Loading
Kiel mi fariĝis Malsuprasileziano kaj Vroclavano.




Kiel mi fariĝis Malsuprasileziano kaj Vroclavano.

Certe vizitantoj de mia paĝo en Ipernity rimarkis jam delonge, ke mi multfoje reklamis kaj propagandis mian urbon, per miaj fotoj, kaj iaj artikoletoj.
Sed kiel mi fariĝis loĝanto de tiu ĉi regiono? Jen suba teksto, kiu estas traduko de mia verketo pollingva, la demandon respondas.
Do ankoraŭfoje:

KIEL MI FARIĜIS MALSUPRASILEZIANO KAJ VROCLAVANO

:



Por fariĝi Malsuprasileziano kaj Vroclavano oni devas ĉi tie naskiĝi aŭ ĉi tien alveni. Mi estas alveninto. Ĉar mi naskiĝis en Wilno (nune Vilnius, Litovio), en 1938 jaro.
Mem la alveno al Malsupra Silezio kaj al Vroclavo daŭris sufiĉe longe kaj verŝajne en tiu ĉi priskribo okupos plejparton de la loko. Mi memoras el tiu periodo tre multe.
Kiel mi menciis supre - mi naskiĝis en Wilno. Mi ne rakontos ĉi tie sorton de la urbo en 1939 jaro - ĝi estas ĝenerale konata historio (aŭ devas tia esti). En 1940 jaro situacio en Wilno tiom normaliĝis ke mia familio - Patro, Patrino kaj mi - povis elmigri al Estonio, de kie devenis mia Patrino. En marto de 1940 jaro la litova povo permesis forlasi Litovion. En Estonio komence ni ekloĝis ĉe la patrina fratino (en Jôgeva). Historio de mia troviĝado en Estonio povus fariĝi aparta rakonto. Jarojn 1940-44 ni travivis iel, eĉ tiutempe aperis mia fratino. Ĉar en 1944 jaro militfino jam estis antaŭvidebla, ni estis jam "liberigitaj" de Soveta Armeo (я сюда приехал эстонцев вешать - mi venis ĉi tien Estonojn pendigi - iom ebria, sed tiam certe sincera oficiro diris), mia patro ligis iajn kontaktojn kun nova komunista registaro en Pollando kaj en majo de 1945 estis permeso forveturi al Pollando. Kaj tiam mi kaj fratino ekmalsanis je varicelo. Forveturo prokrastita. Ni sukcesis forveturi fine, per la lasta transporto - nokte de 3/4 junio. Ni veturis kvinpersone, ĉar kun ni veturis ankaŭ mia patrinavino. Ni estis forveturintaj el Tartu - urbo, en kiu ni loĝis. Unua etapo - vojo al Valga - urbeto ĉe estona-latva limo. Malŝarĝo de pakaĵoj. Atendado. Ja ĉi tie troviĝas "internacia limo"! Venis trajno el Latvio. Enŝarĝado de la pakaĵoj kaj de la tuta amaso da homoj kune kun ni veturantaj. Kune kun ni, sed tamen aparte veturis iu Tadeusz Orechwo, juna Polo el orienta Pollando, kiu estis en Estonio dum rikolta sezono en 1939 jaro kaj pro la milito ne povis reveni hejmen. Hazarde konatiĝinta, tenis sin proksime al ni.
Ni venis al Riga. La vagonoj, kompreneble "brutaraj". Po du familioj en ĉiu vagono. En Riga malŝarĝo, tranokto en hotelo (!). Eĉ ni sukcesis iom la urbon spekti. Mi memoras ian altan brikan muron kun kanonkugloj en ĝi. Kaj la unuan veturon per tramo - tra longega ponto. kaj unu lokon tre similan al nia vroclava Podwale (strato "Ĉe Remparoj") - pavimita strato - unuflanke mallarĝa rivero, duaflanke - domoj. (Mi nun kontrolis sur la mapo - ŝajnas ke ĝi estas "Rainas bulvaris" - proksime al la stacidomo. Dum unu el miaj vojaĝoj al Estonio, dum halto en Riga - mi iris al tiu loko - ŝajne ĝi estas tiu pri kiu mi mencias).
Sekvinta tago - veturado al Daugavpils. Kaj tiam ...ni estis arestitaj. Oni nin translokigis en personvagonon de la transporta gardistaro. Tadeusz ie malaperis... En Daugavpils mi memoras ian kraditan ĉambreton... solaj kun avino. Gepatrojn pridemandadis ia juna oficiro de NKVD (nacia komandantaro de internaj aferoj). Feliĉe miaj gepatroj perfekte parolis la rusan lingvon kaj dum la pridemandado tuj evidentiĝis ke la oficiro mem naskiĝis en Wilno. Kaj verŝajne li estis normala homo. Li kontrolis la pakaĵdokumentojn - ĉar oni denuncis ke ni portas tro pezan havaĵon. Nun mi devas aldoni, ke ĉiu plenkreskulo rajtis havi 40 kilogramojn da pakaĵoj, infano - po 20. Ĉe ni tio faris 160 kilogramojn kaj nek unu gramon pli. Ĉio estis korekte. La oficiro telefonis al hotelo kaj ordonis nin akcepti. Ni ricevis en hotelo metalajn litojn, sen matracoj, sur la koridoro. Tra la fenestro videblis fluanta flava akvo de rivero Daugava, En Daugavpils mi unuafoje en la vivo vidis tute fremdajn homojn parolantajn pollingve. Ili estis iaj virinoj ĉe la merkatplaco. La loko troviĝas sur iama pola-bjelarusa-latva limlando.
Denove vagonaro kaj vojaĝo al Wilno. Ni alveturis vespere. Tranoktado sur la pakaĵoj en la stacidomo. Avino kaj Tadeusz (li retroviĝis kiam oni nin lasis el arestejo) gardis pakaĵojn kaj nin - dormantajn geinfanojn; gepatroj kuris viziti patroavon kiu loĝis sufiĉe nemalproksime de la stacidomo, en urboparto Zarzecze (lit.Užupis), nur en 15-minuta distanco. Malgraŭ polic-horo kaj gardistaj postenoj sur la stratoj, helpe de la rusa lingvo gepatrojn oni tralasis tien kaj reen.
