Male, la loĝantaro de Bjalistoko, en Pollando, havas motivon por fieri : tie naskiĝis kaj vivis junaĝe Ludoviko Lazaro Zamenhof sen kiu Esperanto ne ekzistus.
(Monumento al juna Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko, foto farita de Przemysław Wierzbowski (1986-2026):
La sama Zamenhof, kiu, en la prestiĝa Guildhall de Londono, post la UK de Kembriĝo, en 1907, severe parolis pri ŝovinismo.
“La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni, esperantistoj, estas malbonaj partriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas el malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Dum la pseŭdo-patriotismo, t.e. la genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si. Ĉiu povas paroli al ni pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko lin aŭskultos; sed kiam pri amo al la patrujo parolas al ni ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraŭ homo - tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas. Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton “amo“, ĉar en via buŝo la sankta vorto "amo" malpuriĝas.“
https://esperantio.narod.ru/lingve/zajxoj/parolgue.htm
Ekzistas ĉe la enirejo de Kneset, la israela parlamentejo, sepbraka kandelabro (menoro). Sur unu el la brakoj aperas la tre estiminda, estimata, noblalima kaj respektinda rabeno Hillel Hazaken, ĉe kiu Zamenhof trovis fortan inspiron en redaktado de traktato pri Hilelismo,kiu estis etapo survoje al evoluo pri “Homaranismo”.
En longa letero de la 21-an de februaro 1905 al Alfred Michaux, Zamenhof skribis :
“Hilelismo konsistas en la kreado de morala ponto, per kiu povus unuiĝi frate ĉiuj popoloj kaj religioj, sen la kreado de iaj nove elpensitaj dogmoj kaj sen la bezono, ke la popoloj forĵetu siajn religiojn ĝisnunajn“.
Tre fervora cionisto tuj post la multnombraj pogromoj okazintaj de 1881 ĝis 1884 post la murdo de la caro Aleksandro la Dua Romanov, eĉ jam pli frue, Zamenhof distanciĝis disde la cionismo.
En la sama letero de la 21-a de februaro 1905 al Alfred Michaux, li skribis :
“Longan tempon en mia juneco mi estis varmega “sionisto” (tiam la sionismo ne estis ankoraŭ en modo, mi estis unu el la unuaj pioniroj de tiu ĉi ideo kaj tiam miaj sampopolanoj forte mokadis min, kiam mi kun juna flameco kaj profunda kredo paroladis al ili pri la rekonstruo de la Palestina hebrea regno). Mi laboris energie por tiu ideo, mi fondis sukcese la unuajn grupojn sionistajn. (Post 3–4 jaroj de energia laborado por la sionismo mi venis al la konvinko, ke tiu ĉi ideo kondukos al nenia celo kaj tial mi forĵetis tiun ĉi ideon, kvankam en la koro ĝi restis por mi ĉiam kara, kiel agrabla sed neplenumebla revo; kiam en 1897 naskiĝis la granda sionista movado aranĝita de Herzl, mi jam ne povis aliĝi al ĝi.)“
https://eo.wikisource.org/wiki/Zamenhof_pri_sia_vivo_-_Letero_de_Zamenhof_al_Michaux_(21-an_de_Februaro_de_1905)
Ankaŭ en 1905, Zamenhof publikigis sian poemon, “Preĝo sub la verda standardo“, kiu tiutempe malplaĉis al francaj liberpensuloj pro ĝia religieco en epoko kiam la katolika eklezio ekscese influis politikon (tio ŝanĝiĝas : vd Leono la 14-a okaze de preĝvigilo por Paco, 11-an de aprilo 2026 : “Sufiĉe kun la idolkulto de si mem kaj mono! Vera forto manifestiĝas en la servo de la vivo.“) :
“Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine
antaŭen, senfine.“
Fakte, la pensmeniero de Zamenhof multrilate kongruas kun tiu de Gandhi kaj aliaj famaj pensuloj kiel Erasmo, Jan Amos Komensky, kaj aktivuloj kiel Martin Luther King :
Zamenhof (1859-1917) & Gandhi (1869-1948) — Penskonverĝo / Convergence de pensée
https://www.ipernity.com/doc/32119/album/851688
Feliĉe, multaj judoj — eĉ se nesufiĉe — eskapis el la cionista doktrina cerbolavado, sed ne ĉiuj, ankaŭ en la esperantistaro...
Bonvena estus listo de judoj, kies nomoj ne estas ligitaj al la ektremista kaj krima cionismo, ekz. :
- Hillel Hazaken
- Dr L. L. Zamenhof Cholem Aleikhem
- Heinrich Heine
- Alfred Fried (Nobelpremiito pri Paco) Felix Mendelssohn
- Albert Einstein
- Janusz Korczak
- Petr Ginz
- Anne Franck
- Simone Weil
- Otto Simon
- Jean-Pierre Bacri
- Georges Charpak
- Guy Béart
- Jean Ferrat
- Mike Brant
- Popek (Judka Herpsu)
- Noam Chomsky
- Edgar Morin
- ...
Denaske, Ŝalom Naĥumoviĉ Rabinoviĉ, Ŝalom Alejĥem, unu el la fondintoj de la literaturo en la jida lingvo estas aparta kazo. Li elektis la plumnomon “Ŝalom (aŭ Ŝolem) pro analogeco kun la vorto “Ŝalom” : Paco. Li esprimiĝis favore al Esperanto. Same kiel Zamenhof, li naskiĝis en 1859, sed li mortis unu jaron pli frue, en 1916. Same kiel Zamenhof, sed pli malfrue, en 1888, li fariĝis membro de Amantoj de Ciono. En 1907, li servis kiel usona delegito al la Oka Cionisma Kongreso okazinta en Hago. Li verkis jidlingve kaj estis favora al cionismo, sed, funde pacama, li certe tiam ne atingis la konsciencnivelon de Zamenhof pri ebla terura devojiĝo de tiu politika doktrino.
La tipa juda humuro de Ŝalom Alejĥem plaĉis, kaj li estis konsiderata kiel la “juda Mark Twain”.
En 1959, UNESKO samjare memorcelebris D-ron Zamenhof kaj Ŝalom Alejĥem okaze de la centjariĝo de ilia naskiĝjaro.
Kun tiaj homoj, antisemitismo (kontraŭjudismo) ne havus ŝancon prosperi.
Henri Masson, 3-an de aŭgusto 2026
0 comments