Loading
Familiaj sortoj - daŭrigo kaj kompletigo.
Familiaj sortoj - novaj faktoj (rilatas al artikolo "Familiaj sortoj").

Kiam en la jaro 2010 mi skribis artikoleton "Familiaj sortoj" mi metis tien faktojn kiujn mi tiutempe sciis. Dume, tute antaŭnelonge, okazis aferoj kiuj iom ŝanĝis mian scion pri la priskribitaj aferoj.
Nome - eble antaŭ du monatoj, traserĉante genealogiajn retejojn, min trovis mia pli fora kuzo loĝanta en Kanado. Li mesaĝis al mi, kaj ni konstatis, ke vere - niaj avinoj estis fratinoj kaj ni povas interkompreniĝi germanlingve. Ni interŝanĝis multegajn dokumentojn - fotojn, leterojn... El la leteroj mi sciiĝis kelkajn aferojn ... eĉ pri mi mem! Kiel anglalingvano - mia kanada kuzo komencis serĉi niajn parencojn en Aŭstralio - kaj li trovis! Iamaj miaj serĉadoj ne rezultis. Troviĝis mia kuzo, filo de la fratino de mia patrino. Ankaŭ kun li, kun ioma peno eblas interkompreniĝi germanlingve, sed prefere ni uzas Google-tradukmaŝinon. Nia mallonga sperto jam pruvis, ke plej korektaj tradukoj okazas el la pola al angla. Kaj reen - tradukoj al germana kaj pola. Kvankam ambaŭ tradukoj estas sufiĉe malbonaj kaj kelkfoje eĉ elvokantaj rideton.
Tiel mi povas reveni al la artikoleto "Familiaj sortoj". Kiel tie mi skribis - la familio fuĝis el Estonio al Germanio - antaŭ la liberiganta Ruĝa Armeo. Nun mi sciiĝis, ke onklo Nikolao jam dum la unujara unua soveta regado (junio 1940-junio 1941) multfoje estis serĉata de sovetaj agentoj. Dum longa tempo onklo kaŝiĝis. Li faris "kavernon" en granda ŝtiparo de brulligno, kiu troviĝis en la korto de lia domo kaj tie troviĝis dum danĝeraj momentoj. Nur nokte li elgrimpadis kaj iris hejmen por vidi sian edzinon kaj filinon (filo naskiĝis en 1941 jaro). Kiel granda estis la ŝtiparo atestas foto, kiun faris mia patrino al mi, en 1940 jaro!
La unuan periodon de la vivado en Estonio, mia familio loĝis en la onkla domo. Ĝis nun mi nur povis imagi kaj iom rememori aspekton de la domo. Nun mi havas fotojn! Dum tuta vivo mi certis, ke la domo estas ligna. Kaj jen surprizo - la domo estis kalkŝton-brika!
Kiel mi nun eksciis, la familio, en aŭgusto de 1944 - pro kaŭzoj, pri kiuj mi skribis en menciita artikoleto, ekdecidis rapide forlasi sian patrujon. Ili veturis al Tallinn, tie atendis kelkajn tagojn. Dum tiu tempo la sovetaj aviadiloj multfoje la urbon bombadis. Fine ili enŝipiĝis, kun amaso de aliaj civiluloj kaj germanaj soldatoj. Ĝi estis antaŭlasta ŝipo kiu forlasis Tallinn'on antaŭ la alveno de Sovetoj. Lasta ŝipo, kiu eknaĝis iom poste, estis dronigita de soveta submara ŝipo. Ili feliĉe atingis germanan havenon (plej verŝajne Bremerhaven), estis transportitaj al Dresden, poste al Frankfurt/Main, poste, poste...poste, al la usona okupad-zono. En 1949 jaro ili elmigris al Aŭstralio.
Kaj tiel mi eble finu la rakonton. Sorto de la familio en Aŭstralio ne estis temo de mia artikoleto, kaj estas multe pli privata.

Fotoj:
1. mi kun kato antaŭ granda ligno-ŝtiparo, en kiu kaŝiĝis onklo Nikolao; la foto estis farita en aŭgusto de 1940 jaro de mia patrino;
2. Mi kaj mia patro sur la fono de la domo en Jogeva;

3 kaj 4. Domo de la familio de miaj parencoj, en Jogeva.