Poste vojaĝo al Grodno. Tie dogankontrolo, forrabo de ĉiuj libroj presitaj per latina alfabeto ("germanaj" - fakte ili estis estonaj libroj de mia patrino...) Nokto kaj vojaĝo al Bjalistoko. Laŭvoje ia malalta, fleksiĝanta ponto tra kiu unue oni lasis la trajnon kaj poste, perpiede - la homojn (eble tiu ĉi ponto estis sekvinttage...?)
Denove dormado en la stacidomo, sur la pakaĵoj.
Mi memoras poste la halton en Varsovio dekstraflanka - Praga. Antaŭ la stacidomo laboristoj metis asfalton inter la tramaj reloj. Sekvinttage estis ekveturonta unua tramo. Veturon tra Varsovio mi ne memoras - mi dormis.
Vespere - Kutno. En stacidomo amaso da civiluloj kaj sovetaj soldatoj en kozakaj ĉapoj kaj kun sabroj. Ene - svarmo, kriego, biero, cigareda fumo. En manteloj kaj ĉapoj ni dormis ekstere - estis iom malvarmeta nokto. Antaŭtagmeze - atendado je sekvonta trajno. Homamasoj, trajnoj kun homoj sur ŝtuparoj kaj tegmentoj. Posttagmeze - jam nemalproksime - al Włocławek. Per ĉevalĉaro oni nin transportis al ia kazerno kaj lokigis en granda salonego kun scenejo. Lokon ni ricevis ĝuste tie - maldekstraflanke. En la salonego amaso da pakaĵoj de samaj migrantoj kiel ni. Estis eĉ kelkaj monaĥinoj. La tagmanĝojn oni disdonadis ie ekster la kazerno. Mi memoras ian belan preĝejon, tulipojn en la parko kaj benketojn "Nur für Deutsche" - nur por Germanoj! Ankoraŭ funkciis kiel valuto la germanaj okup-markoj.
Estis 12-a de junio de 1945-a jaro. La vojaĝo el USSR estis preskaŭ ekspresrapida!
Gepatroj komencis vojaĝadi por trovi ian loĝejon kaj laboron. Unue - Gdańsk kaj Gdynia. Urboj ruinigitaj, forbruliĝitaj, nebulaj, malsekaj. Sen ŝancoj. Konvena loko troviĝis en Gliwice. La 2-an de julio ni ekveturis kaj en du tagoj, tra Łódź Kaliska (tiam eĉ zoologian ĝardenon oni montris al mi) ni akiris Gliwice. Patro ricevis laboron en la Urbestrejo kaj loĝejon ĉe la strato Krzywa.
La 1-an de septembro mi iris al la unua klaso de lernejo ĉe la strato Hutnicza; proksime estis. Mi jam fariĝis Sileziano!
Tamen nia sanostato ne estis bona. Patro kaj mi havis "bonan komencon" de tuberkulozo. Kuracistoj konsilis translokiĝi ien al montaro. Se montaro - do Jelenia Góra (Cervamonto). Dutaga vojaĝo tra Nysa kaj Wałbrzych kaj jam la 17an de julio 1946 ni haltis en Jelenia Góra, strato Szewska.
Atenton! Mi jam estas Malsuprasileziano!. Tie ĉi mi finis la unuan klason de baza lernejo kaj ceterajn ses klasojn. Kaj ankaŭ la muziklernejon (fortepiano).
En 1948 jaro mi dufoje estis en Vroclavo (Wrocław). Unuafoje kun gepatroj. Tiam mi vizitis la Avon kiun mi tute ne memoris. Li forlasis Litovion en 1946 jaro. Tiam ankaŭ ni vizitis la Ekspozicion de Reakiritaj teritorioj. Duafoje - ĝi estis ekskurso el la entrepreno de la Patro. Ankaŭ estis spektado de la Ekspozicio. Ni veturis tiufoje per malferma ŝarĝaŭtomobilo "studebacker".
Patro laboris en la Direkcio de Konstruceramiko.. En 1951 jaro oni la firmaon fermis. Laboro troviĝis en Vroclavo. Ankaŭ estis por mi bezona ia "bona lernejo". Ĉar ĝenerale estis sciate ke elektristoj multe perlaboras (!!!) -oni min anoncis al Mekanik-Energetika Teknikumo en Vroclavo, ĉe la strato Mogileńska. Ĝi estas nuna strato Młodych Techników (Junaj Teknikistoj). La 30-an de junio 1952 mi sukcese ekzameniĝis kaj la 23-an de aŭgusto translokiĝis al Vroclavo.
Tiele mi fariĝis Vroclavano. Kiom longe tio ĉi daŭris kaj kiom laciga estis!
Komence mi ekloĝis ĉe la Avo - Teodor I, ĉe kiu jam loĝis mia patro Teodor II. Tio ĉi estis ĉe la strato Grudziądzka. Al la lernejo mi veturis per la "seso" de la tramfinaĵo "Boya-Żeleńskiego", stratoj Marŝalo Stalin (malnova nomo), Poniatowskiego, Kilińskiego, denove Stalin, Dubois, ponto de Sikorski ĝis Placo de 1-a de Majo (malnova nomo). Ofte mi devis veturi sur la ŝtupo se ne sukcesis enbatiĝi internen, kelkfoje eĉ sur la malantaŭa bufro, Foje tie ni veturis ok! Al la lernejo oni iris tra vojeto inter ruinaĵoj. Iaj du-tri domoj estis malpli domaĝitaj kaj tie loĝis homoj. Oni iris apud ruinaĵo de preĝejo. Nun mi scias ke ĝi estis paroĥa preĝejo de Sanktas Nikolao. Ĝin oni postmilite ne rekonstruis. Komence de decembro de 1952-a jaro Patro ricevis de sia entrepreno loĝejon en ĵus rekonstruita domo ĉe la strato Kamienna, tuj apud la Placo de Sileziaj Ribelintoj (Powstańców Śląskich). Li laboris en Direkcio de la Brunkarba Industrio; la laborejo estis proksime - domo ĉe la strato Sudecka staras tie plu - malplena, malzorgita. Ĝi apartenas al la apuda hospitalo, sed ne estas por ĝi bezona.
Post kelkaj tagoj venis el Jelenia Góra avino kun miaj gefratoj (jam triopo), iom poste ankaŭ Patrino kune kun niaj mebloj.

