Graz, Aŭstrio, 1-a — 8-a de aŭgusto 2026 :
urbo de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉu bruegos la silento ?
Ĉu Esperanto indas je la nomo de “lingvo de paco ?”
Aŭ ĉu, okaze de tiu kongreso, finfine rompiĝos la silento, kiu regas pri la abomenaĵoj, kiun spertas la palestina loĝantaro jam de 78 jaroj, kaj nun aparte en Gazao kaj Cisjordanio ?
Zamenhof prave ne volis ligi sian nomon kun cionismo, en 1905 en letero al Alfred Michaux, kaj la 30-an de junio 1914 en letero al la fondota Hebrea Ligo.
Mi ne estas la sola, kiu spertis ke cenzuro de informinterŝanĝo regas ĉe UEA pri la amasmurdado okazanta kontraŭ la palestina loĝantaro.
Silentigo estas formo de kompliceco.
Krome, pri Irano, mi rimarkis ke malaperis ĉiuj numeroj el la kolekto de la revuo Esperanto enhavantaj intervjuon de Victor Sadler kun D-ro Mohammad Saheb-Zamani kaj aliajn informojn pri Esperanto, kiam la movado furoris en Irano sub gvido kaj bona influo de D-ro Saheb-Zamani :
uea.org/revuoj/esperanto
Kial ĝuste tiuj numeroj pri Esperanto en Irano ?
Ĉu iam okazos UK en Gazao aŭ Teherano ?
Afiŝoj miksitaj, plejparte eltiritaj el mia blogo
www.ipernity.com/doc/32119
Graz, Aŭstrio, 1-a — 8-a de aŭgusto 2026 :
urbo de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto
"Bruegas la silento"
www.ipernity.com/blog/32119/4733664
0 comments