Loading
LA LEGENDO PRI EL DORADO

El ĉiuj indiĝenaj legendoj de pra-Ameriko, certe neniu estas tiel universale konata kiel tiu kiun ni konas kiel la legendo pri "El Dorado". Ĝi diskonatiĝis tiel vaste en la tutan mondon, ke dum multaj jaroj la vorto "eldorado" signifis abundegon da riĉaĵoj.

La muiska barko estas unu el la plej karaj trezoroj de Kolombio, kaj certe la plej proksima al la koro de ĉiu kolombiano. (Ĝi estas videbla en la foto de tiu ĉi artikolo).

El la hispana tradukis Ruben Torre el Kalio-urbo. Kolombio. Aperigita en la Kolombia pagxo de Esperanto. http://www.esperantocolombia.org

El ĉiuj indiĝenaj legendoj de pra-Ameriko, certe neniu estas tiel universale konata kiel tiu kiun ni konas kiel la legendo pri "El Dorado". Ĝi diskonatiĝis tiel vaste en la tutan mondon, ke dum multaj jaroj la vorto "eldorado" signifis abundegon da riĉaĵoj. La legendo estis konata ĉefe en Europo kaj tio estis la ĉefa kialo por ke la hispanaj konkerintoj amese venus al pra-Ameriko serĉe de fablaj trezoroj kiujn la nova mondo promesis por ili... Ĉe la romantika kaj aventurema menso de tiuj hispanoj, la legendo signifis nemezureblan kaj facilan riĉecon. Por akiri ĝin oni bezonis antaŭeniremon, kuraĝon kaj iom da bona ŝanco... kaj ili havis tiujn ecojn grandkvante. Al la hispana konkerinto, tiu indiĝena kaj "sovaĝa" Ameriko promesis urbojn komplete konstruitaj el oro, en kies domoj la ĵuveloj el tiu metalo kaj arĝento estis miksataj kun smeraldoj kiuj, laŭ ilia propra fantazio, plenkovris la loĝejojn de tiuj potencaj kacikoj... La legendo de "El Dorado" konvertis Amerikon en la sidejo de la homaj ambicio kaj avideco. La mirinda, la fekundega revemo elverŝita sur tiu legendo -kiu ne estas legendo, sed pli bone dirite, parto de la historio de la kolombiaj indiĝenaj praloĝantoj-, povas meti ĝin, pro ĝia nekomparebla beleco, pro ĝia eksterordinara grandeco, apud la plej belaj inter tiuj kiujn kudris la homa menso, tra la tempoj, tra ĉiuj civilizacioj de la homa kulturo... Diras la legendo ke, "proksime de la tempo kiam la ceremoniaj ritoj kiuj la kaciko de la regiono okazigis por doni al la Dioj donacojn, por fari oferojn kaj pripetegi la bonecon de la Dioj regantaj la lagunon, samkile por sin refirmigi antaŭ la popolo kiel reprezentanto de la Dioj, kaj tiel konservi por ĉiam sian povon sur la indighenaro".

"La kaciko kaj la ĉefaj membroj de la reĝa kortego komencas la devigan faston kaj abstinadon, bezonataj por la purigado de la korpo kaj animo, por esti preparataj por alvoki la bonecon de la Diino de la laguno. Per tiu ĉi tempo de oferoj kaj pentofaroj, la Dioj estos helpopretaj kaj tiuj kiuj ilin alvokas ricevas pardonon al siaj pekoj, konsolon en la malĝojo, kaj promesojn de feliĉo por la estonteco".

Dum la kaciko kaj la korteganoj sdin pretigas fizike kaj spirite por la rito en la Laguna, ĉe la reĝa loĝejo oni preparas ĉion por la eksterordinatra okazontaĵo, nenion lasante al la improvizado. Ĝis la plej malgranda detalo estas zorgata. Ĉion oni preparas detalege por la ritaro. Kompreneble, oni ne nur pretigas kio estas bezonata por la solena kaj pompa ceremonio; oni ankaŭ ĉion pretigas por la granda festoj kiuj devas komenci por la rito en la sankta adorejo. La popolo pretigas la maskojn, la belegajn ornamaron, siajn plej riĉajn ornamaĵojn, siajn plej belajn plumtufoj multkolorajn. Aliaj pretigas la muzikinstrumentojn, dum la ceteraj pretigas abundajn kaj bongustegajn manĝaĵojn, sed antaŭ ĉio, la "chicha", por soleni la reĝan spektaklon kiun ili baldaŭ ĉeestos...

Alvenas finfine la horo de la ceremonio. Annaŭ la sunsupreniro ĉio estas preta por komenci la paradon al la "Dia Laguno". Ĉe la sono de la flutoj kaj tamburoj ĉiuj ekparadas al la adorejo. Amaso da personoj en la plej luksaj vestaĵoj iras post la muzikistoj, preĝantaj. Venas poste la reĝa palankeno. Fortegaj soldatoj, kiuj fiere portas sur siaj kapoj belegaj tufoj el plumoj de la plej ekzotaj birdoj, kiun portas lam palankenoj sur kiu ripozas "la suverana kaj dia majesteco de la kaciko". Ĉe ili flanko kaj post la suverano, multaj aroj da gueĉas aŭ militistoj, portantaj siajn sagojn, lancojn, postsekvas la sekvantaron ĝis la Laguno. Kiam ĉiuj atingas la sanktegajn akvojn de la Laguno, ĝi estas ĉirkauata. Proksime de la lagunbordo la suverano elpalankiĝas kaj alpaŝas la mallongan distancon al la muiska barko kiu atendas lin. Sur tiu mallonga vojo, la generaloj kaj korteganoj metas la riĉajn kaj luksegajn mantelojn surtere, por ke la plandumo de la kaciko paŝu sur molega vojo. Li fine atingas la sanktan Lagunon. Tie atendas lin belega kaj grandega barko ornamita per multkoloraj manteloj kaj la plej bonodoraj kaj belaj sovaĝaj floroj. Enboatiĝas unue la ĉefaj ministroj kiuj sidas sur la barko kaj ili lasas la centron libera por la kaciko. La suverano iras ĝis sia honora loko kaj lasas fali la fajnan mantelon farita per plumoj de kolibro kiu kovris sian korpon. Li restas nuda. Sed kovrita per dika tavolo de ora polvoro. Tiel, staranta kaj plenfiera havas ne homan sed dian aspekton...