Tiel mi vere povus fini la rakonton, sed mi nur duonan jaron estis en Vroclavo...

En 1956 jaro mi finis (jam estis nova nomo) Teknikumon de la Konstruo de Elektraj Maŝinoj ĉe la strato Młodych Techników (Junaj Teknikistoj). Nomon de la strato oni ŝanĝis kiam aŭtune de 1952 , tuta lernejanaro, per ŝoveliloj, forigis la rubaĵon - ĉirkaŭ 500 metrojn - ĝis la trama haltejo; la strato fariĝis nun libera de rubaĵoj - ĝis la trotuaro.
Mi ricevis devigan "enlaboriĝon" en la bakista entrepreno - en la remont-bazo.. Post unu jaro mi translokiĝis al entrepreno Elektromontaż, en kiu mi laboris tri jarojn kaj duonon. Estis malfacile, sed mi lernis elektrajn laborojn.
En 1961 mi translokiĝis al la loka Elektrejo ĉe la strato Łowiecka (mi iom konis ĝin de lernejaj praktikoj). Dum 1964-66 mi plenigis la edukitecon pri elektroenergetiko. En la Elektrejo, poste - Hejtelektrejo - sur diversaj postenoj ekde elektromuntisto ĝis majstro pri elektra trafiko, mi laboris 42 jarojn, ĝis emeritiĝo en 2003 jaro.
Intertempe mi edziĝis, ricevis loĝejon, "akiris" gefilojn kaj genepojn.

