Kiam mi eklernis esperanton, en 1992, mi estis 28-jara, kaj mi kredis ke Zamenhof publikigis la unuajn librojn multe pli aĝa. Kiam mi malkovris ke li ekpensis pri la internacia lingvo estante juna kaj fakte li atingis la redaktofinon de la Unua Libro, precize je ties 28 jaroj, mi sentis, tiam, simpatian rilaton. Ankaŭ temis pri surprizo, kion povus havi la plimulto el la homoj, ĉar la historiaj bildoj de Zamenhof montras 'avon', pro la senhareco kaj tiel plu. Tamen ne, reale Esp-o estis verko de junulo, jes ja.
Ĉiukaze mi eniris la movadon kaj TEJO tiam konsideris la 30-jariĝon kiel la limo por esti tejo-ano kaj samtempe la momento por ekesti Patrono, tio estas subtenanto sed ne plu juna (verŝajne nuntempe tio ne estas ekzakte tiel).
Hazarde la granda grupo de gekatalunoj kiuj estis estinta aktivaj kaj junaj dum la jardeko inter 1982 kaj 1992, ekfajfis pri la organizo de KEJ tiuepoke. Finfine okazis ke dum la lastaj jaroj de la pasinta jarcento, mi kaj Karles (fakte la unua 'junulo' kiun mi rilatis kiam mi eklernis) zorgis pri la poŝtkesto kaj pri la administraciaĵoj de la junul-asocio, kaj dum jar-kvino eĉ pretigis eventojn kaj enkonkondukajn semajnfinojn por disvastigi kaj la lingvon kaj KEJ mem. Tio estis tiel ĝis la veno de nova grupo de junuloj (precipe Carles, Ferran, Joan, Lluís kaj Roger), kiuj prenis la taskon rejunigi kaj la asocion kaj la ceteron.
Ial ajn, mi konservis multajn paperaĵojn de KEJ aŭ pri KEJ, kaj ankoraŭ mi konservas ilin. Baldaŭ mi malfermos la skatolojn kaj se mi trovas tempon mi skanigos parton kaj finfine mi transdonos al novaj kaj nunaj gekejanoj kaj paperojn kaj memoraĵojn kaj tiel plu.
Mi esperas ke tio utilos por io ajn, eĉ se malmulte. Ni vidos. Tie ĉi mi komentos, plejeble.
0 comments