiam oni blinde forturnu la rigardon kaj papagu ion pri la "religio" kaj ties senrilateco al la vivo?! Oni fidus multe pli kaj eĉ pretus kredi al iu mistikulo mezepoka aŭ nuna, sed al vivanta Dio NENIEL.
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Lantiano, bv relegi la titolon de mia blogero. Al kiu ne pagis la salajron tiuj, kiuj vundiĝis dum la eksplodo en Jerusalemo kaj la virino, kiu pereis?

Mi tre bone konas la problemon de nepagata salajro en Israelo (mi mem spertis tion kelkfoje). Dio gravege atentigas pri tio en Biblio dirante, ke oni ne enlitiĝu nepagite la salajron de la taglaboristo.

Mi tamen makonsentas, ke la murdo estu la repago por tia fiaĵo.

Nun nek la aziano ricevos la salajron, nek la araboj laborintaj por tiu "setlero".
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Tio ĉiam ĝojigas. Tamen la disvolviĝo de la eventoj ne promesas ioman ajn pacon. Nek la profetaĵoj.
13 years ago ( translate )