Loading
Mesaĝo por Internacia Virina Tago 2010

Skribas OSIOKA Taeko el urbo Hirosima,Japanio.

Ni Hirosima Esperanto-Centro kiel unu el 19
organizoj sub la Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2010 Hirosima lanĉis mesaĝon, kaj jam ricevas 40 respondojn pere de esperantistoj
en la mondo. Ni petas vin doni vian mesaĝon al ni, kaj transdoni la mesaĝon al viaj geamikoj.

Mesaĝo por Internacia Virina Tago 2010

Karaj virinoj en la mondo,
Nome de kunveno en Hirosima por la Internacia Virina
Tago 2010 ni sendas al vi elkoran saluton de amikeco.
Ni plenuma komitato konsistas el 19 organizoj kiuj ĉiutage aktivas en diversaj medioj por egalrajtoj inter viroj kaj virinoj, altigo de virina posteno en la socio, konstruo de la socio de komuna partopreno de geviroj, kaj paco. Ni havos kunvenon por la Internacia Virina Tago en la 8a, marto, 2010.

Nun internacie leviĝas altaj ondoj por "la mondo sen nuklearmiloj" kordezirata de ni en Hirosima okaze de enoficiĝo de s-ro Obama kiel usona prezidento, kaj la ŝanĝo de japana registaro.
Sed, samtempe kreskas pli da danĝeroj, dislokiĝoj de nuklearmiloj kaj ties ebloj de uzado, kaj riskas Pakton de Ne-disvastigo de Nukleaj armilo (NPT), solan
internacian kanalon klopodi al redukto de nuklearmiloj.
Nun ni staras ĉe vojkruco por grava elekto cele al
realigo de paca la mondo.

La 6an de aŭgusto, 2009, la urboestro de Hirosima en
sia Paca Deklaro apelis "Perspektivon 2020" realigi nuligon de nuklearmiloj ĝis la jaro 2020, kordeziron
de hibakŝoj "Neniu aliaj havu vivon de atombombitoj."
La Monda Konferenco de Urboestroj al Paco, al kiu pli
ol 3000 urboj apartenas el tuta mondo, klopodas por ke
la kunveno de reekzameno de NPT adoptu en la jaro 2010
la Protokolon de Hirosima-Nagasaki, kiu konkretigas la
"Perspektivon 2020." Ni el Hirosima responde al ĝi luktas levi ondojn de internaciaj voĉoj realigi nuligon de nuklearmiloj sur la tero.

Ni petas vin bonvole doni vian mesaĝon, kiun ni en la kunveno de la Virina Tago ekspozicios, kaj kune kun
voĉoj el Hirosima portos al la kunveno de reekzameno
de Pakto de Ne-disvastigo de Nukleaj armiloj en majo,
2010, en Novjorko, Usono.

S-ino ABE Kyoko, Prez. de la plenuma komitato. Plenuma Komitato por Internacia Virina Tago 2010,
kaj Municipo Hirosima

Kun guberniaj kaj urbaj organizoj: Arko de Hirosima/ Ligo de WE-palaco/ Kina karavano/ Novjapana virina asocio/ Tutlanda ligo de vartistoj/ Hirosima Esperanto-Centro/ Ligo de medicinaj sindikatoj/ Emerita sindikato/ Instruista laborsindikato/
Ligo de solaj patrino k infano (gubernia kaj urba)/
Laborsindikato de municipaj oficistoj/
Laborsindikato de urbaj oficistoj/ Ligo de patrinoj/
Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hirosima/
Ligo de virinaj asocioj WE-Net/ Ligo de komercistoj/
Virina demokrata klubo/ YMCA.

Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka@mua.biglobe.ne.jp
Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hirosima,
734-0041 Japanio

Limdato kaj aliaj: ĝis la 20a, feb. 2010.
Maksimume sur unu leterpapero. Ankaŭ viroj rajtas
akribi al ni. Nome de organizo tre bonvena.

Notoj petataj: nomo, sekso, aĝo se eble, profesio,
loĝloko (urbonomo)