Loading
Reago de Ian Fantom pri cenzurado ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA) nun kongresanta en Graz (Aŭstrio)
Subject: Re: Graz, Aŭstrio, 1-a — 8-a de aŭgusto 2026 : urbo de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto Ĉu bruegos la silento ?

Kara Henri,

mi tre dankas pro tiu retletero pri cenzurado, kun via komento 'libere disvastigebla'. Bonvolu konsideri, ke ankaŭ tiu ĉi mesaĝo estas libere disvastigebla.
La problemo de cenzurado en Universala Esperanto-Asocio estas multe pli granda ol cenzurado pri Gazao kaj Irano.

Mi antaŭ ne tre longe skribis al ĉiuj lokaj delegitoj de UEA en Israelo, por demandi ĉu la lokaj homoj en iliaj regionoj kredas la registaron rilate al la eventoj de la sepa de oktobro, kiuj antaŭis la amasmortigon en Gazao. En mia retletero mi donis ligon al video kun diskuto inter anglalingvaj sendependaj esploristoj kiuj metis argumentojn, ke la israela registaro havis antaŭscion kaj intence lasis al ĝi okazi, kaj ke multajn mortojn de israelanoj faris israelaj militfortoj, kiuj poste kulpigis Ĥamason. De kvin el la delegitoj mi ricevis simpatiajn respondojn; jes, la homoj kredas, kvankam multaj opinias, ke israelo tro forte reagas. Sesa plendis, ke la demando ne estas deca por la delegita servo, kaj la ĉefdelegito akuzis, ke mi estas 'kaduka antisemito', kaj ke mi devas esti forigita kiel fakdelegito de UEA (Halifax, Britio: Veromovado). Mi sekvis la proceduron priskribitan en la regularo de la Delegita Servo, por plendi pri tiu Ĉefdelegito, sed la sekretario de UEA konstante ignoris min, escepte, kiam mi insistis pri respondo; kiam li insistis, ke li ne havas tempon por tio, ĉar li havas pli gravajn aferojn por fari. Tamen antaŭ ne tre longa tempo ili eksigis la rusan ĉefdelegiton pro io kion ŝi (ne) skribis rilate al la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio. Neniu povas nun diri, ke la Estraro de UEA estas politike neŭtrala.

Ivo Lapenna pravis en sia libro 'Hamburgo en Retrospektivo' (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1496), ke la atakoj al li venis de ekstere de UEA, kaj ke UEA ne plu estas politike neŭtrala Esperanto-asocio. Li certe eraris, kiam li asertis ke malantaŭ tiu komploto estis sovetiaj komunistoj. Vidu mian artikolon 'Ĉu estis Moskvo aŭ Londono? (https://esperanto-ondo.ru/Ondo/165-lode.htm#165-08). Certe Lapenna havis bonajn kialojn suspekti komunistojn - sed ĉefe britajn komunistojn. Nun ni scias ke la Komunistan Partion de Granda Britio preskaŭ komplete regis MI5. Nuntempe ni klare vidas, ke la elito de UEA konstante evitas la vorton 'movado' kaj anstataŭe uzas la vorton 'komunumo'. Ili estas la 'komunumistoj', lojalaj ŝajne al la Civito (de Londono) kaj la anglalingva globalista Nova Monda Ordo.

