Loading
Esti fama kaj diskonigunto
Se hodiaŭ merkredas, al pabe-spaco mi alvenas. Jen kvara epizodo de tiu ĉi nova sezono en Ipernitujaj Tujaj Blogoj.

Bonŝance novaj temoj min tajpigas. Ĉi-vendrede, la 29a januare, estos du eventoj okazantaj preskaŭ samtempe.

Unuflanke estos la dua elsendo kadre de la KEJ-projekto INTERKULTURAJ VIRTUALAĴOJ. 18h UTK+1 je youtube.kej.esperanto.cat prelegos Leila Huin (Centre E-o Tolosa) pri Okcitanio (Historio, geografio kaj lingvo).

Horon poste en kvartalo Gràcia okazos interesa prelego kaj, supozeble, debato ĉe ties Ateneu Llibertari, fare de Xavi Alcalde. Bedaŭrinde mi ne povos ĉeesti ĉar ĝi okazos dum mia laborhoraro. 19:00 h – Esperantistes, llavor de lluita (mi tradukus kiel "E-istoj, luktosemoj") Organizas: Agita’t Gràcia.

Do jen: mi ŝatus plukomenti pri famuloj kaj esperanto, okaze de la prelego de Xavi. Li verŝajne pritraktos biografiojn de geelstaruloj kiel Nin, Orwell aux Rodoreda. Ege interesa temo ĉiukaze. Tamen mi ŝatus komenti pri propraj spertoj rilatante famulojn kaj esp-on. Konkrete, komence de mia esperantumado, antaŭ la UK de 1993 en Valencio, estis klaĉo pri la ebleco ke kelkaj "samideanoj" estos konvinkinta fammerdulon Julio Iglesias por propagandi nian internacian lingvon. Mi memoras mian senton, tiel ke mi estus hontigita per tia "sukceso". Certe diskonigo de la lingvo estas grava afero, sed mi daŭre esperas ke ĝi neniam estu per tiaj vojoj. Fakte alia famulo, Michael Jackson, iel iam menciis esp-on sur muzika video. Bonŝance ĝi ne tro famiĝis, do.

Sendube, se iu fama kaj samtempe respektinda muzikisto, iam kantos esp-e tio diskonigus la lingvon iel. Same se iu fama verkisto propagandos esp-an tradukon de ties verko, ktp. Ankaŭ estos pova disvastigo per aliaj famulaj agoj. Tamen mi preferus la malon, ke esp-isto famiĝos ekster Esperantujo. Ekzemple, hazarde trairante la Ipernitujon, mi ekkonis hieraŭ la agadon kaj la voĉon kaj la mienon de Chuck Smith, homo kiu amase helpis diskonigi la lingvon pere de Vikipedio kaj poste pere de Duolingo. Chuck estas unu el niaj 'malfamuloj' famigeblaj, mi dirus.

Venontmonate okazos la 20-jariĝo de la esp-a Vikipedio kaj, kvankam rilate al ĝi mi nur estas vizitanto kaj nenion aldonis, mi certe dankas la laborojn tiukampe kaj, se oni rajtas diri tiel, tiupaĝare. Kaj mi certe emas iam ajn tempi por helpi vikipediojn.

Bone, mi nun ĉesas tajpi ĝis la venonta merkredo. Antaŭdankon al Leila kaj al Xavi pro la tujaj eventoj ĉi-vendrede. Ĝisla!