Loading
La patrujokupado de Ratoj.
Tradukita novelo de Was Albert (Alberto Vaŝ) eminenta hungara verkisto.
La novelo donas moralinstruon, helpe de ekzemplodona evento de iu homo,
kiu estas bonintenca...aŭ nur kredema.
Sur la montoflanko staris domo sole de iu homo kaj ĝi regis la ĉirkaŭaĵon. La domo dominis la korton, arbojn la arbedojn kaj la legomĝardenojn. Ankaŭ dominis la plugkampojn, herbejojn, paŝtejojn kaj la arbarojn, de la domo ĝis la montetopinto.
La arboj donis fruktojn abunde, la homo kiu vivis en la domo plukis ilin kaj formetis por la vintro. Kolektis legomojn kaj metis en la kelon, ke ili ne frostiĝu.
Li rikoltis grenojn kaj kolektis fojnon, fine brullignon el la arbaro. Ĉion metis tiel ĉirkaŭ la domo, ke tiu estu plej laŭcela. Antaŭ komenco de vintro pelis siajn bestojn en la varmetan stalon, tie enstaligis kaj zorgis ilin. Tiamaniere vivis tiu homo.

Vi devas scii, ke sur la supro de kamentubo ĉeestis paro da cikonioj ekde printempo ĝis aŭtuno, eĉ sub la tegmentokadro nestis paro da hirundoj. Sciinda estas ankoraŭ, ke printempe betuloj burĝonis kaj odoris ĉirkaŭ la domo, per multaj floroj kaj birdokantadoj.
La domo havis dikajn murojn, kaj la homo ĉiujare kalkadis ĝin, escepte tie, kie la sovaĝrozo grimpis surmure kaj kovris ĝin. La rozoj floradis meze de junio, kaj tiutempe la rozodoro fluadas en la ĉambron tra la malfermita fenestro.

Longtempe jam vivis la homo ene tiamaniere. Okazis iam nubeca aŭtuna tago, kiam la pluvo alvenis el la ĉielo, tiutempe venis du ratetoj rifuĝantaj de pluvo. La ratoj malvarmiĝis kaj estis malsataj. Ekvidante la domon la ratparo enŝteliĝis tra la malfermitan pordon kaj kaŝis sin en la kelo.
Manĝaĵon ili trovis tie abunde, tuj satiĝis kaj post kelkaj tagoj ili jam komencis dikiĝi.

Vintre ili jam naskis idojn kaj printempe denove. Novnaskitaj ratidoj jam tie kreskis kaj opiniis la domon kiel sia propraĵo. Hejmsente ili kuradis tien kaj reen.
Komence la homo ne rimarkis ilin. nur poste li ekvidis, ke io manĝas la grenon, sed ne zorgis pri tio. Estis tie multe da manĝaĵo, ke estu sufiĉa eĉ por la ĉiuataga vivteno al tiuj, kiuj estas malsataj, pensis la homo bonintence pri la afero.
Iam li ekvidis kurantan raton apud la muro. Kia eta kaj timema ĝi estas, pensadis plu la homo, vivu do ankaŭ ĝi, se volas. Pasis tempo kaj la ratoj reproduktiĝis daŭre.
Unue ili komencis fosi kaj bori nur la kelon, serĉante manĝaĵon. Poste ili komencis boradi la murojn. Post kelkaj tagoj ili jam boris truojn, profundajn kaj kurbajn tra la muroj, eĉ kelkloke atingis la ĉambrojn.
Ekvidante la unuan ratotruojn enĉambre, la homo kapbalancis, ĉar ne toleris la malordon.
La truojn li tuj kalfatris kaj tuj kalkadis ĝin, sekvamatene la truoj estis novigitaj. La homo trifoje ŝtopis la truojn. kaj la ratoj trifoje boris denove.
Tiam la homo mansvingis kaj pensis tion; ankaŭ ili devas vivi, se al ili nur ĉi tiel estas bone, do estu tiel. Ekde tiam li ne ŝtopis plu la truojn.
La ratoj reproduktiĝis plu rapidege, kaj plimultiĝis la truoj enmure de la domo.
Tiam svarmis la ratoj ne nur en la kelo, sed en la nutraĵkamero, subtegmento, eĉ nokte en la ĉambroj ankaŭ enŝteliĝis kelkaj kaj maĉis ĉion kio estis maĉebla.

Unufoje okazis ke iu rato komencis maĉadi la festbotojn de la homo, tiam li ege ekkoleris kaj albatis per sia bastono. Li kapbatis la raton tiel, ke ĝi tuj mortaĉis.
La rataro renkontiĝis pro la ega insultaĵo kaj ili estis ege ofenditaj, tuj anoncis, ke la
homo estas malamiko, kiu ne lasas ilin vivi kaj limigas la liberecon kaj ignoras la fundamentajn rajtojn de ratoj. Krome li estas murdisto kaj malica egoisto.

