Loading
NANTAS (9a epizodo) - Emile ZOLA
Karaj geamikoj, karaj legantoj,

Jen la sekva epizodo de via felietono : mia traduko de la novelo "Nantas", kiun skribis Emile ZOLA.
Mi deziras al vi agrablan legadon!

Koran dankon al ANJO, GINETTE kaj DOROTA pro ilia valorega kaj amika helpo!



Kvara ĉapitro


De dek ok monatoj Nantas estis ministro pri financoj, kaj li ŝajnis ebriiĝi per superhoma laboro.

La morgaŭon de la perforta sceno, kiu okazis en lia oficejo, li interparolis kun la barono Danvilliers.
Sekvinte la konsilojn de sia patro, Flavia konsentis reiri en la familian hejmon. Sed la geedzoj tute ne plu parolis unu kun la alia, krom por la komedio, kiun ili devis ludi antaŭ la mondumo.

Nantas decidis, ke li ne forlasos la palaceton. Vespere li kunprenis siajn sekretariojn kaj laboris hejme.

Tiam estis la momento, kiam li plenumis la plej gravajn aferojn de sia vivo. Iu voĉo sufloris al li altajn kaj fekundajn inspirojn.
Sur lia vojo aŭdiĝis murmuroj pro simpatio kaj admiro. Sed li mem restis senreaga antaŭ tiuj laŭdoj.

Ŝajnis kvazaŭ li laborus sen esperi rekompencon, pensante amasigi la taskojn kun la nura celo provi eĉ la maleblon.

Ĉiufoje kiam li supreniris pli alte, li ekzamenis la vizaĝon de Flavia.
Ĉu finfine ŝi sentas sin kortuŝata?
Ĉu lian malnovan abomenaĵon ŝi pardonas kaj vidas nur la evoluon de lia inteligento?

Sed li daŭre ekvidis neniun emocion sur la silenta vizaĝo de tiu virino, kaj, rekomencante sian laboron, li diris al si:
"Nu, mi troviĝas ne sufiĉe alte por ŝi. Necesas plu supreniri... senĉese supreniri."

Li intencis trudi la feliĉon, kiel li trudis la fortunon.
Sian forton li denove tute fidis ; li ne agnoskis alian levilon en ĉi tiu mondo, ĉar la homaron faris la vivovolo.

Kiam kelkfoje okazis, ke li senkuraĝiĝis, li enŝlosis sin, por ke neniu povu suspekti la malfortojn de lia korpo. Oni divenis liajn luktojn pro liaj okuloj pli profundaj kaj nigre ĉirkaŭitaj, en kiuj lumis forta flamo.

Ĵaluzo nun voris lin. Malsukcesi iĝi amata de Flavia estis torturo.
Sed kolerego frenezigis lin, kiam li sonĝis, ke ŝi povas doni sin al aliulo.
Por aserti sian liberecon, ŝi kapablis montriĝi kun sinjoro De Fondettes.

Do li ŝajnigis ne zorgi pri ŝi, dum li angore suferegis pro ŝiaj plej etaj malĉeestoj.
Se li ne timus esti ridinda, li estus mem sekvinta ŝin sur la stratoj.

Tiam li volis, ke apud ŝi, troviĝu fidinda persono, kies servojn li aĉetus.

Fraŭlino Ŝuin daŭre estis en la domo. La barono kutimiĝis al ŝi. Krome, ŝi sciis pri tro da aferoj, por ke oni povus forigi ŝin.

Dum momento, la fraŭlino planis foriri kun la dudek mil frankoj, kiujn Nantas donis al ŝi post sia edziĝo. Sed ŝi verŝajne diris al si, ke la domo estas bona por profiti de la konfuzaj situacioj. Ŝi atendis novan oportunon, kalkulinte, ke ankoraŭ necesos dudek mil frankoj por aĉeti la domon de la notario, kiu tre plaĉis al ŝi dum ŝia junaĝo en Roinville, ŝia naskiĝvilaĝo.

Nantas ne devis ĝeniĝi kun tiu fraŭlino, kies devotaj mienoj ne povis plu trompi lin.
Tamen, kiam iun matenon, li venigis ŝin en sian oficejon kaj klare proponis, ke ŝi sciigu al li ĉiujn agojn de lia edzino, kvazaŭ ribelante, ŝi ŝajnigis, ke ŝi ne estas tia persono, kia li imagas ŝin.

"Nu, fraŭlino" li senpacience diris, "tre urĝas al mi; oni atendas min. Bonvolu rapidi!"
Sed nenion ŝi volis aŭskulti, se li ne respektis la konvenecon.
Laŭ ŝiaj principoj, la aferoj ne estas en si mem malbelaj, sed tiel ili fariĝas aŭ ĉesas esti, laŭ la maniero per kiu oni prezentas ilin.

"Nu" li plu diris, "fraŭlino, temas pri bona agado... Mi timas, ke mia edzino kaŝas antaŭ mi iun ĉagrenon. De pluraj semajnoj, mi vidas, ke ŝi estas trista, kaj mi pensas, ke vi povus kolekti kelkajn informojn."

"Vi povas kalkuli je mi" ŝi diris tiam kun patrina mieno. "Mi estas sindonema al la sinjorino ; ĉion mi faros por ŝia honoro kaj la via... Ekde morgaŭ, ni prizorgos ŝin."

Li promesis rekompenci ŝiajn servojn. Unue ŝi koleris. Poste, ŝi lerte instigis lin determini monsumon : li pagus al ŝi dek mil frankojn, se ŝi donos al li nerefuteblan pruvon pri la bona aŭ malbona konduto de la sinjorino. Iom post iom, ili plu precizigis la aferojn.

De tiam, Nantas pli kvietiĝis.
Pasis tri monatoj.

Li estis tre okupata de grava tasko : la preparo de la buĝeto. Kun la konsento de l' imperiestro, li jam faris gravajn ŝanĝojn en la financa sistemo. Li sciis, ke oni vigle atakos lin en la Asembleo, kaj li devis prepari multegajn dokumentojn. Li ofte ne dormis tutajn noktojn. Tio ebriigis kaj paciencigis lin.

Kiam li renkontis fraŭlinon Ŝuin, li pridemandis ŝin per seka voĉo.
Ĉu ion ŝi eksciis?
Ĉu la sinjorino faris multe da vizitoj?
Ĉu en iuj domoj ŝi precipe haltis?

Fraŭlino Ŝuin daŭre skribis precizan ĵurnalon.
Sed nur negravajn faktojn ŝi jam notis.

Nantas trankviliĝis, dum la maljunulino kelkfoje okulumis, kaj rediris, ke eble baldaŭ ŝi havos novaĵon.


------------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------