Loading
NANTAS (8a epizodo) - Emile ZOLA
Karaj geamikoj, karaj legantoj,

Kun plezuro, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono.
Agrablan legadon!

Mi kore dankas al GINETTE, ANJO kaj DOROTA pro ilia amika helpo!




"Aŭskultu!" li daŭrigis, "kion mi faris, tion mi faris por vi. Estas vere, ke en la komenco vi ne gravis : mi laboris por kontentigi mian orgojlon. Sed poste vi fariĝis la nura celo de ĉiuj miaj pensoj, de ĉiuj miaj klopodoj. Mi diris al mi, ke mi devas supreniri kiel eble plej alte por vin meriti. Mi esperis cedigi vin, kiam mi metos mian potencon je viaj piedoj... Vidu mian hodiaŭan situacion. Ĉu mi ne gajnis vian pardonon?... Ne malestimu min, mi petegas..."

Ŝi ankoraŭ ne parolis. Ŝi kviete diris:
"Restariĝu, sinjoro! Iu povus eniri!"

Li rifuzis kaj refoje petegis ŝin. Eble li plu atendus, se li ne estus ĵaluza pri sinjoro De Fondettes. Lin panikis tiu turmento.

Poste, li montris sin tre humila :
"Mi ja vidas, ke vi daŭre malestimas min. Nu! atendu : ne donacu vian amon al iu ajn. Mi promesas al vi aferojn tiom grandajn, ke mi ja scios cedigi vin... Bonvolu pardoni, se antaŭ momento mi estis kruda. Mi perdis mian memregon... Ho! Lasu min esperi, ke iam vi amos min!"

"Neniam!" ŝi vigle respondis.

Ĉar li restis sur la planko, ege turmentita, ŝi intencis eliri.
Sed, perdante la kapon, li kolerege staris kaj ekprenis ŝiajn manartikojn.

Ĉu virino lin tiele spitus, dum la tuta mondo kuŝas je lia piedo?
Ĉion li povis fari : ŝanceligi ŝtatojn, laŭvole regi Francion... kaj li ne povus ricevi amon de sia edzino!
Li, tiom forta, tiom potenca, kies plej etaj deziroj estis ordonoj!... ĉu lia nura deziro neniam plenumiĝos, ĉar tion rifuzas estaĵo malforta kiel infano?

Li premis ŝiajn brakojn kaj rediris per raŭka voĉo:
"Mi volas... Mi volas..."
"Kaj mi ne volas!" respondis Flavia, pala, kiu tute rigidiĝis de sia volo.

Ilia lukto daŭris, kiam la barono Danvilliers malfermis la pordon.
Vidante lin, Nantas ellasis Flavian kaj ekkriis:
"Sinjoro, jen via filino, kiu ĵus revenis de sia amanto... Nu, diru al ŝi, ke edzino devas respekti la nomon de sia edzo, eĉ kiam ŝi ne amas lin, kaj ne plu haltigas ŝin la penso pri sia propra honoro."

La barono, tre maljuniĝinta, daŭre staris sur la sojlo, antaŭ tiu perforta sceno. Tio estis por li doloriga surprizo. Li kredis, ke la paro estis unuiĝinta ; li aprobis la ceremoniajn rilatojn de la geedzoj, opiniante, ke temas nur pri konveneca sinteno.

Lia bofilo kaj li apartenis al du malsamaj generacioj. Sed, se lin ĉagrenis la maldelikata agado de la financisto, se li malaprobis kelkajn projektojn, kiujn li mem taksis destinitaj por fiaski, li tamen devis agnoski la forton de lia volo kaj lian viglan inteligentecon. Kaj subite li falis en tiun dramon, kiun li ne suspektis.

Kiam Nantas kulpigis Flavian, ke ŝi havas amanton, la barono, kiu ankoraŭ traktis sian edziĝintan filinon tiel severe kvazaŭ ŝi estus dekjaraĝa, antaŭeniris per sia paŝo de solena maljunulo.

"Mi ĵuras al vi, ke ŝi ĵus revenis de sia amanto!" rediris Nantas, "kaj vidu : ŝi staras tie kaj defias min!"

