Se diri la veron, fraŭlino Ŝuin estis longe pripensinta.
La konto de dek mil frankoj estis malfavora al ŝi; necesis dudek mil frankoj por aĉeti la domon de la notario.
Ŝi unue havis la ideon vendi sin al la edzino, same kiel ŝi jam vendis sin al la edzo. Sed ŝi bone konis la sinjorinon kaj timis esti maldungita je la unuaj paroloj.
Jam de longe, eĉ antaŭ ol ŝi devis okupiĝi pri tiu tasko, ŝi spionis ŝin por si mem, pensante, ke la malvirtoj de la mastroj estas la fortuno de la servistoj. Sed ŝi trafis unu el tiuj honestecoj des pli solidaj, ke ili apogas sin sur orgojlo.
Pro sia peko, Flavia konservis rankoron kontraŭ ĉiuj viroj. Tial fraŭlino Ŝuin malesperis, ĝis tiu tago, kiam ŝi renkontis sinjoron Des Fondettes. Li tiom vigle pridemandis ŝin pri ŝia mastrino, ke ŝi subite komprenis, ke li freneze deziras ŝin; lin korŝiris la memoro de tiu momento, kiam li tenis ŝin en siaj brakoj.
Kaj ŝia plano estis decidita : samtempe servi la edzon kaj la amanton, jen la genia kombinaĵo!
Ĝuste, ĉio taŭge okazis.
Sinjoro De Fondettes, forpelita, tiam senespera, donus sian tutan havaĵon por refoje posedi tiun virinon, kiu iam donacis sin al li.
La unua, li mem sondis la opinion de fraŭlino Ŝuin. Li revidis ŝin, ludis per sia amsento, promesis, ke li memmortigos, se ŝi ne helpos lin.
Post unu semajno kun granda montrado de kompatemo kaj skrupuloj, la afero estis traktita : li donos dek mil frankojn dum, iun nokton, ŝi kaŝos lin en la ĉambron de Flavia.
En la mateno, fraŭlino Ŝuin iris al Nantas.
"Kion vi eksciis?" li paliĝante demandis.
Sed komence ŝi nenion precizigis. Tutcerte la sinjorino havis amrilaton. Ŝi eĉ aranĝis rendevuojn.
"Aliru la temon!.. la temon!..." li rediris kolere pro senpacienco.
Fine, ŝi nomis sinjoron De Fondettes.
"Hodiaŭ vespere, li troviĝos en la ĉambro de la sinjorino."
"Estas bone; dankon!" balbutis Nantas.
Li gestis, ke ŝi eliru; li timis senfortiĝi antaŭ ŝi.
Tiu abrupta forpelo samtempe surprizis kaj feliĉigis ŝin, ĉar ŝi jam antaŭvidis longan pridemandon; ŝi eĉ preparis siajn respondojn por ne konfuziĝi.
Ŝi riverencis kaj eliris kun malĝoja mieno.
Nantas stariĝis. Kiam li estis sola, li laŭtvoĉe parolis.
"Hodiaŭ vespere... en ŝia ĉambro..."
Kaj li levis la manojn al sia kranio, kvazaŭ li aŭdus ĝin kraki.
Tiu rendevuo aranĝita en la geedza loĝejo ŝajnis al li monstre aroganta. Li ne povis lasi sin tiel ofendi!
Premiĝis liaj pugnoj de luktanto; kolerego igis lin revi pri murdo.
Tamen, li devis fini unu taskon.
Tri fojojn li ree sidiĝis ĉe la skribotablo, kaj tri fojojn restarigis lin leviĝo de lia tuta korpo. Dume, malantaŭ li, io instigis lin : la neceso tuj supreniri al la ĉambro de lia edzino, por ŝin nomaĉi putino.
Fine, li venkis sin mem; li denove laboris, sin promesante, ke li strangolos ilin tiun vesperon. Tio estis la plej granda venko, kiun li iam gajnis super si mem.
La posttagmezon, li iris prezenti al la imperiestro la definitivan buĝetan projekton. Ĉar lia moŝto esprimis kelkajn obĵetojn, li pridiskutis tiujn perfekte klarvide. Sed li devis promesi modifi tutan parton de sia laboro.
La projekton li prezentu la morgaŭon.
"Via Moŝto, mi laboros la tutan nokton."
Reirante hejmen, li pensis:
"Ilin mi murdos je noktomezo, kaj poste restos al mi ĝis la tagiĝo por fini la laboron."
-----------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------
0 comments