Loading
Ko kaj karesformoj po
Se hodiaŭ februaras kaj mi alvenas, supozeble merkredas. Jen kvina epizodo de tiu ĉi nova sezono en Ipernitujaj Tujaj Blogoj.

La karesformaj nomoj, kiuj en okcidentaj lingvoj estas ofte nomataj kiel "hipocorístic" (el la greka υποκοριστικός, «hypokoristikós», derivitaj de la verbo ὑποκορίζεσθαι «hypokorízesthai», «nomigi ame, kun karesoj»), estas tiuj karaj, familiaj aŭ eŭfemismaj nomoj uzataj por anstataŭi veran nomon.

Anekdotojn mi memoras pri mia nomo kaj la barcelonaj Rambloj. La unua sufiĉe rilatas la fakton ke mi poste esperantumis. Temis pri la dua fojo ke mi estis leganta pri esperanto. Mi ne certas ĉu okazis la jaron 1987 mem aŭ je 1988 aŭ je 1989, sed temis pri broŝuro kiu parolis pri la Jubilea Jaro kaj la centjariĝo de nia pontolingvo. Dum 23-a aprilo, kaj ramblumante, mi prenis helverdan paperon el la KEA-stando. Vide al vide poemon de Martí i Pol "Paraules per la Pau" kaj ties esperantlingva traduko "Vortoj por la paco"(*). Kompreneble mi mense elparolis "Bortoĥ' por la pako", kaj tio sonoris al mi tute klingoneska kaj akra, tamen mi simpatiis la eblecon ke mia nomo, Pako, estus signifanta 'paco'-n. Mi konservis la broŝuron kelkaj jaroj kaj je la aŭtuno de 1992 mi eklernis kaj konstatis la grandan diferencon inter la sonoj de la coj kaj la koj. Tiam mi komencis skribi mian nomon kun ko, ĉar alimaniere eksterlandanoj povus kredi ke mia nomo signifis pacon.

La dua anekdoto ankaŭ estis promenante la Ramblojn. Amiko rendevuis kun du ĉeĥaj knabinoj kaj mi iris por praktiki esperanton kaj ciceronumi. Kiam mi prezentiĝis ambaŭ ĉeĥinoj ridegis eksplode. Tion oni klarigis tuj poste. 'Pako' en la ĉeĥa lingvo signifas 'idioto', 'kreteno', 'stultulo'. Oni konsideras ke tia nomo povas esti ŝercokauzo do.

Aliflanke tio, kio min mirigas pri mia nomo estas la grandega kvanto de karesformoj. Eble ĉar la signifo, "franca", estas sufiĉe disvastigata tra la mondo, kune kun la franciskanismo kaj ties monaĥejoj, oni adoptis kiel persona nomo ĉie ajn. Sed mi antaŭlonge kredas ke oni povus atingi rekordon Guinesseskan se oni listigas ĉiujn. En esperanto Franĉjo, sed en multaj lingvoj kaj dialektoj oni povas trovi po du aŭ po tri aŭ po kvar karesformoj malsamaj. Nu, parta malpakigo de la pakaĵo:

Chesco, Xesc, Cesc, Siset, Chisco, Chico, Cecco, Chuco, Cisco, Isco, Fran, Frank, Frankie, Franchi, Franchu, Franci, Francis, Franco, Frasco, Frascuelo, Frasquito, Pachi, Patxi, Pacho, Paco, Pato, Pancho, Papico, Curro, Xicu, Quico, Kiko, Ferko...

Nur se oni konsideras la naciajn 'tradukojn' de la nomo, la listigo, ĉi-tie konstateblas, jam estas terure granda mem. Sed se plie oni aldonas la karesformojn, la listigo estas monstra (frankensteina eĉ).

Do bone, mi repakumos venontmerkrede.

(*) Mirinde mi retrovas rete la poemon je la sesa paĝo de KE-256 pdf: https://esperanto.cat/IMG/pdf/ke1988-256.pdf
Ankaŭ aperas je pagoj 17 k 91 de libro de la Plataforma Unitària per la Pau (jaro 2000) kiu ankaŭ povas esti legita rete. https://docplayer.es/20418315-Index-indice-contents.html