Loading
La lupo kaj ruĝkufulino
Mia plej kara amikino petis al mi; kial mi ne partoprenus la konkurson de UEA pri verkado. Ek, mi konsideris tion bona ideo kaj ŝi promesis al mi korekti la gramatikaĵojn. Do mi verkis - mi pensas - amuzan rakonton. Tamen, pli kaj pli mi komencis pensi: " kion mi faras en konkurso?". Mi ne estas verkisto, sed mi rakontas nur etajn rakontojn por ekzerci miajn fingrojn kaj klopodi ne malplibonigi mian kadukan gramatikan konon de Esperanto.
Kion mi faru kun premio, aŭ kiel mi reagu sen premio?
Rakonto estas vortoj sur vicoj. Ne troviĝas vero en ĝi, estas nur fantazio. Verkistoj laboras por havi sian tekston en gravaj revuoj de Esperanto. Neniu ĉefredaktanto demandas al mi ĉu li rajtas uzi mian rakonton. Nur legantoj de tempo reagas kaj kiam mi legas reagon, mi ĝuas. Eble dum kelkaj minutoj mia rakonto donas malstrecon al persono kaj tio estas la granda celo de miaj rakontoj. La rideto de leganto estas la plej grava premio kiun mi povas atingi kaj estas bone tiel.
Jen rakonto kies titolo eble sonas konata, sed ĉu ĝi estas la rakonto al vi konata.
Mi uzas la eblon de babilado nun por danki tiuj kiuj de tempo korektas miajn rakontojn, sen tiuj homoj la rakontoj estas nur envicigitaj ĥaosaj vortoj.
Kison al vi leganto.
jakvo

Lante la lupo promenadas tra la granda arbaro. Li malsatas kaj la sola kiun oni povas aŭdi estas la grumblado de lia stomako tute malplena.

"Mi nepre devas trovi ion por manĝi," pensas la lupo, sed diable pro oldeco li ne plu kapablas kuri kiel li faris dum juna aĝo, jam jaroj pasintaj.

Aŭdiĝas kantado de bela knabina voĉo. La lupo tuj kaŝas sin malantaŭ dika kverko kaj rigardas de kie venas la voĉo. Juna knabino vestita per ruĝa mantelo kaj sur kapo ruĝa kufo proksimiĝas.

Bela ŝi estas kaj la voĉo sonas klare, kiel akvo de rivero. La lupo tuj komencas bavi pro deziro havi tiun junan karnon inter dentoj. Ŝtelirante li proksimiĝas kaj alvenante sufiĉe proksime li saltas sur la vojeto sur kiu la ruĝa kufulino promenadas.

"Saluuutoooon, belaaa knabinooo", siblas la lupo. Ĝenas lin ke li siblas, sed ja estas pro dentoj kiujn li jam perdis pro oldeco. "Kien vi iras, bela knabino mia?"

La knabino, kiu montras neniun timon ridetas al la lupo kaj respondas klare kaj laŭte. "Mi iras al avino kiu loĝas ĉe alia flanko de arbaro, sinjoro lupo!"

"Ooooo veeere kaj ĉu vi ne timas promenadi tra malluma arbaro plena de danĝeroj? Ĉu vi ne timas la danĝerajn bestojn en arbaro? La ruza vulpo aŭ la nigra korako kiu de tempo pikas la okulojn de homoj? Eble la danĝera urso kiu per unu bato povas mortigi vin? Serpento eble, kiu per lango povas venenigi vin pro kiu vi mortos subite?"

"Tute ne” - respondas la naiva belulino - “mi nur portas iom da supo al avino kaj mi ne povas imagi ke iu besto volas doni al mi malbonon!"

La lupo apenaŭ plu povas paroli, tiel abunde fluetas la salivo el buŝo. "Bone karulino mia, mi lasas vin daŭrigi la vojon al avino. Vi vere pravas, neniu besto atakos vin. Daŭrigu kantadon kaj neniu besto ĝenos vin!" Kaj per tiuj vortoj la lupo malaperis en malluman profundon de la arbaro.

"Mi devas esti antaŭ ŝi ĉe avino," pensas la lupo kaj kiel eble plej rapide li kuras al la dometo de avino. La plano estas grandioza kaj plej lerta. Li enŝteliĝos en domon de avino kaj manĝos ŝin kiel ĉefpladon kaj kiam alvenos la knabino li prenos ŝin kiel deserton. "La vivo estas mirinde bela” - pensas la lupo - “mi havos la plej bonan manĝon dum jaroj kaj mi refortiĝos sufiĉe por poste vivi sen malsato dum pluraj tagoj."

La vojo al la domo de avino estas sufiĉe longa kaj anhelante kiel olda vaportrajno la lupo alvenas ĉe la ĝardeno kiu ĉirkaŭas la domon. Prudente kaj singarde li kaŝiras pli proksime al la domo. Je momento kiam li levas la kapon por esplori per kiu vojo li eniru la domon, li sentas fortegan frapon ĉe kapo. La sono de pafanta fusilo li eĉ ne plu aŭdas, ĉar la morto tiam jam trafis lin.

