Tra la historio de la kapitalisma socio, senlaboreco daŭre ekzistis. Senlaboreco ĉiam estis la armilo uzata de la kapitalistoj por subremi kaj timigi la laboristaron, Ĝi iĝas uzata kun la celo dispartigi la laboristaron, por malplialtigi la salajron kaj evidente por disrompi eventualan formon de solidareco. La granda aŭtomatigo kaj la strikte financa kapitalismo kaŭzas pligrandiĝantan senlaborecon. Ignorante la socialan diversecon postulonte laboron kaj redividadon de la ekzistanta laboreblo, ĝi direktas nin anstataŭ al fundamentaj ŝanĝoj de la socio al senlaboreco kaj malriĉeco.
Pledi por totala laborigo per senlima kresko gvidas nin al socialaj kaj ekologiaj abismoj. Senlima kresko ne nur ne povas solvi la problemon de maldungado, sed ĝi ankaŭ direktas nin al detruado de nia medio.
Kiel eble plej rapide ni devas rompi la neelireblan cirklon de la sistemo kiu altrudas al ni la logikon de permanenta produkto-kresko kiel sola eblo al postvivado. Ek de la franca revolucio, laboro estas la superrega elemento kio precizigas la koherecon inter individuoj kaj iliaj socialaj klasoj. Ĉi tiu valoro, esenca por la burĝaro penetris en la laboristajn movadojn, kiuj nun parolas pri "la rajto al laboro" anstataŭ agadi por egala dividado de la riĉeco, kiu devas esti produktata sur libera fundamento. La sindikatoj defendas la ideon de "rajto al laboro" eĉ en tia grado ke ili neglektas iamajn venkojn. Pli kaj pli ili klopodas kontentigi la laboristaron per malplenaj ŝeloj. Grandaj kunlaborantoj en la kapitalista ludo estas la organizitaj sindikatoj, kiuj anstataŭ defendi la rajton de la laboristaro faras tro rapide kompromisojn kun la estroj, ĉu por kontentigi la laboristaron aŭ por savi la propran postenon ? La baza ideo de sindikatismo iĝis en la manoj de la organizitaj sindikatoj ŝerca prezentado. Anarko-sindikatismo estas kvazaŭ fantomo por la organizitaj sindikatoj kiuj timas la konkurencon de la baza sindikatismo.
Senbrida mizero kaj ekspluatado en la malriĉaj landoj estas la simetriaĵoj de ekskludado kaj senlaboreco en la riĉaj landoj. Pro tio ni devas krei alternativan mondon. Ĉiu ideo pri senlaboreco kaj laboro devas esti bazita sur mondvasta solidareco inter la subpremataj kaj ekspluatataj klasoj.
Jam antaŭ kelkaj jaroj ni konstatas ke krom la kvantecaj postuloj ankaŭ kvalitaj postuloj estas aldonataj en nia vivkoncepto, prio tio ni devas starti debaton pri la valoro de la nuna socio kaj la vojo kiun ni devas sekvi estonte. Ni nepre devas trovi alternativon al la kapitalisma penso kaj strebi al socio bazita sur egaleco, solidareco samrajteco kaj sen subpremo.
Ĉu la "Socialaj Forumoj" kiuj regule okazos donos al ni tian alternativon. Ni tamen ege singarde sekvu ĝian evoluon kaj atentu ke ĝi ne iĝu la nova formo de strukturita sindikato. Strukturo kiu nur postkuras propran pravon kaj profiton. Ĉar jam nun montriĝas ke el diversaj flankoj de dekstraj kaj reakciaj grupoj venas la "novaj progresemuloj" kiuj nur celas mortdorloti la verajn progresemajn individuojn kaj grupojn. Ili prezentas sin kiel alternativo al la maldekstra kampo al la progresema maldekstrulo, kun novaj sloganoj, sed kun la samaj celoj, akapari la idearon de la maldekstro kun celo detrui ĝin. Estas tiuj, kiuj sloganas ke dekstro maldekstro ne plu ekzistas, sed samtempe faras ĉion por ke maldekstruloj ne havu paroleblon aŭ eĉ pli parolrajton.
2 comments
Jakvo said:
Jakvo said:
La tempo, la mizero el tempo de Marx draste ŝanĝiĝis. La plej granda sociala tavolo estas la meza sociala tavolo kiu kaj estas ekspluatata kaj ekspluatanto.
Mankas homoj kiuj konscie partoprenas al la socio. Mankas homoj kiuj diskutas por havi pli socialan socion.
Kiam ni devas konstati ke granda parto de la laboristaro voĉdonas por dekstro kaj eĉ por ekstremdekstro, oni komprenas ke la problemo ne nur troviĝas ĉe la fi-agadoj de la granda kapitalo, sed ankaŭ pri la subteno kiun homoj donas al tiu sistemo.
Mi certe ne pledas por havi la komunismon el tempo de la rusa komunismo kiu plejparte estas malhumana kaj kiu malliberigis homojn en sistemo kiu ne estas bona. Per tio mi ne pledas por kapitalismo kiu baziĝas je ekspluatado kaj profito sen brida.
Kiam ni havas la kuraĝon reiri al la baza ideo de socialismo, ni povas meti paŝon antaŭen. Sed demando estas; kie trovi politikistojn kiuj ne parolas laŭ la buŝo de la amaso sed kiu faras proponojn kiuj povas plibonigi la socion. En politiko troviĝas pli da demagogoj ol maldektre orientita pensantoj.
Multaj homoj, laboristoj kaj laborantoj donas nur kritikon al la socialismo anstataŭ lukti por ke ĝi reiru al la originala idearo de egalrajteco, sed ankaŭ egaleco en devoj.
Kiam oni eniras diskuton kun laboristoj kaj la unua respondo estas, diri kion Marx diris kaj Lenin eĉ Maŭ, la diskuto estas por mi fermita. Marx, Lenin kaj Maŭ mortis antaŭ multaj jaroj kaj la problemoj de hodiaŭ estas tute kaj plene malsamaj al la problemoj el la 19-a kaj 20- a jarcento.
Problemo estas ankaŭ ke novaj grupoj, kiel ekzemple Monda Socia Forumo kaj certe baldaŭ ankaŭ la indignadoj estas mortdorlotita de la kapitalo per kiu ili detruas ĉiam denove ideon kiu estas dekomence nobla.