D-ro Saul Kimel, aŭtoro de la Esperanto-lernolibro por rumanlingvanoj : ,,Curs complect si practic pentru invatarea limbii Esperanto in putine lectiuni" ,1908,Galati (vidu : https://www.ipernity.com/doc/m.vochin/9613357/in/album/216681 ), sendis tiun lernolibron al s-ro L.L.Zamenhof. D-ro L.L.Zamenhof respondis al li per la sekvanta letero:
D-ro L.Zamenhof
Varsovio,str.Dzika No.9
22/IX/08
Kara Kolego!
Vian libron mi ricevis kun plezuro kaj danko. Mi deziras al via libro la plej bonan sukceson; mi esperas, ke via verko forte puŝos antaŭen nian aferon en via lando. Por la dediĉo volu akcepti mian dankon. via
s.s.Zamenhof
Laŭ teksto aperinta en lernolibro de S.Kimel, III-a eldono, Galati, 1909;
0 comments