Loading
Formiko kaj la Grilo.
Fablo versioj.

Originala versio.
Iu Formiko tralaboris la varmegan someron diligente, konstruadis kaj belegis
la formikejon. Eĉ kolektis nutraĵon al sia vintra provizo, preparis por frida vintro.
Iu Grilo pensis ke la formiko estas freneza, sed ĝi tradiboĉis la someron.
Alvenis vintro sed la formiko, ne sentis malvarmon nek malsaton en sia formikejo,
sed la grilo ne havis loĝejon, nek manĝajon sekve en la frosto dronis kaj pereis.

Humana versio. Nereala, imagita.
„Iu Formiko tralaboris la varmegan someron diligente, konstruadis kaj belegis
la formikejon. Eĉ kolektis nutraĵon al sia vintra provizo, preparis por frida vintro.
Iu Grilo pensis ke la formiko estas freneza, sed ĝi tradiboĉis la someron.”
Alvenis vintro, kaj la grilo enpetis sin al la dupa formiko, kaj tie diboĉis plu.

La nuntempa, moderna versio
! Bedaŭrinde.
„Iu Formiko tralaboris la varmegan someron diligente, konstruadis kaj belegis la formikejon. Eĉ kolektis nutraĵon al sia vintra provizo, tiel preparis por frida vintro.
Iu Grilo pensis ke la formiko estas freneza, sed ĝi tradiboĉis la someron….”

Alvenis malvarma vintro kaj la mizere vivanta, povra grilo kunvokis gazetaran konferencon, tie estu temo, kiel estas ebla tia, ke unuj frostas ekstere, dum aliuloj tiel vintrumas kaj vivas, kiel la formiko.
La CNN, kaj aliaj televidkanaloj montris elsendojn pri la frostotremanta grilo, kaj aliajn pri la nenifaranta formiko kiu ripozis apud plenigata tablo, en la varmeta formikejo.
La mondo konsternite spektis kaj indignis pro la terura diferenco. Kiel estas ebla, ke tiamaniere bone evoluata kaj konstruata lando oni lasas grilon al ironio de la sorto ?
La gvidantoj de la organizaĵo IVA. (Internacia Verda skaraba Asocio) en pluraj ĵurnaloj jam publikis kaj akuzis la formikon per kontraŭverda antaŭjuĝo, kaj alvokis la atenton por la trista fakto, ke sur la mondo jam multaj griloj estis viktimo pro la ekskluda konduto.
La rano kaj la grilo kune faris muzikon en la TV-Show, eĉ kune kantis la furorkanton „Tial estas la verdaj amikoj” Tiam pluraj TV-spektantoj ploregis per sangaj larmoj.
La Prezidanto de la bestaro kun sia edzino aranĝis bonfaran balon, tie ili promesis apogon al la grilo, eĉ proponis novajn disponojn fare de decidpova instanco. Politikistoj klarigis ke la formiko, bele riĉiĝis tiel, ke suferas damaĝon la grilo. Ili samtempe proponis modifi jurnormon de la imposto, laŭ la spirito de komuna ŝarĝoportado. Fine la organizaĵo de la bestaro…-„Egalan Ŝancon kun Kontraŭ-verduloj.”- impresa interveniado oni retroire pagigis monpunon kun
la formiko. Tial, ĉar dum sia somera laboro li ne laborigis sufiĉe verdan skarabon.
Tuj oni enkasigis lian impostoŝuldon, ĝian formikejon oni konfiskis, en la nomo de egalaj rajtoj. Kompreneble la kompatinda grilo tuj enloĝiĝis.

Post la fino de la historio eblas scii la veron, kiam la grilo forkonsumis la lastan nutraĵprovizon en la formikejo, (tiu estis pli frue formik-propraĵo) tiam la grilo denove malsatis. Sekvamatene la grilo kaptis sian sak-pakon kaj ekiris serĉi alian formikon.

La diligenta formiko frostis kaj malaperis en la neĝo.