Loading
La leteroj de L.L.Zamenhof (2)

En la sama jaro(1908), L.Zamenhof sendis la sekvantan leteron al revuo ,,Rumana Esperantisto'(Esperantistul Roman):

Varsovio, la 22-a de Majo 1908-a

Kara Sinjoro!

Kun plezuro kaj danko mi ricevis la du ekzemplerojn de la N-ro 1 de la ,,Rumana Esperantisto" . Kun intereso mi legis ĉiujn artikolojn, precipe la komencan klarigon de la redakcio kaj rakonton pri la energia kaj sukcesa laboro de s-ro Robin. Al via Societo kaj al via organo mi deziras la plej bonajn sukcesojn. Mi esperas ke la ambaŭ nun ekzistantaj rumanaj esperantistaj gazetoj laboros ĉiam en plena harmonio kaj forte florigos nian aferon en via lando. Kun ĝojo mi legis la vortojn de via tre respektinda reĝino.

Via

Zamenhof

Laŭ revuo ,,Rumana Esperantisto" n-ro 3, 1908, paĝo 58,Bukureŝto,Rumanio.