La reĝa barko malalproksimiĝas malrapide, dum la ĉeestantaro, kiu restas dorse de la laguno -kun l akapo klinita- , por ne ofendi per la rigardo la diecon de la majesta kaciko, kantas pli laŭte, preĝas pli fervore...Meze de la laguno, ĉirkaŭita de la fumo de parfumitaj resinoj, la svelta kaciko turnas orienten kaj atendas la aperon de la reĝo de la altecoj. Raŭka murmuro de preĝoj ŝvebas sur la ondoj de l a "Sanktega Laguno", dum la kaciko ankaŭ kantas religiajn kantojn apenaŭ percepteblaj de siaj propraj kunuloj en la ritaro.


Oni povas preskaŭ tuŝi al religiecon de la momento kaj subite, el la matenruĝo ekaperas la dia suno kiu elverŝas siajn dariojn al la "Laguno de Guatavita". Sunradio, brilega kaj impona, karesas la oran korpon de la kaciko. Li, banata per la dia fajro suprenlevas la brakojn kun fierega gesto kaj salutas la sunon kun emocio senlima, kun ĝojo neeltenebla. Lia voĉo resonas en ĉiuj anguloj de la laguno ĝis ĝi perdiĝas en la pregoj de la homamaso kiu -nun fronte al la adorejo- kriegas emociege, ekzaltege, ĉe la unuaj sunradioj kiuj igas blindige brilegi la oran kacikon... La "Suvereno de Guatavita", meze de la laguno, daŭras senmova, kvazaŭ perdita en sia ekstazo. Revenas li al si kaj deklamante la pej sincerajn kaj belajn preĝojn, ĵetas al la fundo de la sankta laguno smeraldojn la plej belajn homaĝe la la Diino de la "chibcha" popolo (prononcu Ĉibĉa ), peteganta benojn por la amata popolo. Ĵetas li poste en la lagunon delikataj kaj belaj oraj ornamaĵoj. Homformajn oraĵojn. Bestojn el oro. Ĉio farita de la plej fajnaj artistoj. La oraj kaj smeraldaj oferaĵoj daŭre iras ĝis la profundo de la adorejo... daŭre... Elĉerpitaj la riĉaj oferaĵoj, la kaciko saltas al la kristalaj akvoj de la laguno. Li frotas sin per herboj. La resino kaj la dika ora tavolo iras funden. La kaciko doninte la lastaj oferojn a la Diino de la laguno reenbarkiĝas. La adjutantoj sekigas lin per parfumitaj korpotukoj kaj kovras lin per la reĝa kolibra mantelo. La barko returnas borden. la ekzitata popolo turnas denove dorse de la laguno, ĉar kiel ĉiam, -krom tiu magia kaj sanktega momento ĵus fininta- ili ne povas vundi la suveranecon de la kaciko per siaj rigardoj. La barko, denove surbordas kaj la kaciko paŝas plenceremonie al la palankeno per kiu la bravaj soldatoj kondukas lin al la reĝa loĝejo.

Komencas la festo en la kortega loĝejo. Ekstere, la popolo ankaŭ festas. Ĉio estas ĝojo, la animoj estas plenaj, renovigitaj... Tiu ĉi estas la bela legendo de la reĝa ceremonio en la lago de Guatavita. Laŭ kelkaj kronikoj, oni diras ke "la reĝino aŭ kacikino de Guatavita" sinmortigis -sin ĵetante al la fundo de la laguno- kaj eksciante la kaciko tiun ĉi teruraĵon li dronis en angoro. Li pardonis ŝin kaj decidis okazigi por ŝi ĉiajn oferojn, por ke la animo de la kacikino ne suferu, sed male, por ke la Dioj estu favoraj al ŝi. Tio estis la komenco de la konstantaj oferoj al la Laguno kies unua ofero estis la kacikino mem. Oni elĵetis riĉajn orpecojn kaj smeraldojn, jaron post jaro. Pro tio, hodiaŭ oni ne dubas ke la "legendo pri la reĝino aŭ kacikino de Guatavita" estis tiu kiu komencigis la eksterordinaran ceremonion kiun ni konas, de la tempoj de la amerika konkerado, kun la nomo de la legendo de "El Dorado". Chicha: Alkoholaĵo farita el maizo uzata pratempe ĉe religiaj ceremonioj. Hodiaŭ estas uzata kiel simpla trinkaĵo. Chibcha: Pratempa popolo kiu loĝis ĉefe en la centra parto de Kolombio ĝis la jaro 1.600, proksimume. Guecha: Ĉibĉa soldato Muiska: La ĉefa grupo de la chibcha popolo. Muiska barko: Barko uzata de la muiska kaciko por la cereminio de "El Dorado". Nuntempe figuro ĝin simbolanta estas videbla en la "Muzeo de Oro" en Bogoto. La muiska barko estas unu el la plej karaj trezoroj de Kolombio, kaj certe la plej proksima al la koro de ĉiu kolombiano. (Ĝi estas videbla en la foto de tiu ĉi artikolo). El la hispana tradukis Ruben Torre