Loading
Ekpretigante valizojn
Se hodiaŭ merkredas, al pabe-spaco mi alvenas. Kaj temas pri la naŭa reveno de kiam mi revenis.

Tamen la semajnoj iras sed la ejo daŭre estas maltaŭga, ĉar malpermesas aldoni bildojn kaj eĉ minacas forigi la tekstojn se oni ne pagas pro la gastigo.

Do alvenas momento pretigi valizojn.

Mi elektis tiun ĉi spacon ĉar iam estis espo-amikeca. Fakte la menuoj estis multlingvaj kaj oni rajtis havi ilin espe. Tio ŝanĝiĝis antaŭlonge kaj nur kelkaj lingvoj estas uzataj en Ipernity.

Mi konstatas ke la vigleco kaj partopreno de aliaj geesperantistoj en Ipernitujo tute malaperis. Mi bedaŭras precipe ĉar estas ankoraŭ videblaj tre interesaj tekstoj- k bldoj-magazenoj en konkretaj grupoj.

Ĉiukaze alvenas tempo por pensi kie translokiĝi... Mi esploras nun la listigon en https://esperanto.fandom.com/wiki/Esperantlingvaj_blogoj sed mi dankos komenton, proponon kaj kiun ajn helpon por preni praktikan decidon.

Antaŭdankon do kaj ĝis la venonta merkredo.