GBEGLO Koffi kaj mi faris esploron pri la Komitatanoj de UEA, distribuante cirkulaĵon por peti iliajn perceptojn kaj agadojn kiel Komitatanoj. Koffi estis tiam Observanto de la Komitato, kun ĉiuj rajtoj krom la rajto voĉdoni. Tamen kiam li provis dissendi la demandilon per la komitata retpoŝta listo li estis blokita. Do mi dissendis lian mesaĝon al ĉiuj Komitatanoj individue. La Estraranoj respondis ĝentile, ĝenerale bondezirante, sed neniu el ili plenigis la formularon. Unu - Stefan McGill - helpeme skribis iom detale pri siaj opinioj, sed kun implico, ke ne decus al Estraranoj plenigi la formularon. Ŝajne tiu mesaĝo eliris al ili, ĉu eksplicite, ĉu implice, ke ili ne reagu al ĝi. Ricevinte la rezultojn mi verkis analizon, kiun Koffi provis dissendi al la Komitatanoj, sed li estis blokita. Tia estas la cenzurado en UEA eĉ rilate al bona funkciado de la asocio. Mi mem estis daŭre blokita en uea-membroj. Antaŭ dudek jaroj mi aliĝis al uea-membroj kaj provis klarigi pri miaj esploroj pri la membrokolapso de Esperanto-Asocio de Britio. Daŭre stranguloj intervenis por deflankigi aŭ por misfamigi. Neniu eĉ ĝis nun neis iujn ajn el la faktoj kiujn mi eltrovis. En 1999 la jarkunveno de EAB voĉdonis por rajtigi la Estraron vendi la butikon en Londono se ĝi opinios, ke tio necesas. La Estraro dum la antaŭaj ses jaroj daŭre insistis, ke EAB perdas kapitalon. En 2005 mi eltrovis, ke tio ne estas la vero; ke la kapitalo kreskegis akcele dum tiu tuta periodo. Ili zorge kaŝis tiun fakton kaj en la protokoloj kaj en la kontoj. Ili ŝanĝis konstison kaj nuligis la formalan kontokontrolon. En 2011 la Kasisto eĉ konfirmis, ke miaj ciferoj estas ĝustaj. Ŝi mensogadis dum tiu periodo, kaj laŭ mi devus esti sendita al malliberejo pro tio. Kaj UEA ne volis aŭdi. Fine mi ĉesis paroli pri tio en uea-membroj, kaj konsideris, ke uea-membroj ŝanĝas nenion en UEA. Post kelkaj jaroj da preskaŭa silento mi sendis mesaĝon por tutsimple korekti misan impreson pri iu ĉina retpaĝejo - ke ĝi fakte estas registrita en Usono. Nur tiel mi eltrovis, ke miaj mesaĝoj estas blokataj. Mi plendis al la Prezidanto de UEA, Duncan Charters, kopie al la moderiganto. La korespondado atingis nenion - ĝi sekvis tipe anglan stilon de evitado de respondoj kaj respondecoj. Tiu subfosado de EAB estis afero ne nur de EAB sed ankaŭ de UEA.

Fine Koffi kaj mi decidis eldoni la raporton kiel libron, por atingi la homojn, kiujn ni ne povas atingi pere de UEA. Por doni sufiĉe da materialo por meriti libron mi aldonus duan sekcion da eseojn pri la malfaciloj de UEA kaj pri la 'strategia (labor)plano' de UEA. Ŝajnas al mi, ke la senfina diskutado pri 'strategia (labor)plano' de UEA dum la tuta jarcento ĝis nun sen ion ajn konkludi ja estas ilia plano. La sabotado kiun mi trovis en EAB nun okazas en UEA. La centro de tio estas la Studenta Esperanto-Rondo de la Universitato de Kembriĝo ĉirkaŭ 1960, kiu enhavis kelkajn el la gvidantoj de tiu sabotado - inkluzive de la kampanjo 'faligi Lapenna', kiu sukcesis en 1974. Mi sekvis ĉion de Londono en tiu periodo. En 1961 okazis en Kembriĝo seminario de British Council, kune kun la usona informagentejo USIA (nun parto de CIA) pri la hegemoniigo de la angla lingvo. En inaŭgura parolado prelegis unu el la evoluigintoj de B.A.S.I.C. English (trompo, parenteze), kiu klarigis, ke la celo de British Council ne estas kuraĝigi la uzon de la angla kiel dua lingvo, kiel Esperanto, sed kiel denaska lingvo, por anstataŭ ĉiujn aliajn lingvojn de la mondo. Tion ni scias danke al profesoro Robert Phillipson, kiu verkis la libron 'Linguistic Imperialism' (https://www.amazon.co.uk/Linguistic-Imperialism-Oxford-Applied-Linguistics/dp/0194371468/). Tiu libro devus esti esperantigita. Anstataŭe ili esperantigis alian, pri lingvoj en EU.

