La ideoj ŝajne elĉerpiĝis. La movadon katenligis la fruvintra frosto. Ekstaru por dece festi la tagon de la Saknta Ludoviko, patrono de la kielvifartistoj.
12 years ago / 2 554 visits
La 13opa ĉeestanta membraro kaj 4opa estraro decidis malfondi la organizon. La multjaran protokolkolekton, t.e. puran paperrubon heredis la Bavara nacia biblioteko. La malaperinta asocio tamen agos kiel civitanrajta societo ene de la Germana Esperanta Societo. Kiumaniere, neniu diris. Bone...
12 years ago / 1 063 visits
La Olimpiaj ludoj (kialaĉe oni nomas ilin -ikaj?) montris la hipokritecon de la nuna okcidenta mondo. Oni aŭdis kelkajn skandalojn. Iu grekino malestime nomis siajn malhelhaŭtajn konkurantojn, iu alia, pli precize ties koramiko aperigis ion similan en la reto, kaj la novaĵoj ĉirkaŭiris tra la komuni…
12 years ago / 903 visits
Mi ne trafoliumis, sed volus eĉ aĉeti. La ISBN-numero ne troveblas, eble ankoraŭ ne. Mi scivolas, kion Ziko diris al la legantoj.
12 years ago / 643 visits / 1 person likes
Antaŭ nelonge mi vidis kroatan idioton. Li portis uniformon de kroata policisto. Li deĵoris en la Zagreba flughaveno kaj alpaŝis nian aŭton. Alpaŝis ne ĉar idioto, sed tute prave: la aŭto haltiis en malpermesita loko. Mi eliris por klarigi al la policisto la simplan situacion: jen post unu minut…
12 years ago / 788 visits / 1 person likes
Kiel ĉiam oni aplikas ĝin eĉ ne zorgante ke la simileco inter la kazoj vekos tute trafan demandon: — Karuletoj, kial vi hipokritas? Do kiam Saddam Hussain buĉis sian popolon restarigante la ordon, liaj agoj restadis "interna afero" en kiun neniu enmiksiĝu. Ankaŭ kiam li invadis alian landon kaj a…
12 years ago / 852 visits / 1 comment / 1 person likes
Li rabkopias diskojn kun filmoj kaj dissendas ilin al usonaj soldatoj servantaj diversloke. Li neniam produktis ilin, sed nur aĉetas jam rabkopiitajn diskojn kaj plumultobligas ilin. Po kelkcentoj tage. tinyurl.com/bthvln2
12 years ago / 743 visits
Mi estas leganta la romanon en la bonega Esperanta traduko de Sten Johanson, sed foje enrigardas alilingvajn tradukojn. Ĉemane mi havas la anglan, la germanan kaj la rusan. Ĉi-lasta estas altaŭgigita al la kondiĉoj de la traduktempo. En la originalo, romankomence, la gepatroj de la knabo foriras al…
12 years ago / 1 114 visits / 1 person likes
Bela novaĵo. Mi povas imagi ondegon da tradukotaĵoj fare de "aktivuloj", kiu superverŝos nin. Kompreneble la tradukilo ne ĉion komprenas, ekz. la kaloĉajan frazeton "traringu la nokton" ĝi mistradukis. Tamen klikante sur ĉiun ajn esperantigitan vorton oni ricevas plibonigproponojn, kiuj tute taŭga…
12 years ago / 906 visits
Oni prirakontis al mi abomenindan okazaĵon. Familio, anoj de enmigrinta gentogrupo en Kalifornio havis maljunan avon, kiu pro la aĝo ricevadis ŝtatan monsubtenon. Nescipovante legi kaj eĉ subskribi angle, li devis ĉiumonate konfirmi la ricevon de la mono per fingrosigelado. Unu tagon li mortas. L…
12 years ago / 940 visits / 1 comment / 2 people like
Jes, tio eblas. Vi povas trarigardi la filmetojn. Kvankam ili estas en la rusa, la bildoj estas pli esprimipovaj ol la vortoj. www.kalligraph.ru tiny.cc/qp6jx
12 years ago / 674 visits
Mi havas nenion kontraŭ ĝi, tamen libera de subkondiĉo nepre aprobi ian ajn stultaĵon. De kie oni entute lernas pensi negative? Eble legante klasikaĵojn, kiuj influis nian pensmanieron sufiĉe fie. Ekzemple: studento venas hejmen por retrovi sian patron murdita kaj la patrinon forlogita de la onklo.…
12 years ago / 1 148 visits / 3 comments / 2 people like
La ratojn oni fotu ne ie ajn, sed en la Novjorka metroo. La vizitantoj de la paĝaro musklake laŭdos la malbelecon de via foto, kaj la gajninto ricevos senpagan monatan veturkarton. ratfreesubways.com/ Tute ne ĉiuj malŝatas la ratojn. Mi konis gejunulojn kiuj havis ratojn kiel hejmbestojn. Ekzistas…
13 years ago / 788 visits
Feliĉan Kristonaskon al ĉiuj kiuj festas ĝin hodiaŭ! La Kristo naskiĝis kaj aperis. Benata estu la naskiĝo de Jesuo!
13 years ago / 905 visits / 2 comments / 2 people like
La mondkonatan, daŭre kreskantan kaj fortan organizon SAT forlasis ĝia prezidanto Jakvo Schram. Tio okazis pro kelkaj kialegoj kaj kialetoj. Ĉefe temas pri lia sanstato, kaj ĉi-punkte mi deziras al li plenan kaj baldaŭan resaniĝon. Al la kialetoj apartenas jeno: JS feriante for de la hejmo malabo…
13 years ago / 1 052 visits / 1 person likes