Ni ne estos plu lia sklavoj ! Ŝrikis la ĉefa rato desur la supro de grasujo.
Ni postulas propran liberecon kaj rajtojn. Eĉ la ratoj decidis komenci batalon kontraŭ la homo. La homo sciis nenion pri la decido de rataro. Sian koleron li forgesis baldaŭ, aĉetis aliajn botojn por festokaze, ne zorgis plu pri la ratoj.

Kvankam jam tiam la ratoj estis tro multaj en la domo. ili manĝis en la kelo tutan grajnojn, en la kamero tutan farunon kaj la fromaĝojn, eĉ jam komencis maĉadi lardojn, sed ili sciis, ke tiu estas vintra provizo, tial trezoro al la homo. Eĉ lardon la homo neniam donis al la hundo.
Kiam la homo rimarkis ĝin, per ŝnuroj pendigis lardojn surstange kaj metis ĝin la plej supra trabo de tegmento. Tiam okazis vere granda indigno inter la ratoj.
Impertinenta, skandala konduto! Kriis kune ĉiuj ratoj, kiam ili rimarkis, ke ne povas atingi la lardojn. La homo forrabas de ni la ĉiutagan manĝajon, senhavigas kaj malsatigas nin. Ni ne toleru plu, ke la homo tiamaniere ofendu nin!
Tiam la tuta rataro ribeliĝis. La domo estas nia propraĵo, deklaris ili kolere, tio estis la nia eterne, nur ni toleris ene la homon, nur ĝis tiam, kiam la homo kondutis sin bone.
Sed de nun estas sufiĉa el la sklaveco!

Okazis iam nokte, kiam la homo estis dormanta, ili grandnombre kunatakis la homon,
mordadis kaj elpelis lin for de sia propra domo. Fiere ili proklamis, al la korto, al arboj
kaj bestoj, eĉ ankaŭ al la birdoj kaj floroj, ke la domo ne estas Homlando plu, sed ĝi estas de nun, laŭ la juro kaj leĝo Ratlando!

Tiam la ratoj en la propra regno komencis vivi kaj regadi laŭ la ratmetodo. ili voris ĉion, kio estis manĝebla, ĉion ronĝis kio estis nemanĝebla. Malpleniĝis la kelo tute, ankaŭ la grenujo kaj provizejo. La birdoj translokiĝis, pereis la floroj, eĉ la muroj de la domo komencis disfali pro la multaj truoj. La bonodoro de arboj kaj floroj ĉesis ĉar ŝanĝiĝiŝ je stinko. Legomoj restis en la tero, neniu kolektis ilin. Fruktoj maturiĝis, defalis kaj tie putriĝis. La greno restis senrikolte, la semojn eldraŝis vento aŭ ellavis pluvo.
Poste alvenis vintro, sed la ratoj jam manĝis ĉion, kio estis manĝebla, kaj ronĝis ĉion kio estis ronĝebla. La muroj estis plene de truoj, de la tegmento defalis kelkaj tegoloj, pordoj kaj fenestroj restis malfermite.
Kiam ili jam ne trovis manĝaĵon, eĉ tra la pordon kaj fenestron siblegis la frida vento, tra la tegmento enfalis la pluvo, poste neĝo, ili jam ne povis helpi sin.
Unue ili komencis kvereli, mordis kaj murdis, poste maĉis kaj manĝis unu la alian.
Fine ili ne povis fari alie: ekiris kaj forlasis la domon, la ruinigitan regnon.

La homo printempe revenis, reordigis la domon, purigis la loĝejon, riparis tegmenton kaj la murojn stukis, poste kalkalis ĝin. Plugis la agrojn, semis kaj plantis, kiam alvenis somero denove aperis birdoj kaj ĉirkaŭ la domo estis florodoro kaj birdokanto. Aŭtune denove pleniĝis la kelo, ankaŭ la kamero kaj la grasujo. Kiam alvenis vintro ĉio estis tia kvazaŭ okazis nenio.

Sed kaŝite, tamen restis kelkaj ratoj enmure, aŭ en la kavoj de la kelo. Kiam la homo rimarkis ilin, jam sciis ke ratoj denove komencus multiĝi, li longe dronis en siaj pensoj. Kion li faru kun la restintaj ratoj ?

Vi ankaŭ pensadu ĉiam kaj agadu saĝe.

1 comment

HORVÁTH János András said:

Jes, vi pravas, li estis naiva stulta kaj malsperta, mi dankas vian komenton kaj utilajn konsilojn, mi ege dankas.
10 years ago ( translate )