La libro kiun verkis Koffi kaj mi estas 'Kien Universala Esperanto-Asocio? Enketo kaj historia evoluo' (https://www.amazon.co.uk/Kien-Universala-Esperanto-Asocio-Enketo-historia/dp/1919172815/). Ĝi estas aĉetebla pere de multaj librobutikoj, inkluzive de Amazon en multaj landoj, sed ne de la libroservo de UEA. Mi skribis al Ionel Onet mallonge antaŭ lia emeritiĝo de ilia libroservo, ke ŝajnas al mi, ke iu provas fermi la libroservon de UEA. Li respondis, ke mi ne estas la sola kiu pensas tiel. Post lia emeritiĝo aperis artikolo en La Libera Folio, kiu citas lin jene: "La fakto ke el la revuo Esperanto de UEA malaperis preskaŭ komplete la rubriko 'Recenzoj' tute ne helpas. Male. En la komencaj jaroj de mia deĵorado ĉe UEA, la redaktoro de Esperanto aldonis la ĵus publikigitajn recenzojn al la reta katalogo de UEA. Tiu utila tradicio malaperis laŭ la jaroj, kaj tio probable ne estis pura hazardo. Foje, mi eĉ havis la senton ke oni konscie subfosas la libroservon de UEA, kvazaŭ ĝi estus nur balasto. Mi esperas erari. Ni vidu post monatoj kaj jaroj." (https://www.liberafolio.org/2026/01/20/ionel-onet-esperanto-savis-al-mi-la-vivon/). Mi avertis pri eventuala subfoso de UEA de interne jam dum dudek jaroj.

Pliajn detalojn de la libro 'Kien UEA?' oni povas trovi ĉe la eldonisto (https://remitpress.uk). Tion mi eldonis kun la celo diskutigi pri la temo. Tio ĝisgrade sukcesas, sed necesas, ke la vorto disiru al multe pli da homoj, sendepende de la informkanaloj de UEA.

Laŭ raporto en La Libera Folio la Ĝenerala Direktoro de UEA, Martin Schäffer, kulpigas financan revizoron kaj notarion pro manko de kontokontrolado kaj revizio de la statuto (https://www.liberafolio.org/2026/07/15/uea-perdas-la-esperon-pri-nederlando/). Mi demandis al Martin, ĉu la povas konfirmi tiun raporton, sed li estis daŭre evitema, dirante, ke li ne legas La Liberan Folion, kaj fine, ke li havas pli gravajn aferojn pri kiuj okupiĝi. Mi do demandis, kiu estas la notario de UEA, sed ĝis nun ne ricevis respondon. Tio pensigas min pri la sinteno en la Estraro de Esperanto-Asocio de Britio en 2005-2006, kiam ili konstante kulpigis aliajn pri aferoj kiuj evidente estis la respondeco de la Estraranoj mem. Tiel ili perdis sian domon en Londono, kaj tiel nun UEA perdas sian domon en Roterdamo.

La problemo de cenzurado ne estas limigita al UEA kaj EAB. Sub la artikolo 'UEA perdas la esperon pri Nederlando' mi skribis komenton "En Britio la landa Esperanto-asocio trovis alian pretekston por nuligi la formalan kontokontrolon antaŭ ol vendi la domon en Londono. Ankaŭ mi suspektas, ke Schäffer rakontas fabelojn - supozante, ke La Libera Folio ĝuste raportas la aferon." Ĝi estis rifuzita, same kiel ĉiuj lastatempaj komentoj miaj, eĉ plej mildaj.

Eĉ en sociaj komunikiloj estas signoj de enfiltriĝo. En la Whatsapp-grupo 'Esperanto Paca Lingvo' oni diskutis pri kovido. Mi skribis "Mankas sciencaj referaĵoj kiuj pruvas, ke KOVID-19 estas kaŭzita de la viruso. Fakuloj diras ke ĉiuj studoj pri tio donis negativajn rezultojn. Ni havis ĉe nia grupo prelegon de fakulo kiu listigis la unuajn. Pri ekscesaj mortoj estis pluraj. Eble la japana estas la plej detala. Se vi ne trovos, diru, kaj mi elserĉos ĝin. La medicina konsilisto kaj la scienca konsilisto al la registaro ne parolis pri sciencaj referaĵoj. La registaro paradis ilin antaŭ la publiko por propagandi pri la amaskvaranto, kaj pri la 'vakcinoj', kiu ne estas vakcinoj. Ili daŭre diris 'Sekvu la sciencon' sen doni sciencan pravigon." Pro tio ili rapide eksigis min el la grupo. Esperantistoj komprenu, ke amasskale kontraŭmilitaj grupoj estas enfiltritaj de kontraŭpacistoj, kies celo estas subfosi, saboti, kaj defendi la imperion.

Necesas amase veki la Esperantistojn al tio kio okazas en nia movado, kiel ankaŭ en aliaj pacmovadoj. Do mi petas, ke tiun ĉi korespondaĵon oni disvastigu. Se vi volas pli koncize skribi, disvastigu informon pri la libro 'Kien UEA?', ĉar tiu libro semas la diskutadon, kiu estas en UEA konstante subpremata.

Kore salutas Ian