RESPUBLIKO - KONGOLANDO? DUA SENKOMPATA KAJ
SENTRIBISMA MILITO REVENAS AL NI : TIO ESTAS VIRUSO EBOLA.
Enkonduko
Karaj tutmondaj gefratoj, aŭskultu bone ĝian originon: Ja, la malsano pro la
viruso Ebola estas grava kaj ofte mortiga malsano, kiu trafas homojn kaj
kelkajn bestojn.
Ĝi estas kaŭzata per ebola viruso, apartenanta al la familio de filovirusoj.
Ekde ĝia malkovro en 1976, pluraj epidemioj estis registritaj en Centra kaj
Okcidenta Afriko, sed Demokrata Respubliko – Kongolando okupas apartan
lokon historie de tiu malsano, ĉar ĝuste en tiu lando ebola estis unuafoje
identigita.
Demokrata Respubliko – Kongolando enhavas vastajn tropikajn arbarojn,
grandan biodiversecon kaj kamparajn regionojn, kie kontaktoj inter homoj
kaj sovaĝaj bestoj estas oftaj. Tiuj kondiĉoj favoras la aperon kaj
disvastiĝon de certaj zoonozaj malsanoj, tio estas malsanoj transdonataj
de bestoj al homoj. Kompreni la originon de la viruso ebola en Demokrata
Respubliko – Kongolando ebligas pli bone preventi estontajn epidemiojn
kaj plifortigi la publikajn sansistemojn.
Ve, kiu plifortigos la publikajn sansistemojn en la momento kiam
la ribeluloj de la movado M23 rifuzis la procezon de remalfermo de
nia nacia flughaveno de Goma?
Tiu malfermo de la flughaveno celis simple ebligi alteriĝon de humanitara
helpo por la orienta parto de Demokrata Respubliko – Kongolando, kiu
suferas ekde Novembro 2022. Sed Eŭropa Unio, Sekureca Konsilio kaj aliaj
mondaj san-organizoj fariĝis nekapablaj doni taŭgan solvon.
1.
La malkovro de la viruso ebola en Demokrata Respubliko –
Kongolando
La viruso ebola estis unuafoje malkovrita en 1976 en la eksa Zairio, hodiaŭ
nomata Demokrata Respubliko - Kongolando. La epidemio aperis en la
vilaĝo Yambuku, situanta en la Provinco Ekvatoro [Equateur], en la nordo
de la lando. Tiu eksplodo kaŭzis la morton de centoj da homoj kaj altiris la
atenton de sciencistoj el la tuta mondo.
La nomo « Ebola » devenas de la rivero Ebola, situanta proksime al la
regiono kie la epidemio estis observita. La esploristoj elektis tiun nomon
por eviti rektan stigmatigon de la vilaĝo Yambuku. Tiutempe la kuracistoj
ankoraŭ ne konis tiun malsanon. La simptomoj inkluzivis altan febron,
vomadon, diareon, muskolajn dolorojn kaj, en pluraj kazoj, internajn kaj
eksterajn hemoragiojn.
La epidemio de 1976 montris la ekziston de nova ekstreme danĝera
viruso. La sciencaj studoj montris, ke la transdono okazis per rekta
kontakto kun la biologiaj fluidoj de infektitaj personoj, kiel sango, salivo aŭ
ŝvito. La limigitaj sanaj kondiĉoj en kuracejoj kaj la ripeta uzo de
nesteriligitaj injektiloj ankaŭ favoris la disvastiĝon de la malsano.
2.
La natura origino de la viruso Ebola
La sciencistoj opinias, ke la viruso ebola havas bestan originon. La esploroj
montras, ke certaj specioj de fruktomanĝantaj vespertoj probable
konsistigas la naturan rezervujon de la viruso. Tiuj bestoj povas porti la
viruson sen malsaniĝi, kio ebligas al ili transdoni ĝin al aliaj specioj.
En Demokrata Respubliko – Kongolando la loĝantaroj vivantaj proksime de
tropikaj arbaroj ofte ĉasas sovaĝajn bestojn por nutri sin. Tiu praktiko, nomata konsumado de « arbustoviand », povas eksponi homojn al
infektitaj bestoj, kiel simioj, arbaraj antilopoj aŭ vespertoj. Kiam homo
manipulas aŭ konsumas poluitan beston, la viruso povas pasi de la besto
al la homo.
La konga ekvatora arbaro do ludas gravan rolon en la apero de epidemioj.
Senarbarigo, min-ekspluatado kaj la vastiĝo de homaj agadoj pliigas la
kontaktojn inter la loĝantaroj kaj la sovaĝaj bestoj. Tio kreas favorajn
kondiĉojn por la apero de novaj malsanoj.
La esploristoj ankaŭ substrekas, ke klimataj ŝanĝiĝoj kaj la moviĝoj de
loĝantaroj povas influi la disvastiĝon de la viruso. En iuj izolitaj regionoj la
manko de saninfrastrukturoj malfaciligas la fruan detekton de kazoj, kio
ebligas al la viruso rapide disvastiĝi.
3.
La malsamaj epidemioj en Demokrata Respubliko – Kongolando
Ekde 1976 Demokrata Respubliko – Kongolando DRK konis plurajn
epidemiojn de Ebola. Iuj restis limigitaj al kelkaj vilaĝoj, dum aliaj trafis
plurajn provincojn.
Inter la plej gravaj oni povas citi:
La epidemion de Yambuku en 1976;
Tiun de Kikwit en 1995;
La eksplodojn en la Provincoj Équateur kaj Norda-Kivuo;
La epidemion de 2018–2020 orientparte de la lando.
