"En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo, sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta
kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn, kaj elpikis la okulojn al viroj
kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj !
(...)
Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj
kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj, kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia?" (...)
Laŭ Wikipedia ( https://en.wikipedia.org/wiki/Bia%C5%82ystok_pogrom / en, fr, pl, ru, he), tiu pogromo okazis de la 14 -a ĝis la 16-a de junio 1906, do, dum tri tagoj.
La indikita nombro de mortintoj situas inter 81 kaj 89.
Nun, en 2026, okaze de la malfermo de la 111-a UK en Graz, Aŭstrio, en la naskiĝlando de Hitler pro kiu suferegis kaj mortis milionoj da judoj, ĉu estos eĉ nur eta aludo pri la abomenaĵoj okazintaj kaj daŭre okazantaj en Gazao kaj Cisjordanio depost la 7-a de oktobro 2023 ?
Temas pri nekompareble pli monstraj kaj kruelaj abomenaĵoj je nekomparebla amplekso : de la 7-a de oktobro 2023 ĝis tiu hodiaŭa 2-a de aŭgusto 2026, pasis 1031 tagoj.
Mortis minimume 73 000 palestinanoj.
Estis pli ol 183 000 vunditoj el kiuj pli ol 46 500 infanoj.
Laŭ UNICEF, pli ol 1000 infanoj estis amputitaj sen anestezio : https://www.unicef.fr/article/a-gaza-les-enfants-blesses-sont-operes-sans-anesthesie/
Ĉiuj generacioj de Israelo ekde 1948 ricevis rasistan kaj ksenofobian edukadon kontraŭ palestina loĝantaro.
Antaŭe membro de la cionista terorista grupo Stern Gang, kiu partoprenis en la masakro de Deir Yassin en 1948, Ezra Yashin volontulis kiam la milito komenciĝis en 2023 por "servo" kiu konsistis plejparte pri instigado, incitado, al rasisma malamo kaj akcelado de sangoverŝo kaj venĝo kontraŭ palestinaj beboj kaj infanoj. Li estas konsiderata en Israelo kiel ekzemplodona heroo :
https://x.com/ireallyhateyou/status/1790264229922005072?t=JjaY2jrmEAWcJjznaCAdRA&s=19
Ezra Yashin, israela veterano, 95-jara, arigas soldatojn por "viŝi" palestinajn infanojn.
Ezra Yaŝin rakontas al soldatoj pri palestinanoj : “ĉi tiuj bestoj jam ne povas vivi“.
https://www.middleeasteye.net/news/israel-palestine-war-veteran-ezra-yachin-soldiers-erase-children
Esperanto jam travivis hontindan periodon kiam Germana Esperanto-Asocio silentis pri la krima nazia politiko.
Nun, UEA, kiu reprezentas dekojn da landoj el ĉiuj kontinentoj, ne nur silentas sed silentigas Esperanto-aktivulojn, kiuj avertas pri netolereblaj okazaĵoj.
Ne plu temas pri tri-taga pogromo kun kruelegaĵoj kaj dekoj da mortintoj.
Temas pri turmentado, mensa kaj fizika torturo kaj amasmurdado kontraŭ tuta loĝantaro.
Nenombrablaj estas la filmetoj kaj fotoj, kiuj atestas pri monstraĵoj okazis kaj plue okazas en Gazao kaj nun en ankaŭ en Cisjordanio : murdoj, torturado mensa kaj fizika, ŝtelo de ŝafaroj kaj brutaroj, de rikoltoj, detruo de kampoj kaj olivarbaroj, de domoj, infrastrukturo, de vojoj, de akvofontoj kaj rezervoj, turmentado en malliberoj pri kio aperis filmo de ARTE, la franca-germana TV-kanalo :
“L’enfer des prisons israéliennes” | ARTE Info (La infero de la israelaj malliberejoj) :
https://www.youtube.com/watch?v=PHizfeozVws
“UN-eksperto avertas, ke torturo fariĝis ‘ŝtata doktrino’ en Israelo, igante malliberejojn instrumentoj de genocido kaj torturo“ :
https://www.ohchr.org/en/press-releases/2026/03/un-expert-warns-torture-has-become-state-doctrine-israel-making-prisons
En Wikipedia ekzistas la vorto “Hasbara” en 23 lingvoj (mankas Esperanto = klarigo).