Jes... La komenco de rakonto ekokupis plejparton de la loko. Sed plejparto de Vroclavanoj kaj Malsuprasilezianoj, jam emeritiĝintaj, havis similajn travivaĵojn.
En aŭgusto (2013) mi "festos" 61-an jubileon de mia vroclavaniĝo.

Ankoraŭ io. En 1993-a jaro mi vizitis Estonion kaj "miajn lokojn". Mi ĉion trovis sen mapo! Tiam ankaŭ mi estis en Wilno, sed nur dum kelkaj horoj. Tamen en 2005-a jaro mi partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto en Vilno kaj mi ne forlasis okazon viziti ĉiujn lokojn ligitajn kun mia mallonga loĝado tie. Mi eĉ vidis domon kie mi naskiĝis kaj du domojn en kiuj mi loĝis.
Miaj geinfanoj - filo kaj filino jam memstare vivas. Filo - proksime al Poznań, filino tute proksime de mia loĝejo
Eble tio ĉi estas ĉio.
P.S. Mi tion ĉi notis memorante pri multaj rakontoj de miaj iamaj laborgekolegoj - plejparte Lvovanoj, traleginte multajn similajn rakontojn en la gazetoj kaj spektinte en televido fragmenton de la rakonto de mia amiko Adam Pleśnar (domaĝe - Li mortis la 9-an de marto ĉijara). Kial mi ne skribu kaj montru tion ĉi?


Wrocław (Vroclavo), marto de 2013 jaro, Esperantigite kaj iomete ŝanĝite - aprile de la sama jaro.

-----|||||/////\\\\\|||||-----

La supran mi skribis en marto. Dume - en junio okazis evento kiu iom ŝanĝis miajn sciojn pri la vojaĝo el Estonio.
Nome - pere de interreto trovis min mia iom pli fora kuzo de Kanado. Kaj samtempe li trovis alian kuzon - mian pli proksiman - en Aŭstralio. Ni interŝanĝis amason da dokumentoj skribaj kaj fotaj. El tiuj mi sciiĝis, ke:
1. En Estonio mia patro vivis kun ... brita pasporto! Nur ne sekvas el la dokumentoj kiel li ĝin akiris. Nur estas mencio ke dum tuta tempo de germana okupado de Estonio tre danĝera estis vivo kun pasporto de malamika (malamika por germana povo) ŝtato.
2. La vojaĝo komenciĝinta en junio de 1945 jaro estis okazanta ne per ŝtata soveta transporto, sed per "privata" - por kiu oni devis sufiĉe multe pagi. Videble la soveta ŝtato tiamaniere enspezis monon. Ja en "nia transporto" estis multege da homoj. Pro la "privateco" - ni veturis nur 9 tagnoktojn dum veturintoj per la "ŝtata" - veturis du monatojn!
Devis pasi tiom da jaroj por sciiĝi tion ĉi. Kaj miaj gepatroj neniam pri la aferoj ajnon rakontis.



5 comments

Grizalupo said:

Mi tralegis vian tre interesan historion- dankon Toeko!
11 years ago ( translate )

Maria said:

tre interesa via historio
sed laŭ pli aĝaj gekonatoj mi aŭdis, ke pli da Vilnianoj setliĝis en Torun (ankaŭ la Universitato) k ĉefe Lvovanoj al Vroclavon
ĉu vi plu konas la litovan k la estonan k la rusan lingvojn ?
10 years ago ( translate )

Toeko said:

La litovan oni ne bezonis paroli - ja Wilno tiutempe estis pola urbo. Do mi havas nenian imagon pri litova. La estonan mi parolis "sur infana nivelo", sed rapide poste mi ĝin forgesis (kvankam vizitinte kelkfoje Estonion poste mi mire konstatis, ke subite mi komprenas ion skribitan jen tie, jen alie). La rusan mi parolas ĝis nun. Kelkaj diras, ke eĉ bone mi parolas. En kazo de bezono mi scipovas pensi ruse, mi scipovas legi kaj manskribi (kompreneble ne tiel lerte kiel pole).
10 years ago ( translate )

Lars Sözüer said:

Ege interesa estas via rakonto.
Antaŭ la UK en Vilnius, kie mi havis la plezuron persone renkonti vin, ni vizitis kun mia bopatrino la domon kie ŝi loĝis ĝis la tria vivjaro, en tiama Braunsberg, nun Braniewo.
Kiun sencon tio havis, ke ĉie homoj estis devigitaj fuĝi?
10 years ago ( translate )

Roland Platteau said:

Dankon pro tiu interesa rakonto. Mi presigis gxin kaj konservos kiel memora^jon kiam Ipernity ne plu ekzistos.
7 years ago ( translate )