La epidemio de 2018 en Provincoj Norda-Kivuo kaj Ituri estis aparte
malfacile regata pro la nesekureco, la armitaj konfliktoj kaj la malfido de
certaj komunumoj al la sanaj aŭtoritatoj. Malgraŭ tio, la kongaj kaj
internaciaj medicinaj teamoj sukcesis evoluigi efikajn strategiojn, precipe
dank’al la vakcino kaj kontrolo de kontaktoj.
Demokrata Respubliko – Kongolando estas hodiaŭ konsiderata unu el la
landoj kun la plej granda sperto en la batalo kontraŭ Ebola. La sanaj
aŭtoritatoj plifortigis la laboratoriojn, la kuracajn centrojn kaj la
mekanismojn de kontrolado por rapide reagi al novaj eksplodoj.
4.
La konsekvencoj de la viruso Ebola
La epidemioj de Ebola havis gravajn homajn, ekonomiajn kaj sociajn
konsekvencojn en Demokrata Respubliko – Kongolando. Miloj da homoj
perdis sian vivon, kaj pluraj familioj estis profunde trafitaj. La postvivantoj
povas suferi longdaŭrajn sanproblemojn, kiel kronikajn dolorojn, vidajn
perturbojn aŭ psikologiajn traŭmatojn.
Sur la ekonomia nivelo, Ebola perturbas komercon, agrikulturon kaj
ĉiutagajn agadojn. La merkatoj ofte fermiĝas dum epidemioj, kaj la
moviĝoj de la loĝantaroj estas limigitaj por eviti la disvastiĝon de la viruso.
Timo kaj misinformado ankaŭ reprezentas gravan defion. En iuj
komunumoj la loĝantoj timas la kuraccentrojn aŭ rifuzas preventajn
rimedojn. Tial konsciigo kaj edukado ludas esencan rolon en la batalo
kontraŭ Ebola.
Konkludo
La viruso Ebola havas sian originon en Centra Afriko, kaj Demokratia
Respubliko - Kongolando estas la unua lando kie tiu malsano estis
identigita en 1976. La sciencaj esploroj montras, ke la viruso probable
devenas de fruktomanĝantaj vespertoj kaj estas transdonata al homoj per
kontakto kun infektitaj bestoj.
La tropikaj arbaroj de Demokrata Respubliko – Kongolando, la homaj
agadoj kaj la sanaj kondiĉoj favoris la aperon de pluraj epidemioj tra la
jaroj. Malgraŭ la malfacilaĵoj, la Demokrata Respubliko – Kongolando
evoluigis gravan sperton en la batalo kontraŭ Ebola danke al la klopodoj
de kuracistoj, esploristoj kaj internaciaj organizoj.
Preventado, san-kontrolado kaj edukado de la loĝantaroj restas esencaj
por eviti novajn eksplodojn kaj protekti la publikan sanon.
Preventaj rimedoj kontraŭ la viruso Ebola:
La prevento de la viruso Ebola estas esenca por eviti la disvastiĝon de la
malsano kaj protekti la loĝantarojn. Ĉar Ebola transdoniĝas per rekta
kontakto kun la biologiaj fluidoj de infektita homo aŭ besto, pluraj sanaj
rimedoj devas esti respektataj.
1.
Higieno kaj manlavado
La regula lavado de la manoj per pura akvo kaj sapo estas unu el la plej
gravaj rimedoj. Kiam sapo ne disponeblas, oni povas uzi hidroalkoholan
solvaĵon aŭ klorumitan akvon. Bona higieno reduktas la riskon de
transdono de la viruso.
2.
Eviti kontakton kun infektitaj personoj
Oni devas eviti ĉian rektan kontakton kun sango, salivo, ŝvito, vomado aŭ
aliaj biologiaj fluidoj de malsanuloj. La proksimuloj kaj prizorgantoj devas
porti protektajn ekipaĵojn, kiel gantojn, maskojn kaj mantelojn.
3.
Izolado de malsanuloj
La personoj trafitaj de Ebola devas esti rapide izolitaj en specialigitaj
kuraccentroj por limigi la disvastiĝon de la malsano. La medicinaj teamoj
certigas la prizorgon respektante striktajn sekurecajn regulojn.
4.
Kontrolo kaj sekvo de kontaktoj
Kiam kazo de Ebola estas detektita, la sanaj aŭtoritatoj identigas ĉiujn
personojn kiuj estis en kontakto kun la malsanulo. Tiuj kontaktoj estas
observataj dum pluraj tagoj por rapide detekti eventualajn simptomojn.
5.
Eviti konsumon de poluitaj bestoj
La loĝantaroj devas eviti manipuli aŭ konsumi sovaĝajn bestojn trovitajn
mortaj en la arbaro, precipe vespertojn, simiojn kaj certajn antilopojn.
La viando devas esti bone kuirita antaŭ konsumado.
6.
Sekuraj entombigoj
La korpoj de personoj mortintaj pro Ebola restas tre kontaĝaj. La
entombigoj devas do esti farataj de trejnitaj teamoj, kun taŭgaj protektaj
ekipaĵoj, respektante laŭeble la lokajn tradiciojn.
7.
Vakcinado
Vakcinoj kontraŭ Ebola estis evoluigitaj kaj sukcese uzataj en Demokrata
Respubliko – Kongolando dum la lastaj epidemioj. La vakcinado de riskataj
personoj kaj de la kontaktoj de malsanuloj helpas limigi la disvastiĝon de
la viruso.
___
La kompleta teksto estas ricevebla kaj pliaj detaloj de Honoré SEBUHORO el Norda-Kivuo
honsebn@gmail.com
0 comments