Apogante sin sur fusilo, kiun avino uzas kiel lambastono, la maljuna virino prenas la lupon ĉe kruro kaj trenas lin en la domo. Zorge ŝi forigas la pelton de la lupo, tranĉas la viandon en egalajn partojn, dividas ĝin en plastajn sakojn kaj metas la viandon en frostujon. "Jen” - ŝi diras al si mem - “la du ŝafhundoj havos feston dum pluraj tagoj.”

Nur sekundon ŝi sidis en lulseĝon kiam alvenas la knabino.

"Saluton, kara knabino. Ĉu vi venis piede al ĉi tie, kaj tra arbaro? Ĉu panjo denove ne havis tempon por veturigi vin aŭte al ĉi tie? Ho damne, tiuj junuloj de nuntempo, ili laboras kaj laboras por kelkaj arĝentaj moneroj kaj eĉ ne plu havas tempon veturigi infanojn al kara avino. Kaj sendube paĉjo denove estas eksterlande por la firmao, ĉu? Tiuj junaj homoj, o vee, eĉ ne plu havas tempon por propraj idoj. Malbenitaj estas la dioj kiuj akceptas tiujn malordigojn de socio."

La knabino ne reagas, sed diras al sia avino ke ŝi kunportas bonan supon faritan per multe da faboj kaj iom da ajlo.

"Mmmm” - respondas avino, “faboj kaj ajlo, la dioj estu benataj, la furzoj stinkos kiel kloako, sed supo tian estas festo por oldulino kiel mi."

"Ĉu vi ne vidis sovaĝajn bestojn trairante arbaron, kara nepino mia?"

"Jes, avinjo mia. Mi vidis oldan lupon, sed vere oldan, li bavis kiel freneze kaj apenaŭ plu havis dentojn en beko. Li estis ege afabla kaj demandis al mi kien mi iras. Tiam li kontentis kaj foriris denove en mallumon de arbaro.”

Panjo volis ja veturigi min per la Volvo al ĉi tie, sed memorigante viajn vortojn, ke piediri estas bona por la sano, mi decidis piediri al ĉi tie. Vidu avinjo mia, mi volas iam esti same maljuna kiel vi kaj pro tio mi multe promenadas kaj ankaŭ ne manĝas tro da bongusta ĉokolado."

"Vi estas trezoro, kara nepino mia. Vidu, baldaŭ estos vintro kaj por ke vi havu varmon kaj komforton, mi faros por vi belajn peltajn gantojn kaj ankaŭ kufeton el la plej dolĉaj partoj de la pelto. Vi estas tiel kara por viziti vian avinjon kaj por montri mian aprezon mi kudros por vi tiujn varmajn belajn aĵojn."

La knabino estas nekredeble feliĉa kaj apenaŭ povas atendi ĝis kiam ŝi havos la belajn donacojn. Tenere ŝi kisas avinon sur vangoj kaj diras, "Vi estas la plej bona avino kiun mi povas imagi, mi amas vin multe, avinjo mia.”

Kune ili manĝas la bongustan supon kaj jam tiam ili aŭdas la kornon de forta aŭto.

"Vidu avinjo, paĉjo venis kun la Jaguaro. Mi iras nun.”

La bofilo de la avino eĉ ne eniras domon, ne mansvingas nek salutas sed atendas ĝis la knabino eniras la aŭton kaj tuj li forveturas.

" Ah” - pensas avino - “tiuj junuloj eĉ ne plu prenas tempon por doni kiseton, ĉiam kuras, ĉiam rapidas. Certe ili perdas la ligon kun la naturo, ĉiam hastas, ĉiam kuras!" Kaj tiam avino iras al frostujo, prenas belan parton de la karno de la lupo kaj vokas la du ŝafhundojn por manĝigi ilin.

6 comments

Jakvo said:

Dankon Jadranka :-)
11 years ago ( translate )

Jakvo said:

Jes estas mi :-)
11 years ago ( translate )

Jakvo said:

Koran dankon kara por la reago. Rido de leganto estas por mi la plej granda kaj grava premio kiu ekzistas.
11 years ago ( translate )

Jakvo said:

Estas amuza Lodchjo reverki malnovajn fablojn al nuna tempo. Tamen mi havas kelkajn mallongajn rakontojn en kapo, sed estas iom okupata por la laboro por Horizontaal kaj precipe miaj fotoj kiuj nun havas prioritaton.
11 years ago ( translate )

Ivar said:

Kara Jakvo! Nun mi estas preskaux kontenta.Vi forgesis korekti:sen tiuj homoj(ne tiu homoj),
Sed supon tian estas festo-nu vorto de l' honoro,tiu esprimo estas malgxusta kaj nekomprenebla.Laux mia opinio povas diri:sed tia supo estas festo aux mangxi tian supon estas festo....
11 years ago ( translate )

Jakvo said:

@ Ivar, mi denove direktis min al la korektantino de tiu teksto kaj ŝi ne konsentas pri la frazparto kiun vi indikis. Ŝi preferas ke restas la frazo ; - sed supon tian -
Komprenu ke mi fidas en la bona laboro de mia kara amikino, kiu ne signifas ke mi neglektis viajn konsilojn.
11 years ago ( translate )