Daffyd ibn Iago (mi esperas ke mi ne misskribis la nomon) diras ke Eŭropo perdis sian animon (he-he, ĉu Eŭropo entute havis ion similan al animo?) ĉar apogis kaj aplaŭdis la usonmanan "murdon" de Us-ama Bin Laden.
Ĉi-lasta laŭ Daffyd ibn Iago meritis senpartian juĝon.
Mi nur memorigu, ke kiam oni (fakte ne oni, sed tute taŭga tribunalo) juĝis Saddam Huseinon, la daffydaro kriis ke ĉu oni rajtis juĝi prezidanton de sendependa lando kaj eĉ pendumi lin.
Do ankaŭ la juĝado de Us-ama Bin Laden ne taŭgus por, nek plaĉus al, la brusela klarvidisto.
En demokratiaj landoj kiel ......... (s-ro Daffyd ab Iago helpu min trovi la plej taŭgan nomon) oni ne juĝas, nek murdas senarmilajn kaj senkulpajn civitanojn kiel tiu solema loĝanto de Pakistano.
Hitler estis malbonŝanca, ĉar ne ĝisvivis nian tempon, ĉar nun li havus multajn subtenantojn.
0 comments