Flavia malestime turnis la kapon. Ŝi aranĝis siajn manumojn, kiujn la perforto de ŝia edzo estis ĉifinta. Ŝia vizaĝo tute ne ruĝiĝis. Tamen ŝia patro parolis al ŝi.

"Filino mia, kial vi ne defendas vin? Ĉu via edzo diras la veron? Ĉu vi rezervus tiun lastan ĉagrenon por mia maljuneco?... Estus la ofendo ankaŭ por mi; ĉar en unu familio la peko de unu nura membro malpurigus ĉiujn aliajn."

Tiam ŝi faris senpaciencan movon. Ŝia patro elektis la taŭgan momenton por akuzi ŝin! Dum momento, ŝi plu eltenis tiun pridemandadon por ne trudi al li la honton de klarigo. Sed, ĉar siavice li koleriĝis vidante ŝin silenta kaj provoka, ŝi finfine diris:

"Nu, patro mia! Lasu do tiun viron ludi sian rolon! Vi ne konas lin! Por via respekto, ne trudu al mi, ke mi parolu!"
"Li estas via edzo!" plu diris la maljunulo. "Li estas la patro de via infano!"

Flavia elrektiĝis, tremetante.

"Ne, ne, li ne estas la patro de mia infano. Finfine, mi ĉion diru... Tiu viro estas eĉ ne deloganto, ĉar almenaŭ lin senkulpigus, se li estus min amanta. Tiu viro simple vendis sin kaj konsentis maski la pekon de aliulo."

La barono turnis sin al Nantas, kiu, palega, retroiris.

"Ĉu vi aŭdas, patro mia?" plu diris Favia kun plia forto. "Li vendis sin kontraŭ mono!... Mi neniam amis lin; li neniam tuŝis min per siaj fingropintoj... Mi volis eviti al vi grandan doloron: mi aĉetis lin, por ke li mensogu al vi... Rigardu lin! Vidu ĉu mi diras la veron!"

Nantas kaŝis sian vizaĝon inter la manoj. "Kaj hodiaŭ" daŭrigis la juna virino," li ja volas, ke mi amu lin!... Li surgenuiĝis kaj ploris. Verŝajne temas pri ia komedio. Pardonu, ke mi trompis vin, patro mia. Sed ĉu mi vere apartenas al tiu viro?... Nun, vi scias ĉion; ni eliru. Li ĵus perforte kondutis kun mi; ne pli longe mi restos ĉi tie."

La barono rektigis sian kurban talion. Kaj li silente iris preni la brakon de sia filino. Ili ambaŭ trairis la ĉambron, kaj Nantas faris neniun geston por reteni ilin. Kaj ĉe la pordo la maljunulo nur diris:
"Adiaŭ, sinjoro."

La pordo refermiĝis.
Nantas restis sola, konsternita; li freneze rigardis la nenion ĉirkaŭ si.

Ĉar Ĝermano ĵus eniris kaj metis leteron sur la skribtablon, li nekonscie ĝin malfermis kaj tralegis. Tiu letero, tute skribita per la mano de l' imperiestro, vokis lin kiel ministro pri financoj, kun tre afablaj vortoj.
Li apenaŭ komprenis. La atingo de ĉiuj liaj ambicioj ne tuŝis lin.

En la apudaj kasoj, plilaŭtiĝis la sono de l' oro : tio estis la momento, kiam la "firmao" Nantas bruis kaj pelis ĉiujn al agado.

Kaj meze de tiu giganta afero, kiu estis lia laboro, ĉe la kulmino de lia potenco, stulte kaj fikse rigardante la skribon de l' imperiestro, li eligis tiun infanan ĝemon, kiu estis la neado de lia tuta vivo:

"Mi ne estas feliĉa... Mi ne estas feliĉa..."

Li ploris kun la kapo sur la skribtablo, kaj liaj varmaj larmoj viŝis la leteron, kiu nomis lin ministro.


FINO DE LA TRIA ĈAPITRO


-----------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------