Loading
Miraklo.
Rememoriĝis al mi rumana humoraĵo, kiun mi legis antaŭ multegaj jaroj (kiam oni estas preskaŭ centjarulo - jen kaj jen rememoriĝas tre malnovaj aferoj).
Jen:

Kiam maljunulo Johano Nebulesku atingis sian centjaran jubileon - tuta vilaĝanaro kolektis monon kaj organizis al li ekskurson al la ĉefurbo - Bukureŝto. La vojaĝo estis lia unua vojaĝo per la trajno, la unua forlaso de sia vilaĝo.
Post unusemajna foresto Johano Nebulesku revenis hejmen. Tuta vilaĝo kolektiĝis kaj pridemandadis lin.
Kio pleje impresis Vin en la ĉefurbo?
- "Oni kondukis min al grandega herbejo., Ĉirkaŭe svarmis amasego da homoj, kiuj kriegis kaj fajfis. Sur la herbejon enkuris grupetoj de knaboj en koloraj pantalonetoj kaj ĉemizoj. Kaj tri sinjoroj, ankaŭ en mallongaj, sed nigraj pantalonetoj kaj ĉemizoj. Unu el ili portis melonon. Li iris al la centro de la herbejo, metis la melonon sur la herbon.
Kaj li ekfajfis.
Kaj tuj ekpluvegis! "

4 comments

Toeko said:

Kara! Tuta celebrado - amaso da homoj, la "knaboj en koloraj pantalonetoj kaj ĉemizoj"; sinjoro en nigra pantaloneto, "melono" (pilko) de li tenata. Tiel ja komenciĝas piedpilka matĉo. Kaj la avoĉjo tion ĉi vidis unuafoje! Fajfo kaj - ekpluvegis!!! Ĉu ne miraklo? Celebrinte tion ĉi oni povas elvoki pluvon!
10 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Mi komprenis perfekte. Pli ol pluvo mirakla, estas por mi miraklo ke centjarulo finfine moviĝis el propra vilaĝo ;-)
10 years ago ( translate )

Toeko said:

En malriĉa lando, en malriĉa vilaĝo, ankoraŭ antaŭ kvindek jaroj - ĉiuj plej gravaj aferoj estis fareblaj surloke. Homoj simple ne bezonis iri al la urbo, ne havis tempon, ne havis monon por transporto, eĉ emon ne havis. Pro tio - ne nur en Rumanio kiun la rakonteto koncernas - homoj la tutan vivon pasigis en sia naskiĝloko. Tie naskiĝis, kreskis, geedziĝis, mortis. Oni jam delonge konstatis, ke en tiaj malgrandaj socioj ĉiuj estas reciproke parencaj, eĉ ciuj estas iomgrade similaj al la aliaj - eksteraĵe. Eĉ mi tion ĉi rimarkis ĉe - prefere - maljunaj homoj. Homoj ne konantaj la aliajn, sed frapige similaj. Kaj foje, dum interparolo kun ili - evidentiĝas, ke ili devenas el sama urbeto aŭ vilaĝo!
Ja imagu - plejparte estas tiel, ke plej proksima urbeto distancas 20-40 kilometrojn for. Por piediro - ĝi estas "distanco unutaga". Se oni ekstartis antaŭ la sunleviĝo - oni povis atingi urbon, aranĝi ĉion bezonan kaj - reveni. Sed eble se estis distanco 40-kilometra - tio jam ne eblis en unu tago.
Mi scias pri vilaĝo, kie preskaŭ tuta loĝantaro estis evangelia kaj la preĝejo estis - katolika. Ili do sabate posttagmeze komencadis iri al evangelia preĝejo lokita en urbo fora 35 kilometrojn. Ili tien estis alvenantaj antaŭ sunleviĝo, ripozis-dormis ie sur la placo antaŭ preĝejo (eble ankoraŭ urbo havis murojn, do oni ne estis enlasataj nokte enen kaj devis dormi ekstere). Post la diservo - ili iris hejmen. Denove 35 kilometrojn! Ne ekzistis tiam fervojo per kiu la vojaĝo daŭrus unu horon...
10 years ago ( translate )

Toeko said:

Sama afero estas. Eĉ nun.
10 years ago ( translate )