Loading
Rideme kaj redunde
Se hodiaŭ merkredas mi tajpemas. Jen sesa epizodo de tiu ĉi nova sezono en Ipernitujaj Tujaj Blogoj.

Inter la plej gravaj aferoj, kiujn mi gajnis per nia lingvo, elstaras ridetoj, ridoj ka ridegoj

Ekde miaj unuaj scioj pri esperanto, mi ofte ridetis kiam mi estis lerninta ion, foje ĉar mi memoris mian franclingvan vortstokon, foje ĉar facileco kaj fleksebleco de kelkaj frazoj estis ŝatataj de mi.

Mi ekpraktikis la lingvon en Uneska-klubo rondo, kaj mi evitis tuj koni gejunulojn, simple ĉar mi tute erare estis pensinta ke juneco kaj lingva klereco ne povus iri kune. Post kelkaj monatoj mi malkovris la malon. Fakte la lingvo mem estas juneca kaj la vortludoj estas pli facilaj inter la pli junaj uzantoj.

Vortludoj kaj ne nur tio, sed precipe la facileco krei signifojn nur pere de afiksoj aŭ de ŝanĝoj je la lastaj literoj por resignifi kion ajn.

De tempo al tempo, mi ĝojis elpensante frenezan adjektivon. Mi memoras, ekzemple, dum IJF en Italio, ekuzante neologisme 'bundesa' por signifi germana (nur pro la radiko 'bundes' de la BRD). Tio sonoris simile al bunta kaj nur pro tio franco kaj du katalunoj estis moke dirante tion. Eĉ germanoj ridis kiam ili aŭdis la vortumon. Kompreneble, 'bundesa' neniam furoris, kiel jes ja estis furoranta 'mojosa'.

Plie, pri rido, estas kuriozaj triopoj en la tradukoj de rideto-rido-ridego. Sonrisa-risa-carcajada. Somriure-riure-riallada. Smile-laugh-guffaw. Sourire-rire-pouffer_de_rire. Sorriso-riso-gargalhada...

Mi memoras kiom mi ridis per la 'Kata-Lunaj' komiksaj karakteroj Ludo Piko far Flepĉjo kaj Dro Senesperanto far ArTo. Same kiam mi legis la Kancerkliniko-n kaj kelkaj rakontetoj de Piron, Auld aŭ Boulton. Same kiam mi aŭskultis kantojn de Jomo kaj Liberecanoj aŭ de Esperanto Desperado. Kaj tiel plu.

Pri esp-o en la kataluna lingvo, mi multe ridis per la mirinda teksto de Albert Gorrell kies titolo estas Perill de contagi.

Ĉiam iros kune, en mia menso, la lingvo mem kaj la bonfarto pro esti amuza kaj ludema lingvo.