Temas pri oficiala (mensoga) vidpunkto : registara propagando.
https://fr.wikipedia.org/wiki/Hasbara
Germana historiisto, fakulo pri naziismo, Peter Longerich ( https://fr.wikipedia.org/wiki/Peter_Longerich + 14 lingvoj) publikigis libron sub la titolo :
"Davon haben wir nichts gewusst! — Die Deutschen und die Judenverfolgung 1933-1945“ pri kiu aperis franclingva versio : “Nous ne savions pas : Les Allemands et la Solution finale 1933-1945“ (Ni ne sciis : La germanoj kaj la fina solvo, 1933–1945).
Ĉu UEA ne scias, aŭ ĉu ĝi strebas por ke ĝia membraro sciu nenion ne nur interne, sed ankaŭ sur sociaj retoj kaj en la listo de uea-membroj aŭ ekz. en la grupo “Esperanto“ ĉe Facebook, kie mi estis plurfoje cenzurita ?
La historio de Esperanto memoros pri la silento de UEA.
Nederlandano naskiĝintea de palestina patro kaj nederlanda patrino, Ramsay Nasr, parolis la 19-an de oktobro 2023 en la nederlanda lingvo en la kanalo BNNVARA.
La Jutuba versio inkluzivas transskribon kaj anglajn subtekstojn, kiujn oni povas ŝanĝi al diversaj lingvoj, inkluzive al Esperanto :
"Kennen we de naam van elk Palestijns slachtoffer?" (Ĉu ni konas la nomon de ĉiu palestina viktimo?) :
https://www.youtube.com/watch?v=OpqqKrD3-W0
Iama militkorespondanto de New York Times kaj laŭreato de la premio Pulitzer 2002, Chris Hedges kuraĝe publikigis leteron al la infanoj de Gazao : “Letter to the Children of Gaza“
Teksto : https://scheerpost.com/2023/11/08/chris-hedges-letter-to-the-children-of-gaza/
Filmeto Youtube : https://www.youtube.com/watch?v=-S2oUbAFyX0
Chris Hedges pri Israel :
"Subtenantoj de Israelo ne volas scii la veron. La vero devigus ilin ekzameni sian rasismon, sian memtrompon kaj sian kunkulpecon en subpremo, murdo kaj genocido".
Fama kaj brila belga kanzonisto, komponisto kaj franclingva kantisto, Jacques Brel, kortuŝe esprimis tiel la indiferentecon de homoj
“Kaj tiel, en certaj tagoj,
Flamo aperas en niaj koroj,
Sed ni neniam volas
Lasi ĝian lumon brili
Ni ŝtopas niajn orelojn
Kaj ni vualas niajn okulojn
Ni ne ŝatas la vekiĝojn
De niaj jam maljunaj koroj”
Flamo aperas en niaj koroj,
Sed ni neniam volas
Lasi ĝian lumon brili
Ni ŝtopas niajn orelojn
Kaj ni vualas niajn okulojn
Ni ne ŝatas la vekiĝojn
De niaj jam maljunaj koroj”
Ni daŭre aŭdu ĉi tiun kanton de Seth Staton Watkins pli ol iam tra la tuta mondo :
Oh Palestine, Oh Palestine
Aŭtentika esperantisteco devigas nin esti pioniroj de porpaca aktivado : ni ne silentu, ni ne rezignu.
Daŭre inspiru nin D-ro Zamenhof kaj Hector Hodler.
Hnri Masson
Filmetoj kaj fooj estas videblaj. en albumo titolita
Barbareco havas nomon : Israelo…
https://www.ipernity.com/doc/32119/album/1390518
0 comments