La kopio de la letero sendita de L.L.Zamenhof
Okaze de la Unua rumana esperantista kongreso en aŭgusto1909, en Bukureŝto, D-ro Zamenhof skribis al D-ro Gabrielo Robin la sekvantan leteron:
D-ro L.L.Zamenhof
Varsovio, str.Dzika No.9
27/VII/09
Al sinjoro D-ro G.Robin, prezidanto de la ,,Rumana Esperantista Societo" en Bukureŝto
Kara sinjoro!
Volu transdoni mian koran saluton al ĉiuj partoprenantoj de la Unua Kongreso de esperantistoj en Rumanujo. Mi deziras al la kongreso plej bonan sukceson.
Via,
s.s.L.Zamenhof
Laŭ fotokopio de la letero
0 comments