Loading
Skatoloj malfermataj
Antaŭ tri merkredoj mi komentis ĉi-bloge pri la skatoloj kie mi konservas paperaĵojn, revuojn, bultenojn, leterojn, tagordojn, menuojn, adresarojn, broŝurojn, dosierojn, skizojn, tondaĵojn, desegnojn, aliĝilojn, flugfoliojn kaj ĉiaspecajn memoraĵojn.

Finfine mi ekmalfermis tiujn skatolojn. Mi rendevuis kun estrarano de KEJ, konkrete David, kaj ni kune povis konstati kiel ĥaose kaj malorde la dokumentoj, paperoj, ekzempleroj kaj cetere kunvivis -au pli bone dirite travintrumis- dum la pasintaj 20 jaroj.

Krom historiaj paperoj, ekzemple la registro de KEJ en 1988 kiel asocio agnoskata de la Kataluna Administracio, ni rekompiligis la kompletan 36-numeran "revujon", nome Kata-Luno, iam -kaj iamajnece- la oficiala esprimorgano de la kataluna junularo. Mi redaktoris ties lastan sesonon, t.e. la lastaj ses numeroj. Mi tion faris plurcele kaj fakte celante trovi formulon, kiun mi finfine ne trafis. Ne gravas. Eĉ tiel povas interesi kiel historieca publikaĵo. Aliflanke, la praaj 30 numeroj estas sendube aparta -kaj arta- afero en la tutmonda gazetaro nialingve. Skanigo de tiuj revuoj, fakte fanzinoj, povas esti utila por kelkaj celoj.

Estis por mi bonega sperto, kaj foje eĉ kortuŝa, retrovi kelkajn bildojn, vortumojn, ŝercojn... kaj mi esperas ke el tiuj skatoloj venos pluraj malkovroj kaj rememoroj por la nunaj kaj la -jam ne tiom junaj- geKEJanoj.

Tamen sendube tio ne okazos ĉi tie en la Ipernitujo, ĉar oni devigas pagi por alŝuti bildojn. Nun mi konscias pri tiu limigo, precipe ĉar paroli pri bildoj kaj montri eĉ ne peceton, estas tre malagrabla, des pli je nunaj instagrameskaj tempoj. Do mi, kiel dirite pasintmerkrede, iros aliloken por kunhavigi kaj espo-aferojn kaj miajn personajn artikolojn ĉiumerkredajn. Baldaŭ mi decidos pri tio kaj adiaŭos ĉi tiun 'pabe-spacon'.

Daŭrigota, do.