Nun mi raportas pri la 80.a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) 13-19 de julio 2014 en la sudhungara urbeto Harkány (Harkánj)
En la Hotelo Platán, (nomon ĝi ricevis pro la platanarbareto) estis la kongresejo. Laŭ la nombro de la partoprenantoj ĉi tiu kongreso estis pli modesta, partoprenis 60 personoj el 13 landoj kaj tri Kontinentoj: Eŭropo, Azio kaj Kubo Ili estas precipe blinduloj kaj akompanantoj, inter ili kelkaj estas malforte vidkapablaj gastoj.
Mi skribas la raporton laŭ miaj spertoj, kiel loka esperantisto, helpanto en la nomo de Fervojista grupo Pécs. (Peeĉ) Nia grupo ricevis helpinviton de la teknika organizanto de la kongreso, kelkaj semejanoj pli frue. Eĉ ŝi vizitis nian grupon por akordigi la farendaĵojn, precipe pro la specifeco de la kongreso.
La kongreso estis bone organizita kaj preparita, fare de la firmao Orbis Pictus de Visna Brankoviĉ. La tutsemajna programo estis favora, komforta, ne tro densa.
Dimanĉe jam alvenis la gastoj, kelkaj per interurbaj vagonaroj el Budapeŝto ĝis urbo Pécs, sur la stacidomo atendis ilin lokaj esperantistoj kaj akompanis per aparta buso ĝis la hotelo, aŭ aliuloj alvenis per rekta buso el Budapeŝto ĝis urbeto Harkány.
Post registrado sekvis ripozo, babilado, kaj promenado. Vespere je 20 h. komenciĝis la Interkona vespero
Lunde je la 10 h. okazis la Solena malfermo de la kongreso, Kiel oficiala programo unue prelegis la prezidanto de LIBE, Anatolij Masxenko, poste parolis pri la detalaj programoj la teknika organizanto, kaj fine la lokaj esperantistoj diris salutparoladon.
Posttagmeze okazis duontaga ekskurso en la urbeto Siklos kie ni vizitis la la fortikaĵon el la epoko de Habsburga dinastio.
Ĉiutaga programo tage je la 09 h. la E-kursoj por komencantoj gvidis ĝin Pier Luigi Da Costa. Al perfektiĝantoj gvidis ĝin Natalia Kasymova.(escepto estis la merkredo pro la tuttaga ekskurso en urbo Pécs.)
Marde, antaŭtagmeze okazis la oficialaj programoj Ĝenerala Asembleo de LIBE. (unua kunsido) Posttagmeze ni kune ĝuis la banadon en la sanigefika loka kuracbanejo.
Merkrede okazis tuttaga ekskurso en urbo Pécs (Peeĉ) La gastoj ĉirkaŭiris en la urbocentron, la ĉefplacon, teatran placon, vizitis la antikvan prakristanan tombejon (Cella Septichora) kaj vizitis la muzeon Zsolnay (Ĵolnai) (porcelanindustria kolektaĵo) La ĉiĉerono estis S-ro Moró Alfonz la gvidanto de loka Fervojista grupo kaj alia ano de la grupo S-ino Ilona Bosnyák (Helena Boŝnjak)
Jaŭde en la kadro de oficialaj programoj okazis fakaj prelegoj:
N Loĵajiĉ: Kvalito de la vivo de la nevidantoj en Serbio,
L Ĉiobanu: Pri socialaj rajtoj de blinduloj en Rumanio.
E Cighir : Lokaj kulturaj kaj sportaj agadoj por pasigi la liberan tempon. (Rumana)
V Ĵelev: Prezento de la versaĵlibro de T. Ŝoŝev (Bulgario)
Anatolij Masenko: Ludu kun ni. (La prezidanto, rusa)
Posttagmeze denove ni kune ĝuis la termalakvon en la kuracbanejo.
Vespere je la 20 horo komenciĝis la Internacia arta vespero.
Vendrede antaŭtagmeze estis la Asembleo (dua kunsido) kaj je la 11.30
Fermo de la Kongreso, la prezidanto resumis la kongresajn eventojn kaj
fermis la oficialan parton de la kongreso. Poste la landaj reprezentantoj
parolis pri liaj spertoj kaj rimarkoj. Ili laŭdis la laboron de la organizanto, ankaŭ la hotelon, kaj ĉefe la kuirejon de la hotelo. Posttagmeze estis libera programo, fine vespere okazis la Adiaŭa vespermanĝo.
Kaj sabate la gastoj forveturis, laŭ deziroj kelkaj gastoj restadis en la ĉefurbo helpe de la Budapeŝtaj kongresanoj kaj kunlaborantoj.
Resume mi povas skribi pri miaj propraj spertoj kaj rimarkoj, la kongreso estis sukcesa el mia vidpunkto havis veran internacian etoson. Mirigis min la ĝisfunda lingvoscio de partoprenantoj kaj la fakto ke ili ĉiuj estas kleraj homoj, inter ili kelkaj geinstruistoj en baz- kaj mezlernejoj kaj inter ili estas universitata profesoro, eĉ historiisto kaj psikologo. Surpriziga novaĵo al mi, ke ili altnivele uzas, ne nur la brajlon sed ankaŭ la komputilteknikon.
Plej grava ke ili estas kunligataj amikoj per la specifa stato kaj la uzado de la komuna internacia lingvo Esperanto.
0 comments