Loading
Kio estas feliĉo.
Interparolas Usonano, Franco kaj Ruso pri la temo - kio estas feliĉo?
-Usonano diras: - belega edzino, dika konto en la banko, kvaropo da geinfanoj, tablo abunde plena de manĝaĵoj......
- Franco diras: - Belega edzino, geinfanoj, tablo kun bonaj trinkaĵoj....
- Ruso diras: Neeee....! Tajgo*, silento. En malgranda ligna dometo sube loĝas mi, supre Semionov (Ceмёнов). En la silento komencas aŭdiĝi aŭtomobila motoro. Pli proksime, pli... aŭto haltas antaŭ la dometo. Frapegado al la pordo. Mi malfermas - staras tri uloj.
- NKVD** - ĉu Vi estas Semjonov? Ne - li loĝas supre .
- TIO ĈI ESTAS FELIĈO!

* - Tajgo - siberia praarbaro
** NKVD - Nacia Komitato de Internaj Aferoj - sovettempa politika polico.

2 comments

Ivar said:

Tio estas vero.Tiel estis en Sovetunio dum 30-aj kaj 40-aj jaroj de pasinta jarcento eĉ ĝis kiam mortis mem J.Stalin.
10 years ago ( translate )

Elbertinum said:

la feliĉo estas ŝanĝiĝema - feliĉe :-)
10 years ago ( translate )